Sisu juurde

Suletud
Max. 500 sõnumeid.

Ukraina ribelo

kelle poolt goli, 1. detsember 2013

Postitused: 1667

Keel: Esperanto

lamusxo (Näita profiili) 4. märts 2014 13:57.43

Nun Ukrainio decidos inter esti sklavo de Rusio aŭ esti sklavo de EU/Usono. Braziloj preferis esti sklavo de Usono...

La problemo estas tiel vasta ke verŝajne ni ne elrigardos ĉiujn faktorojn. La ekonomio de okcidento ekpereas.

Paulinho (Näita profiili) 4. märts 2014 14:24.13

Por mi estas tre malfacile kompreni tiun konflikton. Mi scias, ke tiuj du popoloj - la rusa kaj ukraina - havas similan kulturon kaj la historion, sed lastatempe la diferencoj emergxas. Bedaŭrinde oni scias, ke kiam la konflikto finiĝos, ambaŭ devos cedi al la postuloj de la kapitalo kaj de la bursoj de valoroj ....

klmn (Näita profiili) 4. märts 2014 14:47.03

Lakiro:Mi ankoraŭfoje ripetas, ke la potencon en Kievo prenis faŝistoj! Ne zorgu skribi pri "bonaj ŝafetoj"!
Tute ne bezonas ripeti, ĉar ripetado ne faras vortojn pli veraj.

Fuzzy (Näita profiili) 4. märts 2014 17:47.43

klmn:Eble ĉar diskriminacio nur en Rusia propagando ekzistas? Pro tio vi nenion vidas?
Hm, do rakontu al mi la VERON.
Vikipedio diras ke en Latvio pli ol 13% de loĝantaro (ĉiu sesa loĝanto!) estas "necivitano" -- ĉu tio estas propagando?
Eble la baltaj landoj jam subskribis la Ĉartion, sed rusia televidilo tiun informon kaŝas de ni? Ĉu rusoj en Latvio (27% de la tuta loĝantaro) kaj en Estonio (26%) rajtas uzi sian denaskan lingvon oficiale?
Ĉu la politiko de fermado de ruslingvaj lernejoj jam ĉesis?

klmn:Nome Putin komprenas nur militan forton.
Jes, nur perforte Putin sukcesus igi la nobelpacpremiitan usonan prezidenton ne eki bombardadon de Sirio.

klmn:
Fuzzy:Sed jen en Ukrainio Turĉinov jam decidis ne subskribi la abolicion de la leĝo pri regionaj lingvoj. Eble ankaŭ en la baltaj landoj tiu rimedo bone sukcesos, kion vi opinias?
Nu, tio jam estas klara minacado.
Via histeria reado montras, ke via respondo al mia demando estas "Jes, certe". Alikaze vi simple prifajfus aŭ priridus miajn vortojn.

klmn:Se mi estus loĝanto de iu Baltia ŝtato, mi petus administranton malpermesi tiajn instigojn perforti.
Kia loĝanto: ĉu plenrajta civitano aŭ ruslingva homo de dua speco? Ŝajne, ke vi celis la unuan varianton, ĉu?

klmn:Feliĉe tiuj landoj JAM estas NATO-anoj
Hm, ĉu vi opinias ke civitanoj de NATOaj landoj devas militi kontraŭ Rusio, mortigi kaj esti mortigitaj por tio, ke la baltaj landoj povu plu diskrimini kaj humiligi grandan parton de sia loĝantaro? En kiu lando loĝas vi kaj viaj proksimuloj? Ĉu vi mem pretas iri militen por ke la eksaj faŝistoj libere marŝadu en Rigo?
Ĉu ne estus pli simple, sendanĝere kaj multege pli juste, se la landoj de NATO instruu al la baltanoj ne inciti sencele kaj sensence Rusion per la fiagoj, tute ne decaj por eŭropa lando?

klmn:Pereis ĉefe ukrajnoj, perfortis nur Berkut, kiu ĉefe konsistis el Krimeaj rusoj.
Jen denove: unue, tio estas kalumnio; due, vi denove dividas la landon laŭ nacio -- rusaj krimuloj, ukrainaj viktimoj.

klmn:Vi mem diris ke rusparolantoj de Ukrajnio estas unuavice ukrajnanoj.
Ne malpli ol judoj en faŝista Germanio estis germanianoj. Ne multe tion al ili helpis.

klmn:Interese ke savi ukrajnanojn en Ukrajnio kontraŭ aliaj ukrajnanoj per rusaj tankoj Putin pensas esti interna Rusia afero. Fakte tiaj agoj nun plene rajtigas Turkion venigi siajn trupojn al Krimeo por savi tiurk-parolantajn tatarojn, ĉu ne?
Ŝajnas ke en via menso rusaj tankoj jam mortpremadas ukrainajn infanojn, rusa soldataro jam mortpafis "ĝis unu triono da ukraina nacio", jam fluas riveroj da sango. Sed trankviliĝu, en Krimeo regas paco kaj ordo, eĉ ne unu homo vunditas. Kaj tre espereblas ke tio daŭros plu.

Fuzzy (Näita profiili) 4. märts 2014 17:47.59

klmn:
Fuzzy:
klmn:La naciisma politiko de Putina Rusio estas tiel facile travidebla.
Ĉu ankaŭ en Suda Osetio la politiko de Putin estis naciisma? Ja la situacio tre similas: nacia minoritato bezonis defendon.
En Suda Osetio (samkiel en Adĝario kaj Abĥazio) Putina politiko estis venigi sian armeon, "liberigi" kaj forgesi foriri. Same okazos ankaŭ en Krimeo.
Nu, malbonulo Putin fifaras nur malbonaĵojn, kaj tio estas tre malbone. Komprenite.

