Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Mesaĝoj: 1667
Lingvo: Esperanto
auxro (Montri la profilon) 2014-marto-13 20:04:40
vincas (Montri la profilon) 2014-marto-13 20:59:11
Terurĉjo:unue, misa ligilo, sed mi per guglo trovis la veran. bedaŭrinde, tro multe da gramatikaj eraroj. verŝajne, la paĝo apartenas ne al ruso.https://www.facebook.com/IndependentKaliningrad
Jam funkcias :] Provu refoje :]
Mi proponos ŝati la paĝon al aliaj fb amikoj :]]
trie, nia prezidento, s-ro Putin, klare deklaris, ke Rusujo estimas sendependecon de Ukrainujo kaj ne pretendas al iu ajn parto de ĝi.Ion diras, alion faras.
Terurĉjo:niaj imperiaj (NE IMPERIALISTAJ) amaskomunikiloj informas, ke la referendumon pri la sorto de Krimeo kontrolos observantoj el preskaŭ 30 ŝtatoj.Ŝtatoj: Belarusio, Kubo, Venesuelo........ :]
vincas (Montri la profilon) 2014-marto-13 21:12:23
Fuzzy:La ekzemploj abundas. Fakte, nur kelkaj landoj penegas kiom eble plej forte inciti Rusion, malgraŭ siaj propraj interesoj. Ĉiuj aliaj ne estas malamikoj de si mem kaj penas profiti de Rusio.Skribu kelkajn, kiuj estas apud Rusio, kiel Finnlando.
Fuzzy:Ukrainio estas problemo por si mem. Mi eĉ ne povas imagi kiel eblas agi tiom stulte kiel agas la ukrainoj.Rusio ne nur estas problemo por aliaj sed ankaŭ por si mem. Kaj mi ne povas imagi kial Rusio agas tiel stulte!
Fuzzy:Nu jes, la registaro estas leĝa, kaj punkto. Kontraŭkonstitucia, maldemokratia, sed tio ne gravas, ĝi estas leĝa. Ĉar kio estas leĝa, kaj kio ne, decidas vincas kaj Usono. Nur diktatoroj povas tion malkonsenti.Kaj kio ne estas leĝa al ni diros Rusio kaj Fuzzy :]]]]]]]]
Fuzzy:Mi skribis ke nun en Ukrainio nenio estas laŭleĝa.Ni aŭdis sanktan vorton de Fuzzy!
vincas (Montri la profilon) 2014-marto-13 21:21:01
Terurĉjo:ho, kiom da vortoj
el via mesaĝo mi vidas, ke via usona registaro kraĉas al via opinio, opinio de la plej liberaj homoj de la tuta mondo.
ĉu 40 % da usonanoj estis kontraŭ la milito? la registaro kraĉis al la opinio kaj militis.
ĉu 75 % protestis? la kraĉado daŭris.
vi estas liberaj, do, plu protestu.
jes, viaj armeaj taĉmentoj foriras, sed antaŭ foriro ili pereigas kaj ruinigas okupitajn landojn.
armeo foriras, sed nafto (la ĉefa celo de viaj militoj) jam apartenas al usonaj firmaoj.

Fuzzy (Montri la profilon) 2014-marto-14 05:50:30
klmn:Sed logiko ke "ili faris malbonon, do ankaŭ aliaj rajtas" estas erara. Same kiel "se oni apartigis Kosovon, ni rajtas okupi Krimeon"Mi konsentas sed ne plene.
Jes, estas eraro opinii "ili iam en historio faris malbonon, do ankaŭ ni nun tion faros". Ĉar ja ne ekzistas tiu popolo sur Tero, kiu neniam en sia pasinteco faris ion maljustan kaj kruelan. Tio ne devas signifi ke nun povas ekzisti nenia justeco inter popoloj.
Sed mi ne konsentas, kiam nuntempe iu faras ion, sed iu alia agi simile ne rajtas. Tio simple estas maljusta, kaj maljusteco gvidas al milito. Eble Dua Mondmilito ne okazus, se la venkintoj en Unua Mondmilito ne humiligus Germanion tiom maljuste.
