Verrouillé
Max. 500 messages.
Messages : 1667
Langue: Esperanto
vincas (Voir le profil) 6 mars 2014 08:52:58
Fuzzy:vincas, mi celas diri, ke se la baltanoj fidis tutan sian sekurecon al iuj aliaj landoj, ili almenaŭ kondutu tiel, ke ne provoku militon kaj ne endanĝerigu senkiale la loĝantaron de la landoj kiuj sinofereme garantias al la baltaj landoj malpuneblecon.Kiel baltanoj ion provokas kaj kion ili faris ke baltanojn indus puni? :]
maratonisto (Voir le profil) 6 mars 2014 08:56:14
vincas (Voir le profil) 6 mars 2014 09:07:11
Fuzzy:Se la homo naskiĝis en Rigo kaj tutan vivon tie loĝas, de kie kaj kien li estas migrinta?Vi sofismas. Li fakte estas enmigrinto. Ĉar al kiu tradicia aŭ historia minorilato tiu homo apartenas?
Se vi pensas, ke rusa estas historia lingvo en Latvio aŭ en Baltaj ŝtatoj, same ni povus diri, ke turka estas historia aŭ tradicia minorilata lingvo en Germanio, ĉar tie jam naskiĝis kelkajn generaciojn de turkoj.
klmn (Voir le profil) 6 mars 2014 09:13:16
Lakiro:Vincas, kian absurdon vi skribas! Vi verkas fabelojn kaj volas, ke ni kredu tion.Fakte li nur citas
vincas (Voir le profil) 6 mars 2014 09:36:05
Lakiro:Vincas, kian absurdon vi skribas! Vi verkas fabelojn kaj volas, ke ni kredu tion.Pri kio vi temas? :] Citu miajn 'fabelojn' :]
vincas (Voir le profil) 6 mars 2014 09:43:04
Lakiro:Rusio defendas Ukrainion kaj estas preta doni grandan monon por la ekonomikoĈu Rusio ne okupis parton de Ukrainio?
robbkvasnak (Voir le profil) 6 mars 2014 10:49:12
Por la rusaj homofoboj mi havas neniun simpation. Kaj tio kion ili faraĉis kontraŭ Pussy Riot vomigas min. Ankaŭ la raportoj pri ksenofobio ĉe la rusoj naŭzigas min.
michaleo (Voir le profil) 6 mars 2014 14:11:58
Kiel oni scias, dum la ĵus finitaj Olimpikoj en Sochi en Rusio okazis serioza sangoverŝado en Ukrainio. Snajperoj mortpafis tiam pli ol 80 personojn. Ĉiuj konsideris, ke agis servoj de Janukoviĉ, sed malkaŝiĝis iu interesa konversacio, kiu indikas, ke povus esti alie. Ni rememorigu, ke la 20a de februaro snajperoj ekpafis ĉe kieva Majdan. Hieraŭ, prezidento Putin diris, ke Viktor Janukoviĉ asertas, ke li ne konsentis por ke uzu snajperojn kontraŭ la protestantoj kaj ne scias, kiu tiam pafis. Hodiaŭ malkaŝiĝas registro, kiu montras ke oni ne scias kiu pafis. Tio estas konversacio inter la ministro pri eksterlandaj aferoj de Estonio, Urmas Paet kaj la alta reprezentanto pri eksterlandaj aferoj de Eŭropa Unio, Catherine Ashton. La registro rilatas al la situacio en Ukrainio kaj ĝia aŭtenteco estis konfirmita de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Estonio. Oni ne scias, kiu registris tiun konversacion, oni aŭdas, ke ukrainaj sekretaj servoj, sed pli verŝajne la rusaj. El la konversacio videbligas, ke snajperoj pafantaj al homoj estis dungitaj de lideroj de Majdan. Pro iliaj kugloj mortis ne nur la protestantoj, sed ankaŭ milicistoj. Paet opiniis, ke tio estas tre maltrankviligata, ke la nova koalicio ne volas esplori tiujn okazojn kaj tio klarigas, ke la snajperoj ne estis de Janukoviĉ. Paet aldonis, ke li timas, ke tiun scion pli aŭ malpli frue atingos la popolo, kio senkreditigos la nunan estraron. Reprezentantoj de Eŭropa Unio ne komentis la registon, sed sendube ĝi fariĝis publika. (...)
robbkvasnak (Voir le profil) 6 mars 2014 15:03:34
Fuzzy (Voir le profil) 6 mars 2014 17:44:53
klmn:Nu, unue, la rusaj trupoj tie ĉeestas pro la bazo de rusia militŝiparo. Due, ŝajnas, ke la krimea loĝantaro ne tre kontraŭas tiun ĉeeston. Kaj trie, ĉu vi opinias ke ia simila balotado povus okazi sen ĉeesto de Rusia armeo? Ni baldaŭ vidos tion en Ĥarkiv, Donetsk ktp -- tie mankas rusaj trupoj sed ekzistas deziro de la popolo por balotado pri statuso de la regionoj.Fuzzy:Mi esperas ke se la popolo de Krimeo decidos sendependiĝi de Ukrainio, la afero ankaŭ estos sensanga.Ankaŭ mi. Sed tre strange aspektos se tio okazos dum ĉeestado de Rusia armeo.