Sed mi interesiĝas, kion vi nomas naciismo?
La germana faŝismo laŭ vi estas ne naciismo, sed naziismo.
La ukrainaj posteuloj de la divizio SS "Galiĉina" estas laŭ vi patriotoj.
Sed internaciisma komunisto Stalin estis rusa naciisto.
Bone. Sed tiam mi divenas ke la kartvelan militon de Rusio vi devas ankaŭ nomi ago de rusa naciismo (malgraŭ ke tiam la rusa armeo defendis la osetojn kontraŭ kartveloj) -- ĉu mi pravas?

Fuzzy (Näita profiili) 4. märts 2014 17:51.42

vincas:
Fuzzy:Tiom luksaj kondiĉoj, ke la baltaj landoj rifuzas subskribi Eŭropan Ĉarton pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj -- verŝajne, por ne malplibonigi la staton de la rusparolantaro?
Haha, ĉu rusoj estas tradicia minorilato en Baltaj landoj? :]]]]]]]]]
Ne malpli tradicia, ol la albanoj en Kosovo.

Kion vi entute deziras diri per siaj vortoj: ĉu iu nekonata termino "netradicia minoritato" donas la rajton diskriminacii homojn? Aŭ "netradiciaj minoritatoj" ne estas laŭ vi veraj homoj?

Fuzzy (Näita profiili) 4. märts 2014 17:54.48

vincas:
Lakiro:Mi ankoraŭfoje ripetas, ke la potencon en Kievo prenis faŝistoj! Ne zorgu skribi pri "bonaj ŝafetoj"!
externalImage.png
Ho, vincas, kiom sencplena kaj saĝa mesaĝo! Mi tute ne scias, kion eblas respondi, do vi nediskuteble pruvis vian vidpunkton. Gratulojn!

Fuzzy (Näita profiili) 4. märts 2014 17:56.27

Clarence666:
Bedaŭrinde, la naciistoj komprenas nur forton.
Vi pravas. La plej dangxera Naciisto / Naziisto etas Putin. Fasxismo de Putin = Fasxismo de Bush = Fasxismo de Hitler ! Oni neniam lernos malgajo.gif
Ĉu EU aŭ Usono prifajfos tion same kiel ili malzorgas pri la diskriminacio en la baltaj landoj? Jes, kompreneble, ja ili ĝis nun ŝajne ne opinias rusojn veraj homoj.
Eble ĉar diskriminacio nur en Rusia propagando ekzistas?
Do Putin militas kontraux diskriminacio, kaj ri mem ne diskriminas iun (nek naciisme nek seksisme nek alimaniere)? Jes ja ... mi preskaux povus kredi tion ... se mi forigus mian cerbon ridego.gif
Ĉu postulo scipovi lingvon de la ŝtato kies civitanecon vi strebas estas diskriminacia?
Jes.

> Ja ukrajnanoj estas viaj slavaj fratoj!

Cxu? Cxi tiu diskuto montrigas la absurdecon de la koncepto pri nacioj, popoloj kaj sxtatoj. Cxu oni bezonas naciojn kaj popolojn? Mi ne scias pri aliaj, sed mi ne bezonas kaj ne havas naciecon. Same pri popoloj: cxiu popolo havanta sxtaton kaj grandan armeon farigxas fipopolo.
Multe tro da emocioj, kaj maltro da argumentoj.

Lakiro (Näita profiili) 4. märts 2014 19:52.04

Dume ĉiuj okcidentloĝantoj mallaŭdas
Putin(on) , ukrainianoj kontraŭas al Turĉinov kaj Jaroŝ. Ukrainanoj memstare (sen Putin) renĉos faŝisman kapon kaj faros la ordon en Ukrainio.
Ruza usona kaj britia teknologio laŭ detruo de ŝtatoj donis paneon. Mi vidas kiel multaj forumanoj emociiĝas. Nu, mi vin kompatas.
Kievajn naziistojn atendas pendumilo. La banditismo ne trairos!

vincas (Näita profiili) 4. märts 2014 21:28.54

Fuzzy:Ne malpli tradicia, ol la albanoj en Kosovo.
Kion vi entute deziras diri per siaj vortoj: ĉu iu nekonata termino "netradicia minoritato" donas la rajton diskriminacii homojn? Aŭ "netradiciaj minoritatoj" ne estas laŭ vi veraj homoj?
Ĉu vi mem legis sian fonton :]]

Por rusoj en Baltaj ŝtatoj la ĉarto ne validas, ĉar rusoj estas netradiciaj minorilatoj. Ruslingvanoj en Baltaj ŝtatoj estas plejparte enmigrintoj, kiuj venis post 1940, do dum soveta okupacio.

"It only applies to languages traditionally used by the nationals of the State Parties (thus excluding languages used by recent immigrants from other states, see immigrant languages)"
http://en.wikipedia.org/wiki/European_Charter_for_...

"Immigrant languages are languages spoken by immigrant communities. Immigrant languages have arrived to the country or region relatively recently, unlike historical minority languages, which have been spoken in the country for several generations."
http://en.wikipedia.org/wiki/Immigrant_language

Aŭtomata traduko

"Tio nur koncernas lingvoj tradicie uzata de la ŝtatanoj de la ŝtato Partioj (tiele ekskludante lingvoj uzitaj de freŝaj enmigrintoj de aliaj ŝtatoj, vidi enmigrinto lingvoj)"

"Enmigrinto lingvoj estas lingvoj parolataj de enmigrintaj komunumoj. Enmigrinto lingvoj alvenis al la lando aŭ regiono relative lastatempe, malkiel historiaj minoritataj lingvoj, kiuj estas parolataj en la lando dum kelkaj generacioj."

Tagasi üles