Späť na obsah

Uzamknuté
Max. 500 správ.

Ukraina ribelo

od goli, 1. decembra 2013

Príspevky: 1667

Jazyk: Esperanto

klmn (Zobraziť profil) 9. decembra 2013 13:01:16

vincas:BRAVULOJ!!!
externalImage.png
Ĉu ĝi ankorau estis tie???

Altebrilas (Zobraziť profil) 9. decembra 2013 13:19:55

Oni konstruis EU-n sen la popoloj, kiuj nun konstatas, ke, escepte pri la plej riĉaj, ilia ekonomia situacio malpliboniĝas. Tial homoj sindetenas aŭ voĉdonas por kontraŭeŭropuniaj partioj. Estas domaĝe. Sociala EU ne funkcias, ĉar senlaboro kreskiĝas kaj senlaboruloj estas malpli kaj malpli helpataj. Politika EU ne funkcias. Ne ekzistas publika opinio. Ĉiu lando ricevas sian propagandon. Plurlandaj gazetoj aŭ televidoj estas rezervitaj al elito. Ne ekzistas komuna lingvo: eĉ ne la angla, ĉar estas altnivela angla por la elito, kaj globiŝo aŭ nenio por la popolo...

Tial la eŭropanoj seninteresiĝas pri la temo, pro manko de taŭgaj informoj. Mi eĉ ne antaŭe aŭdis pri la minacoj de Rusio ruinigi ukrainan ekonomion, sed mi supozas, ke la traktadoj ne estas larĝe publikaj...

Fuzzy (Zobraziť profil) 9. decembra 2013 14:35:08

Altebrilas: Mi eĉ ne antaŭe aŭdis pri la minacoj de Rusio ruinigi ukrainan ekonomion, sed mi supozas, ke la traktadoj ne estas larĝe publikaj...
Rusio ne minacas ruinigi la ukrainian ekonomikon.
Rusio nur avertas ke ni ne lasos niajn merkatojn malfermaj por ukrainaj varoj se Ukrainio intertraktos kun EU, ĉar alie eŭropaj varoj povus libere eniri la rusiajn merkatojn trans Ukrainio kaj damaĝi al rusiaj firmaoj.
Kial Rusio devas pagi por helpi Ukrainion aliĝi al EU? Tio ne estas nia afero.

Andreo Jankovskij (Zobraziť profil) 10. decembra 2013 0:36:09

Rusa estraro jam pagis al Janukoviĉ kaj verŝjne denove pagos.
Do, nun sinjoro Janukoviĉ ne estas sufiĉe mitivigita subskribi asocian membrecon.
Kaj rusa esraro uzas ĉiujn eblecojn por premi al Janukoviĉ.

ridulo.gif
Sed, ukraina popolo estas por Eŭropo, kaj ne subtenas novan elpensaĵon de Moskvo - Dogana Unio. Do ni povas tion solvi aŭ per referendumo, aŭ simple per protestoj por montri al Partio de Regionoj ke ili ne plu havos estontecon en Ukrainio, se ili neglektas opinion de popolo.

Fuzzy (Zobraziť profil) 10. decembra 2013 4:43:54

Andreo Jankovskij:Rusa estraro jam pagis al Janukoviĉ kaj verŝjne denove pagos.
Do, nun sinjoro Janukoviĉ ne estas sufiĉe mitivigita subskribi asocian membrecon.
Pri kio temas? Ĉu pri subaĉetado? De kie vi tion scias? Ĉu Janukoviĉ estas malriĉulo kiun eblas subaĉeti?
Andreo Jankovskij:
Kaj rusa esraro uzas ĉiujn eblecojn por premi al Janukoviĉ.
Mi vidas ke Rusio diras nur ke Ukrainio estas libera sendependa lando, kaj Rusio respektos iun ajn decidon de Ukrainio. Sed siajn merkatojn Rusio defendos, kaj Ukrainio ne forgesu akurate pagi ŝuldojn por la gaso.
Ĉu vi tion nomas "premado"? Ĉu vi opinias ke Rusio devus mem pagi por tio ke Ukrainio alianciĝu kun EU?
Vi ukrainanoj jam dum 20 jaroj estas liberaj de Rusio, do solvu viajn problemojn mem kaj ne serĉu iun kiu decidos ilin anstataŭ vi.

Kaj mi vidas ke tiuj, kiuj vere premas al Ukrainio, estas eŭropaj politikistoj. Ili eĉ persone partoprenas la ribelon, agitas surstrate en Kievo kontraŭ leĝe elektita ukraina estraro! Ĉu ne veras? Kion vi dirus se rusiaj politikistoj farus ion similan?
Andreo Jankovskij:
Sed, ukraina popolo estas por Eŭropo, kaj ne subtenas novan elpensaĵon de Moskvo - Dogana Unio. Do ni povas tion solvi aŭ per referendumo, aŭ simple per protestoj por montri al Partio de Regionoj ke ili ne plu havos estontecon en Ukrainio, se ili neglektas opinion de popolo.
Kiom mi scias, Partio de Regionoj ne havas en la parlamento plenan majoritaton, sed nur 30%. Ĉu aliaj elektitaj partioj ankaŭ neglektas opinion de la popolo? Kial ne decidi ĉion laŭleĝe, en la parlamento?
Ĉu vi ankoraŭ ne komprenis, ke ribelante surstrate vi atingos nenion bonan, ke ukrainanoj ankoraŭfoje estos trompitaj de fimanipulistoj?