Ĝuste tial la rompo de internacia leĝo far de NATO en Kosovo estis tiom danĝera. Rompi leĝon estis facile, sed kiu poste ĝin obeos? Kaj mi ne vidas kiel eblas nun klarigi al la krimeanoj, kial ili ne rajtas sendependiĝi se Kosovo rajtis.
klmn:Mi ĉerpis mian informon en Vikipedio. Kaj vidu:Fuzzy:Trie, revenigis la tatarojn en Krimeon ne sendependa Ukrainio, sed Sovetunio en 1989 jaro.Nu ciferoj alion montras. Krome mi vizitis Krimeon en j.2011 kaj mem persone en Baĥĉisaraj vidis novajn eĉ tutajn kvartalojn da domoj, konstruitaj por revenantaj tataroj.
Inter 1991 kaj 1998 (kiam estis akceptita nova konstitucio de Aŭtonoma Respubliko Krimeo) la krime-tatara lingvo estis en Krimeo oficiala (kune kun la rusa kaj la ukraina). Nun ĝi ne havas tiun statuson-- la tatara lingvo estas traktata en Ukrainio same kiel la rusa.
Eĉ malpli bone, ĉar en Krimeo la rusa estas pleje uzata, do ruslingvaj krimeanoj devas studi nur unu lingvon pli, la ukrainan, kiu aldone ne tre diferencas de la rusa. Sed la tataroj devas studi du lingvojn: la ŝtatan ukrainan kaj la lokan rusan, ambaŭ tre diferencas de la ilia propra.
klmn:Ĝis nun tataroj estas fidelaj al sia ŝtato, kaj Medĝliso klare indikis ke Krimeo devas resti en Ukrajnio. Kaj mi dubas ke rusoj povos trompi ilin denove kaj subaĉeti per promesoj.Sed la tataroj nombriĝas nur 12% de la tuta loĝantaro. Ĉu ilia volo pli gravas ol la volo de 80% de la loĝantaro kiuj deziras aliĝi al Rusio? Pro kiu kialo?
Bone, eĉ se kalkuli ĉiun voĉdonon de la tataro kvinoble pli grava ol voĉdono de la ruslingvulo, ĉiukaze plejverŝajne Krimeo devas apartiĝi de Ukrainio.
Kion eblas fari en tiu situacio: evidente, ke la ruslingvuloj devas iel konvinki la tatarojn konsenti kun ilia vidpunkto, oferti al ili ion "bongustan", por la tataroj sentu ke ilia opinio ankaŭ gravas kaj estas aŭdata. Kiom mi vidas, ĝuste tio estas okazanta nun en Krimeo.
Kial vi nomas tion trompo? Eĉ "denova trompo"? Kio estis la unua trompo?
Fuzzy (Montri la profilon) 2014-marto-14 05:57:03
vincas:Japonio, Ĉinio, Kazaĥstano, Azerbajĝano, Belarusio, Norvegio. Ĉu vi mem ne kapablas rigardi mapon?Fuzzy:La ekzemploj abundas. Fakte, nur kelkaj landoj penegas kiom eble plej forte inciti Rusion, malgraŭ siaj propraj interesoj. Ĉiuj aliaj ne estas malamikoj de si mem kaj penas profiti de Rusio.Skribu kelkajn, kiuj estas apud Rusio, kiel Finnlando.
vincas:Nu, ni atendu iom ĝis kiam estos klara kies opinio estas pli prava.Fuzzy:Ukrainio estas problemo por si mem. Mi eĉ ne povas imagi kiel eblas agi tiom stulte kiel agas la ukrainoj.Rusio ne nur estas problemo por aliaj sed ankaŭ por si mem. Kaj mi ne povas imagi kial Rusio agas tiel stulte!
vincas:Jes, ĝuste! Mi ĉion al vi rakontos kaj klarigos.Fuzzy:Nu jes, la registaro estas leĝa, kaj punkto. Kontraŭkonstitucia, maldemokratia, sed tio ne gravas, ĝi estas leĝa. Ĉar kio estas leĝa, kaj kio ne, decidas vincas kaj Usono. Nur diktatoroj povas tion malkonsenti.Kaj kio ne estas leĝa al ni diros Rusio kaj Fuzzy :]]]]]]]]
vincas:Mi dubas ke vi skribis tion sincere... Sed ĉiukaze dankon!Fuzzy:Mi skribis ke nun en Ukrainio nenio estas laŭleĝa.Ni aŭdis sanktan vorton de Fuzzy!
