Gesloten
Max. 500 berichten.
Berichten: 1667
Taal: Esperanto
Clarence666 (Profiel tonen) 13 maart 2014 12:56:17
USA dauxre batalas militojn ... kaj jes, kelkaj malmultaj personoj kontrauxopinias, kaj kelkaj ecx pli malmultaj ecx protestas ...
RU dauxre batalas militojn ... kaj jes, kelkaj malmultegaj personoj kontrauxopinias, kaj kelkaj ecx pli malmultegaj ecx protestas ...
> Bonŝance, Usonoj ne timas samopinii nian Usonan politikon
Eble vi celis na "ni Usonoj ne timas kontrauxopinii nian Usonan politikon" ?
> Tre diferenta kun la Rusoj!
LMS diferenco vere ekzistas, sed estas eta.
> ne samopinias sian registaron, ili iros rekta al prizono!
100% vere pri RU, 90% vere pri USA, "nur" 80% vere pri EU

saredding (Profiel tonen) 13 maart 2014 13:00:28
Fuzzy:saredding, unu demando al vi: kion deziras la krimea loĝantaro mem -- ĉu resti kun Ukrainio aŭ aliĝi al Rusio?Unu demando al vi: kion deziras la loĝantaro de Ĉeĉenijo -- ĉu resti kun Rusio? Kial Rusio ne permesas sendependenca al Ĉeĉenijo? Rusoj torturis kaj mortigis multajn Ĉeĉenijon. Kruela!
klmn (Profiel tonen) 13 maart 2014 13:33:06
Fuzzy:saredding, unu demando al vi: kion deziras la krimea loĝantaro mem -- ĉu resti kun Ukrainio aŭ aliĝi al Rusio?Se vi diras B, kial forgesi pri la A?
Komunistoj pere de Stalin kaj NKVD ekstermis ĉiujn tatarojn el duoninsulo (ekde 36% ĝis 0% da loĝantaro). Anstataŭigadis ilin per rusaj koloniistoj ĝis ili atingis 70% elcentoj da loĝantaro (nun-56%, sed ankoraŭ sufiĉe por la "ĝusta" rezulto en referendumo) .
Kial do duonridete ne demandi kion deziras "lokaj loĝantoj"?
Cetere, sendependa Ukrajnio faris al tataroj bonajn kondiĉojn reveni al Krimeo, kaj dum lastaj 20 jaroj ŝanĝo de tatara elcento estas de 1,6% ĝis 12% Do kiu zorgas pri lokaj minoritataj pli?
Clarence666 (Profiel tonen) 13 maart 2014 13:42:26
klmn:Anstataŭigadis ilin per rusaj kolonistoj ĝis ili atingis 70% elcentoj da loĝantaro. Kial do nun duonridete ne demandi kion deziras lokaj loĝantoj? http://en.wikipedia.org/wiki/Ethnic_cleansing RespondoEble vi celis na "http://eo.wikipedia.org/wiki/Etna_purigado" ?
> Cetere, dum Ukrajna registaro faris kondiĉojn reveni la tatarojn al Krimeo
Mi ripetas min: naciismo estas la cxiama senelirejo.
vincas (Profiel tonen) 13 maart 2014 14:24:47
Fuzzy:Jen, Finnlando estas ekzemplo ke oni tute ne bezonas esti alergeno por Rusio por libere evolui kaj prosperi apud ĝi.Ĉu ni povas trovi pli da ekzemploj, kiel Finnlando.
Fuzzy:Ŝajnas ke Ukrainio iĝas ekzemplo ke esti alergeno por Rusio povas gvidi al grandaj problemoj...Eble ĉi tie problemo estas Rusio? Sed ne Ukrainio.
Fuzzy:La leĝa prezidento de Ukrainio daŭre estas malamata de ĉiuj Janukoviĉ Ĉar li:La registaro estas leĝa. Registaro simple eskapis el situacio kiam Janukoviĉ forkuris en Rusio. Kaj estas granda demando ĉu Janukoviĉon ne juĝos iu internacia kortumo.
Fuzzy:Rusio aligos Krimeon nur kiam:Aha :] Kial Putin fariĝis altruisto kaj ekinteresiĝis pri loĝantoj de Krimeo? Rusaj soldatoj devas esti en bazoj, sed ili blokas Krimeon kaj minacas al Ukrainiaj soldatoj. Ĉu tio estas leĝa? Vi ja volas ke ĉiu estu laŭ leĝa.
-- la popolo de Krimeo en la referendumo voĉdonos por sendependiĝo de Krimeo (ĉu ĝi ne rajtas tion fari?)
-- la sendependa ŝtato Krimea respubliko petos Rusian Federacion aligi sin kiel nova subjekto de la Federacio (ĉu ĝi ne rajtas tion fari?).
Interesa demando estas ĉu aliaj regionoj de la oriento de Ukrainio ankaŭ deziros sendependiĝi de Ukrainio.
vincas (Profiel tonen) 13 maart 2014 14:35:58
Ekzemple ni povus pensi, ke eble Sahalino volus fariĝi sendependa aŭ aliĝi al Japanio. Aŭ same povas esti kun Kurilaj insulon.
Aŭ regiono de Kaliningrado volas fariĝi sendependa.
vincas (Profiel tonen) 13 maart 2014 16:13:51
Terurĉjo:Do, komprenu ĉiuj:Diras germanoj, kial ili revenis al Königsberg :]]]]]]]]
ne eblas okupi propran landon!
