Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ukraina ribelo

de goli, 2013-decembro-01

Mesaĝoj: 1667

Lingvo: Esperanto

Lakiro (Montri la profilon) 2014-marto-15 06:04:03

Andreo Jankovskij:Vitalij Kliĉko (pri okupado de Krimeo)
https://www.youtube.com/watch?v=_lqPqMgEgQY
Nu, kion saĝan li diris? Stultaĉo!
Pri kiaj pensioj k laborpagoj li diras? Pagu dekomence al kievanoj, k poste pensu pri krimeanoj.

Mi tralegis mesaĝojn de saredding. Dio mia! Kian absurdon li portas! Tiu ĉi homo simple misglutas per propra galo. Mi lin komprenas - Usonaj planoj laŭ detruo de Ukrainio rompiĝis, k Usono malgajnis. Nu, ne bedaŭru tro! Iam via lando devas malgajni. Vi mem estas kulpa. Vi (usonanoj) memstare tion elpensis k komencis. Putin estas BRAVULO!

Lakiro (Montri la profilon) 2014-marto-15 06:21:03

Jen, Jacenuk veturis al Usono kaj renkontiĝis kun Obama por petu iom da mono. Kia rezulto estas? Nula! Neniu volas nutri registaron, kiu nenion faras por plibonigo de propra ekonomiko. Sinjoro Jacenuk pensis, ke Usono donacos la monon. Li eraras, nek Usono, nek Eŭropo nutros naziistojn.
Eŭropanoj krias, ke povas vivi sen rusia gaso kaj nafto. Bone! Prenu en Irako k Libio, vi ja kreis por tio la kondiĉojn - dekomence bombis kaj detruis. Nun vi prenas ĉion kiel propran aĵon. Vi decidis, ke viaj landoj devas uzi fremdajn risursojn kiel proprajn.
Serĉu la stultaĉojn plu!

baibaibibi (Montri la profilon) 2014-marto-15 08:55:57

Eŭropo devus pripensi ĉu indas riski mondmiliton por defendi la kievajn teruristojn, rusio ne estas irako, sirio nek libio.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-marto-15 12:32:21

baibaibibi:Eŭropo devus pripensi ĉu indas riski mondmiliton por defendi la kievajn teruristojn, rusio ne estas irako, sirio nek libio.
Eŭropo tre dubas en neceseco de mondmilito. Eŭropo perdos pli multe ol akiros. Jam nun eŭropa krizo malhelpas dikti iajn kondiĉojn al Rusio. Nur unu Usono provas deklari pri rusia repago. Mi komprenas usonajn akcipitrojn, ili ja ankoraŭ ne vizitis nin kun la fusiloj. Obama verŝajne forgesis pri netradiciaj rimedoj de milito.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2014-marto-15 12:33:03

Parlamento de Ukrainio laŭ la konstitucio de Ukrainio ĉesigis funkciadon de Krimea parlamento.

Ĉiuj scias ke subskribita papero kun Rusio, ne valoras eĉ koston de tiu papero. Sed, kion pensas karaj rusaj propagandistoj pri garntio de Ukrainia suvereneco, kiun Rusio subskribis pro nuligo de atamaj armiloj en la lando. Verŝajne tio estas nur papero, ĉu?

vincas (Montri la profilon) 2014-marto-15 14:07:29

Terurĉjo:Parlamento de Ukrainujo kontraŭ la konstitucio de Ukrainujo ĉesigis funkciadon de ukraina prezidento Janukoviĉ.
Janukovyĉ eĉ povas esti juĝita en internacia kortumo por siaj krimoj.

Terurĉjo:ĉu vi estas certa, ke ĉiuj? strange, ĉar sufiĉe multaj firmaoj kaj landoj plu laboras kun Rusujo kaj ne intencas foriri.
Jes ja. Kiom da monoj perdis rusa borso por okupo de Krimeo? Temas pri miliardoj da dolaroj. Povas esti ekzemplo ke rusa borso dum unu tago perdis pli ol kostis la tuta olimpiado de Soĉi.

