Suletud
Max. 500 sõnumeid.
Postitused: 1667
Keel: Esperanto
klmn (Näita profiili) 9. detsember 2013 13:01.16
Altebrilas (Näita profiili) 9. detsember 2013 13:19.55
Tial la eŭropanoj seninteresiĝas pri la temo, pro manko de taŭgaj informoj. Mi eĉ ne antaŭe aŭdis pri la minacoj de Rusio ruinigi ukrainan ekonomion, sed mi supozas, ke la traktadoj ne estas larĝe publikaj...
Fuzzy (Näita profiili) 9. detsember 2013 14:35.08
Altebrilas: Mi eĉ ne antaŭe aŭdis pri la minacoj de Rusio ruinigi ukrainan ekonomion, sed mi supozas, ke la traktadoj ne estas larĝe publikaj...Rusio ne minacas ruinigi la ukrainian ekonomikon.
Rusio nur avertas ke ni ne lasos niajn merkatojn malfermaj por ukrainaj varoj se Ukrainio intertraktos kun EU, ĉar alie eŭropaj varoj povus libere eniri la rusiajn merkatojn trans Ukrainio kaj damaĝi al rusiaj firmaoj.
Kial Rusio devas pagi por helpi Ukrainion aliĝi al EU? Tio ne estas nia afero.
Andreo Jankovskij (Näita profiili) 10. detsember 2013 0:36.09
Do, nun sinjoro Janukoviĉ ne estas sufiĉe mitivigita subskribi asocian membrecon.
Kaj rusa esraro uzas ĉiujn eblecojn por premi al Janukoviĉ.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Sed, ukraina popolo estas por Eŭropo, kaj ne subtenas novan elpensaĵon de Moskvo - Dogana Unio. Do ni povas tion solvi aŭ per referendumo, aŭ simple per protestoj por montri al Partio de Regionoj ke ili ne plu havos estontecon en Ukrainio, se ili neglektas opinion de popolo.
Fuzzy (Näita profiili) 10. detsember 2013 4:43.54
Andreo Jankovskij:Rusa estraro jam pagis al Janukoviĉ kaj verŝjne denove pagos.Pri kio temas? Ĉu pri subaĉetado? De kie vi tion scias? Ĉu Janukoviĉ estas malriĉulo kiun eblas subaĉeti?
Do, nun sinjoro Janukoviĉ ne estas sufiĉe mitivigita subskribi asocian membrecon.
Andreo Jankovskij:Mi vidas ke Rusio diras nur ke Ukrainio estas libera sendependa lando, kaj Rusio respektos iun ajn decidon de Ukrainio. Sed siajn merkatojn Rusio defendos, kaj Ukrainio ne forgesu akurate pagi ŝuldojn por la gaso.
Kaj rusa esraro uzas ĉiujn eblecojn por premi al Janukoviĉ.
Ĉu vi tion nomas "premado"? Ĉu vi opinias ke Rusio devus mem pagi por tio ke Ukrainio alianciĝu kun EU?
Vi ukrainanoj jam dum 20 jaroj estas liberaj de Rusio, do solvu viajn problemojn mem kaj ne serĉu iun kiu decidos ilin anstataŭ vi.
Kaj mi vidas ke tiuj, kiuj vere premas al Ukrainio, estas eŭropaj politikistoj. Ili eĉ persone partoprenas la ribelon, agitas surstrate en Kievo kontraŭ leĝe elektita ukraina estraro! Ĉu ne veras? Kion vi dirus se rusiaj politikistoj farus ion similan?
Andreo Jankovskij:Kiom mi scias, Partio de Regionoj ne havas en la parlamento plenan majoritaton, sed nur 30%. Ĉu aliaj elektitaj partioj ankaŭ neglektas opinion de la popolo? Kial ne decidi ĉion laŭleĝe, en la parlamento?
Sed, ukraina popolo estas por Eŭropo, kaj ne subtenas novan elpensaĵon de Moskvo - Dogana Unio. Do ni povas tion solvi aŭ per referendumo, aŭ simple per protestoj por montri al Partio de Regionoj ke ili ne plu havos estontecon en Ukrainio, se ili neglektas opinion de popolo.
Ĉu vi ankoraŭ ne komprenis, ke ribelante surstrate vi atingos nenion bonan, ke ukrainanoj ankoraŭfoje estos trompitaj de fimanipulistoj?
vincas (Näita profiili) 10. detsember 2013 11:35.58
Fuzzy:Se Ukrainio intertraktos kun EU, Rusio devos starigi barojn por defendi siajn merkatojn kontraŭ eŭropaj varoj. Tio povas facile ruinigi la ukrainan ekonomikon, ĉar ĝi estas firme ligita kun la rusia ekonomiko.Mi ne tute komprenis vin. Kiel eŭropaj varoj, kiuj iras al Rusio, povus ruinigi la ukrainan ekonomion. Mi pensas, ke eŭropaj merkantoj jam pagas impostojn se ili volas iri al Rusio. Aŭ vi volis diri, ke Rusio strarigos barojn kontraŭ ukrainaj varoj?