vincas (Zobraziť profil) 10. decembra 2013 11:35:58

Fuzzy:Se Ukrainio intertraktos kun EU, Rusio devos starigi barojn por defendi siajn merkatojn kontraŭ eŭropaj varoj. Tio povas facile ruinigi la ukrainan ekonomikon, ĉar ĝi estas firme ligita kun la rusia ekonomiko.
Mi ne tute komprenis vin. Kiel eŭropaj varoj, kiuj iras al Rusio, povus ruinigi la ukrainan ekonomion. Mi pensas, ke eŭropaj merkantoj jam pagas impostojn se ili volas iri al Rusio. Aŭ vi volis diri, ke Rusio strarigos barojn kontraŭ ukrainaj varoj?
Estas vero ke Ukraino povas esti nur ĉe unu flanko. Aŭ ĉe EU aŭ ĉe Rusia unio. Kaj jes komence al Ukraino povas esti malfacile, sed se ni rigardas al longa tempo pli utile al Ukraino estas iri al EU.

Fuzzy:Tial Janukoviĉ postulas de EU kompensaĵon de eventualaj perdoj. Sed EU ne volas pagi al Ukrainio postulitan sumon. Tial Janukoviĉ rifuzis de la intertrakto kun EU.
haha Eu ne estas iu bazaro ke Janukovyĉ povus al si persone ion postuli. Sed mi komprenas lin. Por Yanukovyĉ estas bezonataj monoj por novaj elektoj. EU kompreneble tiuj monoj ne donos al li. Do Janukoviĉ iras al Rusio. Sed al Ukraino EU sendube povas helpi. Se Rusio ne aĉetoj ukrainaj varoj, aĉetos EU. Ne estas problemo.

Fuzzy:Rusio ne minacas ruinigi la ukrainian ekonomikon.
Rusio nur avertas ke ni ne lasos niajn merkatojn malfermaj por ukrainaj varoj se Ukrainio intertraktos kun EU, ĉar alie eŭropaj varoj povus libere eniri la rusiajn merkatojn trans Ukrainio kaj damaĝi al rusiaj firmaoj.
Kial Rusio devas pagi por helpi Ukrainion aliĝi al EU? Tio ne estas nia afero.
Mi jam diris ke Ukraino ne povos esti en du sistemoj samtempe: al EU kaj al Rusia unio. Tio eble estas mem evidente. Do mi ne komprenas kion vi timas? Kaj via novaĵo eble estas neniu novaĵo :]]

cspinola (Zobraziť profil) 10. decembra 2013 12:00:26

Tre interesiga kaj vigla debato kun fondaj kaj diversaj vidpunktoj. Mi legas ĉiujn opiniojn atente.
Fuzzy: Kial ne decidi ĉion laŭleĝe, en la parlamento? ...
Tion mi opinias saĝa.

vincas (Zobraziť profil) 10. decembra 2013 12:32:03

Fuzzy:Pri kio temas? Ĉu pri subaĉetado? De kie vi tion scias? Ĉu Janukoviĉ estas malriĉulo kiun eblas subaĉeti?
Hahahah, ne estu tiom naiva :]]]]]

Fuzzy:Mi vidas ke Rusio diras nur ke Ukrainio estas libera sendependa lando, kaj Rusio respektos iun ajn decidon de Ukrainio.
Mem Janukovyĉ diris, ke Putino premas lin. Mi provos trovi la artikolon :] Mi pensas, ke mi ne eraras lango.gif

vincas (Zobraziť profil) 10. decembra 2013 14:11:17

Fuzzy:Kaj mi vidas ke tiuj, kiuj vere premas al Ukrainio, estas eŭropaj politikistoj. Ili eĉ persone partoprenas la ribelon, agitas surstrate en Kievo kontraŭ leĝe elektita ukraina estraro! Ĉu ne veras? Kion vi dirus se rusiaj politikistoj farus ion similan?
Ho kara Fuzzy, ne miksu aferojn. Ili agitas por EU, sed ne kontraŭ nuna registaro de Ukraino. Ne miksu aferojn, kara :] Ĉu tio estas bone aŭ malbone devas decidi mem ukrainanoj, sed ne rusoj lango.gif

Fuzzy (Zobraziť profil) 10. decembra 2013 14:40:53

vincas:Aŭ vi volis diri, ke Rusio strarigos barojn kontraŭ ukrainaj varoj?
Jes
vincas:Se Rusio ne aĉetoj ukrainaj varoj, aĉetos EU. Ne estas problemo.
Tio estas dubinda. Eŭropo mem suferas de krizo kaj de senlaboreco. Ĝi bezonas ne ukrainajn varojn, sed ukrainan merkaton.
vincas:Mi jam diris ke Ukraino ne povos esti en du sistemoj samtempe: al EU kaj al Rusia unio. Tio eble estas mem evidente. Do mi ne komprenas kion vi timas? Kaj via novaĵo eble estas neniu novaĵo :]]
Mi nenion timas, kaj mi konsentas kun vi ke Ukrainio ne povas plu "sidi sur ambaŭ seĝoj". Mi klarigas la aferojn al alia uzanto, ne al vi.

Nahor