Fuzzy (Montri la profilon) 2014-marto-14 06:01:08
klmn:Kvankam tio estas iusence tabuo en nuna politiko, sed ĉiuokaze de fojo al fojo iuj doloroj elŝoviĝas en unu aŭ alia diskuto. Pro tio mi opinias ke por pli bona interkompreno foje indas ne korekte prisilenti, sed eble eldiri riproĉojn kiujn ni havas. Eble ni ekkonos pli bone la sentojn unu de alia kaj pro tio poste havos malpli da kolero inter ni.Jes, mi plenege konsentas kun vi, klmn! Mi dankas vin pro viaj sinceraj vortoj (eble malagrablaj por ni, rusoj), kaj tre ĝuas diskuton kun vi.
vincas (Montri la profilon) 2014-marto-14 09:05:12
Fuzzy:Japonio, Ĉinio, Kazaĥstano, Azerbajĝano, Belarusio, Norvegio. Ĉu vi mem ne kapablas rigardi mapon?Nu, Japanio povas esti alergeno por Rusio. Japanio postulas ke Rusio redonu Kurilajn insulojn. Norvegio estas membro de NATO kaj tio ne plaĉas al Rusio. Pri Ĉinio, Kazaĥstano, Azerbajĝano, Belarusio. Tiu ŝtatoj tute ne estas progresemaj kiel Finnlando.
Ĉu al Rusio tre plaĉas kiam Norvegio faras militaj ekzercoj? Mi pensas, ke ne tre :]
http://mil.no/excercises/coldresponse/Pages/about....
Eble estas interese, ke Svislando kaj Svedio partoprenas ankaŭ :]
Fuzzy:Nu, ni atendu iom ĝis kiam estos klara kies opinio estas pli prava.Jam nun estas klare. Nek EU, nek Usono, apogas Rusion. Eĉ Ĉinio ne apogas.
Fuzzy:Mi dubas ke vi skribis tion sincere... Sed ĉiukaze dankon!Mi diris ŝerce, sed sincere.
baibaibibi (Montri la profilon) 2014-marto-14 10:24:06
klmn:Antaŭ ol balotado por sendependeco okazis, vi jam komencis ploretadi, mi pensis ke milionuloj kiel vi ne estis tiel emaj al ploretado!Terurĉjo:unukajduone, la ligilo ne estis miaklmn:Miaj parencoj kuŝas en Siberio kaj ĉe Lapteva maro, sed mi ne deklaras ĝin esti mia lando..unue, misa ligilo, sed mi per guglo trovis la veran. bedaŭrinde, tro multe da gramatikaj eraroj. verŝajne, la paĝo apartenas ne al ruso.
Terurĉjo:due, centmiloj (plejverŝajne, milionoj) da rusoj kuŝas en tero de diversaj eŭropaj landoj. ĉu Rusujo havas al tiuj landoj iujn pretendojn?Vi mem skribis ke Krimeo estas via lando eĉ sen pretendoj...
Terurĉjo: trie, nia prezidento, s-ro Putin, klare deklaris, ke Rusujo estimas sendependecon de Ukrainujo kaj ne pretendas al iu ajn parto de ĝi.Putin povas deklari ion ajn li volas, la vero ĉiuokaze "kaŝas sin ie trans-"
Terurĉjo:kvare, popolo kaj parlamento de Krimeo mem decidos, al kiu lando ĝi apartenos. Niaj imperiaj (NE IMPERIALISTAJ)dankon pro korektoj (sincere)
Terurĉjo: amaskomunikiloj informas, ke la referendumon pri la sorto de Krimeo kontrolos observantoj el preskaŭ 30 ŝtatoj.La observantoj observis ankaŭ re-elektadojn de Putin. Poste ili skribadis konkludojn ke dum elektoj okazis severaj (t)rompoj kaj ili ne estadis vere demokratiaj, sed tio ne malhelpis Putin iĝi laŭleĝa prezidento.
Terurĉjo: ĉu ni iomete atendu ĝis la 16 de marto (la rezultoj videblos, laŭ mi, la 17 aŭ la 18) kaj mem vidu, kia estos la decido de krimea popolo?Eble ni atendu iomete pli ĝis kiam rusa armeo "ne gardos" balotantojn kaj balotejojn?
Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2014-marto-14 17:11:42
https://www.youtube.com/watch?v=_lqPqMgEgQY