Estas vero ke Ukraino povas esti nur ĉe unu flanko. Aŭ ĉe EU aŭ ĉe Rusia unio. Kaj jes komence al Ukraino povas esti malfacile, sed se ni rigardas al longa tempo pli utile al Ukraino estas iri al EU.
Fuzzy:Tial Janukoviĉ postulas de EU kompensaĵon de eventualaj perdoj. Sed EU ne volas pagi al Ukrainio postulitan sumon. Tial Janukoviĉ rifuzis de la intertrakto kun EU.haha Eu ne estas iu bazaro ke Janukovyĉ povus al si persone ion postuli. Sed mi komprenas lin. Por Yanukovyĉ estas bezonataj monoj por novaj elektoj. EU kompreneble tiuj monoj ne donos al li. Do Janukoviĉ iras al Rusio. Sed al Ukraino EU sendube povas helpi. Se Rusio ne aĉetoj ukrainaj varoj, aĉetos EU. Ne estas problemo.
Fuzzy:Rusio ne minacas ruinigi la ukrainian ekonomikon.Mi jam diris ke Ukraino ne povos esti en du sistemoj samtempe: al EU kaj al Rusia unio. Tio eble estas mem evidente. Do mi ne komprenas kion vi timas? Kaj via novaĵo eble estas neniu novaĵo :]]
Rusio nur avertas ke ni ne lasos niajn merkatojn malfermaj por ukrainaj varoj se Ukrainio intertraktos kun EU, ĉar alie eŭropaj varoj povus libere eniri la rusiajn merkatojn trans Ukrainio kaj damaĝi al rusiaj firmaoj.
Kial Rusio devas pagi por helpi Ukrainion aliĝi al EU? Tio ne estas nia afero.
cspinola (Näita profiili) 10. detsember 2013 12:00.26
Fuzzy: Kial ne decidi ĉion laŭleĝe, en la parlamento? ...Tion mi opinias saĝa.
vincas (Näita profiili) 10. detsember 2013 12:32.03
Fuzzy:Pri kio temas? Ĉu pri subaĉetado? De kie vi tion scias? Ĉu Janukoviĉ estas malriĉulo kiun eblas subaĉeti?Hahahah, ne estu tiom naiva :]]]]]
Fuzzy:Mi vidas ke Rusio diras nur ke Ukrainio estas libera sendependa lando, kaj Rusio respektos iun ajn decidon de Ukrainio.Mem Janukovyĉ diris, ke Putino premas lin. Mi provos trovi la artikolon :] Mi pensas, ke mi ne eraras
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
vincas (Näita profiili) 10. detsember 2013 14:11.17
Fuzzy:Kaj mi vidas ke tiuj, kiuj vere premas al Ukrainio, estas eŭropaj politikistoj. Ili eĉ persone partoprenas la ribelon, agitas surstrate en Kievo kontraŭ leĝe elektita ukraina estraro! Ĉu ne veras? Kion vi dirus se rusiaj politikistoj farus ion similan?Ho kara Fuzzy, ne miksu aferojn. Ili agitas por EU, sed ne kontraŭ nuna registaro de Ukraino. Ne miksu aferojn, kara :] Ĉu tio estas bone aŭ malbone devas decidi mem ukrainanoj, sed ne rusoj
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
Fuzzy (Näita profiili) 10. detsember 2013 14:40.53
vincas:Aŭ vi volis diri, ke Rusio strarigos barojn kontraŭ ukrainaj varoj?Jes
vincas:Se Rusio ne aĉetoj ukrainaj varoj, aĉetos EU. Ne estas problemo.Tio estas dubinda. Eŭropo mem suferas de krizo kaj de senlaboreco. Ĝi bezonas ne ukrainajn varojn, sed ukrainan merkaton.
vincas:Mi jam diris ke Ukraino ne povos esti en du sistemoj samtempe: al EU kaj al Rusia unio. Tio eble estas mem evidente. Do mi ne komprenas kion vi timas? Kaj via novaĵo eble estas neniu novaĵo :]]Mi nenion timas, kaj mi konsentas kun vi ke Ukrainio ne povas plu "sidi sur ambaŭ seĝoj". Mi klarigas la aferojn al alia uzanto, ne al vi.