Ke daftar isi

Tertutup
Max. 500 messages.

Ukraina ribelo

dari goli, 1 Desember 2013

Pesan: 1667

Bahasa: Esperanto

vincas (Tunjukkan profil) 6 Maret 2014 08.52.58

Fuzzy:vincas, mi celas diri, ke se la baltanoj fidis tutan sian sekurecon al iuj aliaj landoj, ili almenaŭ kondutu tiel, ke ne provoku militon kaj ne endanĝerigu senkiale la loĝantaron de la landoj kiuj sinofereme garantias al la baltaj landoj malpuneblecon.
Kiel baltanoj ion provokas kaj kion ili faris ke baltanojn indus puni? :]

maratonisto (Tunjukkan profil) 6 Maret 2014 08.56.14

Jen artikolo en Libera Folio:

http://www.liberafolio.org/Members/Stanislav/ukrai...

Legu kaj pensu.

vincas (Tunjukkan profil) 6 Maret 2014 09.07.11

Fuzzy:Se la homo naskiĝis en Rigo kaj tutan vivon tie loĝas, de kie kaj kien li estas migrinta?
Vi sofismas. Li fakte estas enmigrinto. Ĉar al kiu tradicia aŭ historia minorilato tiu homo apartenas?

Se vi pensas, ke rusa estas historia lingvo en Latvio aŭ en Baltaj ŝtatoj, same ni povus diri, ke turka estas historia aŭ tradicia minorilata lingvo en Germanio, ĉar tie jam naskiĝis kelkajn generaciojn de turkoj.

klmn (Tunjukkan profil) 6 Maret 2014 09.13.16

Lakiro:Vincas, kian absurdon vi skribas! Vi verkas fabelojn kaj volas, ke ni kredu tion.
Fakte li nur citas

vincas (Tunjukkan profil) 6 Maret 2014 09.36.05

Lakiro:Vincas, kian absurdon vi skribas! Vi verkas fabelojn kaj volas, ke ni kredu tion.
Pri kio vi temas? :] Citu miajn 'fabelojn' :]

vincas (Tunjukkan profil) 6 Maret 2014 09.43.04

Lakiro:Rusio defendas Ukrainion kaj estas preta doni grandan monon por la ekonomiko
Ĉu Rusio ne okupis parton de Ukrainio?

robbkvasnak (Tunjukkan profil) 6 Maret 2014 10.49.12

Ne forgesu ke antaŭ ĉ 150 jaroj Rusio jam perdis en Krimeo.
Por la rusaj homofoboj mi havas neniun simpation. Kaj tio kion ili faraĉis kontraŭ Pussy Riot vomigas min. Ankaŭ la raportoj pri ksenofobio ĉe la rusoj naŭzigas min.

michaleo (Tunjukkan profil) 6 Maret 2014 14.11.58

Mi trovis tiun novaĵon (traduko de la pola):
Kiel oni scias, dum la ĵus finitaj Olimpikoj en Sochi en Rusio okazis serioza sangoverŝado en Ukrainio. Snajperoj mortpafis tiam pli ol 80 personojn. Ĉiuj konsideris, ke agis servoj de Janukoviĉ, sed malkaŝiĝis iu interesa konversacio, kiu indikas, ke povus esti alie. Ni rememorigu, ke la 20a de februaro snajperoj ekpafis ĉe kieva Majdan. Hieraŭ, prezidento Putin diris, ke Viktor Janukoviĉ asertas, ke li ne konsentis por ke uzu snajperojn kontraŭ la protestantoj kaj ne scias, kiu tiam pafis. Hodiaŭ malkaŝiĝas registro, kiu montras ke oni ne scias kiu pafis. Tio estas konversacio inter la ministro pri eksterlandaj aferoj de Estonio, Urmas Paet kaj la alta reprezentanto pri eksterlandaj aferoj de Eŭropa Unio, Catherine Ashton. La registro rilatas al la situacio en Ukrainio kaj ĝia aŭtenteco estis konfirmita de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Estonio. Oni ne scias, kiu registris tiun konversacion, oni aŭdas, ke ukrainaj sekretaj servoj, sed pli verŝajne la rusaj. El la konversacio videbligas, ke snajperoj pafantaj al homoj estis dungitaj de lideroj de Majdan. Pro iliaj kugloj mortis ne nur la protestantoj, sed ankaŭ milicistoj. Paet opiniis, ke tio estas tre maltrankviligata, ke la nova koalicio ne volas esplori tiujn okazojn kaj tio klarigas, ke la snajperoj ne estis de Janukoviĉ. Paet aldonis, ke li timas, ke tiun scion pli aŭ malpli frue atingos la popolo, kio senkreditigos la nunan estraron. Reprezentantoj de Eŭropa Unio ne komentis la registon, sed sendube ĝi fariĝis publika. (...)

robbkvasnak (Tunjukkan profil) 6 Maret 2014 15.03.34

Jes, tiu kiu ne legas historion ripetos ĝin. Ĉu iu ajn memoras la komencon de la unua mondmilito? Do eble oni povas eviti ripetadon de la Krimea Milito (Britio, Francio kaj la Otomana Imperio kontraŭ Rusio) kaj la Unua Mondmilito kun la aldona piprado de Duamondmilita "protekti siajn kuncivitanojn en alia lando" (deklaro de Hitlero por la "eksterlandaj germanoj" en Sudetlando, Pollando, ktp). Mi esperas, ĉar nuntempe ni vere ne bezonas alian mondmiliton. Ne forgesu ke Hitlero ankaŭ ŝuldigis neenlandajn etnojn kaj samseksemulojn por la problemoj de tiama Germanio. Hitlero ankaŭ brustigis sin kiel fizike fortan ulon kaj laŭdis la masklan virecon (laŭ sia defino) de la germanoj.

Fuzzy (Tunjukkan profil) 6 Maret 2014 17.44.53

klmn:
Fuzzy:Mi esperas ke se la popolo de Krimeo decidos sendependiĝi de Ukrainio, la afero ankaŭ estos sensanga.
Ankaŭ mi. Sed tre strange aspektos se tio okazos dum ĉeestado de Rusia armeo.
Nu, unue, la rusaj trupoj tie ĉeestas pro la bazo de rusia militŝiparo. Due, ŝajnas, ke la krimea loĝantaro ne tre kontraŭas tiun ĉeeston. Kaj trie, ĉu vi opinias ke ia simila balotado povus okazi sen ĉeesto de Rusia armeo? Ni baldaŭ vidos tion en Ĥarkiv, Donetsk ktp -- tie mankas rusaj trupoj sed ekzistas deziro de la popolo por balotado pri statuso de la regionoj.

Kembali ke atas