Aŭ diras baltoj kiam ili revenis al sia propa lando :]]]]]]]]]
vincas (Profiel tonen) 13 maart 2014 16:19:39
Terurĉjo:Independence for Kaliningradvincas:Aŭ regiono de Kaliningrado volas fariĝi sendependa.vincas, vi trafis celon.
mi loĝas en Kaliningrada regiono. se loĝantaro de la regiono estus germanoj kaj ili decidus revenigi sin kaj la regionon hejmen - en Germanujon, mi ne kontraŭus, mi komprenus.
la problemo estas, ke 82 % da la loĝantaro estas rusoj.
mi mem estas nejuna homo, sed min konstante ĉirkaŭigas gejunuloj - miaj filinoj, iliaj edzoj kaj geamikoj, miaj genepoj.
jes, ili preferas ripozi kaj vojaĝi eksterlande - en eŭropaj landoj, en Turkujo, Egiptujo, Tailando, Sri-lanko.
Sed ili ĉiuj kaj ĉiam revenas hejmen labori, studi, vivi. Ĉar nuntempe kaliningrada regiono estas ilia lando, rusa lando.
https://www.facebook.com/IndependentKaliningrad
Bona paĝo :] Mi ŝatas :]
klmn (Profiel tonen) 13 maart 2014 16:38:00
Terurĉjo:Konstantin, vi vane raportis la frazon "Ĉiu lando kie ajn ni fekas iĝas nia lando". Jes ĝi havas fortajn vortojn, sed mi speciale elektis tiujn por montri la absurdecon de imperiisma pensmaniero de certaj rusoj.
Nun tute serioze:
Krimeo estas nia lando, krimeanoj estas nia popolo.
Mi estas ruso, kaj mi estas rusuja civitano. Mi havas ordinaran familion.
sed:
Mia edzino naskiĝis en Krimeo. Ĝi estas ŝia lando.
Miaj filinoj naskiĝis en Krimeo. Ĝi estas ilia lando.
Mia patro kaj patrino de mia edzino estis entombigitaj en Krimeo. Ĝi estas nia lando.
Mia patrino, patro de mia edzino, kaj nia plura ambaŭa parencaro loĝas en Krimeo. ĝi estas nia lando.
Gepatroj de edzo de mia malpliaĝa filino loĝas en Krimeo. Ĝi estas ilia lando.
Do, komprenu ĉiuj:
ne eblas okupi propran popolon!
ne eblas okupi propran landon!
Kun plena respekto al forpasintaj homoj, karaj por vi, tio ne estis la komparo. Mi bedaŭras se vi mise komprenis ĝin.
Miaj parencoj kuŝas en Siberio kaj ĉe Lapteva maro, sed mi ne deklaras ĝin esti mia lando..
Fuzzy (Profiel tonen) 13 maart 2014 17:02:41
saredding:Se vi ne scias tion, do vi scias tute nenion pri la situacio. Eĉ mia eterna kontraŭanto vincas skribis ke "loĝantoj de Krimeo estas tre amikemaj al Rusio. Aŭ eĉ povas diri ke ili estas tro prorusaj".Fuzzy:saredding, unu demando al vi: kion deziras la krimea loĝantaro mem -- ĉu resti kun Ukrainio aŭ aliĝi al Rusio?Mi ne scias, eble ĉar la popolo de Krimeo havas fusilojn al siajn kapojn, kaj Rusio ne permitas internaciajn raportistojn kaj organizaĵojn observi.
De kie vi prenis tutan vian informon pri Rusio kaj ties "ŝtelaĵoj" -- evidente el usonaj amaskomunikiloj? Tiuj kiuj montras Putin'on ĉiam sen ĉemizo?
saredding:Rusio ŝtelis Abkazion kaj Sud Osetion de KartveloĈu la loĝantaro de tiuj landoj estis (kaj nun estas) kontraŭ tiuj "ŝteladoj"? Vi ne scias, do mi respondu: tute ne, ili tion plene subtenas. Do, Rusio kulpas nur je malrespekto de leĝaj ŝtatlimoj de Kartvelio (kiu mem komencis la militon).
Sed ĉu ne Usono kaj NATO per siaj agoj en Kosovo komencis rompi la internacian leĝaron? Ĉu vi dezirus, ke Usono faru en la mondo kion ajn ĝi deziras, sed ĉiuj aliaj devas obei la leĝaron, kiun Usono malatentas? Komprenebla deziro, sed jam ne estas la 1990-j jaroj. Rusio revenis, alkutimiĝu al tio.
saredding:kion deziras la loĝantaro de Ĉeĉenijo -- ĉu resti kun Rusio? Kial Rusio ne permesas sendependenca al Ĉeĉenijo?La loĝantaro de Ĉeĉenujo per la referendumo en 2003 voĉdonis por esti subjekto de Rusia Federacio. Ĉu CNN kaj FoxNews forgesis tion al vi sciigi? Mi ne miras.
saredding:Rusio ne permesas internaciajn raportistojn, La UN, kaj aliajn internaciajn organizaĵojn en Krimeo por observi la voĉdonoLa estro de la krimea respublika elekta komisiono Miĥail Maliŝev asertis ke la referendumon observos 50 observantoj el 21 landoj.