Fuzzy (Montri la profilon) 2014-marto-15 14:56:22

vincas:Nu, Japanio povas esti alergeno por Rusio. Japanio postulas ke Rusio redonu Kurilajn insulojn. Norvegio estas membro de NATO kaj tio ne plaĉas al Rusio.
Jes, kun multaj landoj Rusio havas iajn malkonsentojn. Tio estas tute normala, ĉar ĉiu lando defendas siajn proprajn interesojn. Sed rilatoj de Rusio kun tiuj landoj estas tute amikaj kaj preskaŭ idealaj, se kompari kun la rilatoj inter Rusio kaj la baltaj landoj.
Kial la baltanoj sentas sin devigaj nepre malamiki kontraŭ Rusio?

vincas:...Ĉinio... tute ne estas progresema...
He-he-he, nu-nu, balta tigro, he-he, Ĉinio ne estas progresema ridulo.gif

vincas:Ĉu al Rusio tre plaĉas kiam Norvegio faras militaj ekzercoj? Mi pensas, ke ne tre :]
http://mil.no/excercises/coldresponse/Pages/about....
Eble estas interese, ke Svislando kaj Svedio partoprenas ankaŭ :]
Tio tute ne maltrankviligas nin. Ili trejniĝu kiom opinias necesa.

vincas:
Fuzzy:Nu, ni atendu iom ĝis kiam estos klara kies opinio estas pli prava.
Jam nun estas klare. Nek EU, nek Usono, apogas Rusion. Eĉ Ĉinio ne apogas.
En la tempo kiam Usono kaj EU aprobadis estraron de Rusio, mia familio preskaŭ mortis pro malsato. Al mi pli plaĉas la tempoj kiam niaj okcidentaj partneroj malbenas kaj insultas Rusion.

Fuzzy (Montri la profilon) 2014-marto-15 15:23:55

Andreo Jankovskij:Parlamento de Ukrainio laŭ la konstitucio de Ukrainio ĉesigis funkciadon de Krimea parlamento.

Ĉiuj scias ke subskribita papero kun Rusio, ne valoras eĉ koston de tiu papero. Sed, kion pensas karaj rusaj propagandistoj pri garntio de Ukrainia suvereneco, kiun Rusio subskribis pro nuligo de atamaj armiloj en la lando. Verŝajne tio estas nur papero, ĉu?
Kiom mi scias, la vortojn pri subskribitaj kun Rusio paperoj diris Bismarсk, kaj li celis maljustajn kontraktojn. Jes, li pravis, kiam ni opinias niajn rajtojn malrespektataj, neniu peco de papero povas nin haltigi.

Kio koncernas la Budapeŝtan memorandon -- laŭ ĝi Rusio devas defendi Ukrainion kontraŭ eventuala atako per nuklea armilo. Kaj vere, se iu lando atakos Ukrainion per nuklea armilo, Rusio nepre rebatos kvazaŭ Ukrainio havus sian propran nuklean armilon, estu trankvila.
Sed ĉu tiu memorando devigas Rusion malrespekti la volon de la krimea popolo -- mi certas ke ne. Des pli en la tempo de la subskribo de la memorando la suvereneco de Ukrainio ne inkludis Krimeon. Ĉiukaze nun en Ukrainio jam ne estas tiu ŝtato, kiun Usono, Britujo kaj Rusio promesis defendi.

Andreo, mi ĝojas ke vi ne pereis en la stratmalordoj kaj ne aliĝis al la "ĉiela cento", kaj mi deziras al via lando feliĉon kaj prosperon.

Sed la ukrainoj laŭ mi similas infanojn. Vi kredas ke iu alia anstataŭ vi mem devas ĉion fari por vi. Usono devas vin defendi, do la armeon vi neglektis. EU devas doni al vi mult-eg-eg-ege da mono, kaj la vivo iĝos bon-eg-eg-ega per si mem.

Sed tio, kio okazis en Kievo, kiam viaj samlandanoj helpis al la radikaluloj uzurpi la potencon, tute ne estas infanaj ludoj. Ĉu iu povas imagi ke io simila al tio, kio estas nun okazanta en Krimeo, Donecko, Ĥarkovo ktp eblus se vi ne ludus je popolrevolucio, sed simple atendus la balotojn kaj tute trankvile kaj laŭleĝe elektus anstataŭ Janukoviĉ alian, pli bonan prezidenton?
Sed ve, al la radikaluloj tio ne plaĉis, ĉar la orientaj ukrainanoj denove ne donus al ili ŝancon ekhavi potencon.

Tio, ke la sovaĝa ribelado gvidas vian landon al la krevo, estis evidenta por mi jam en la decembro, vi povas relegi miajn mesaĝojn de tiu tempo. Sed ŝajnas ke vi nenion komprenas eĉ nun.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-marto-15 15:44:19

Fuzzy, bravisime!

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-marto-15 18:57:16

Fuzzy:En la tempo kiam Usono kaj EU aprobadis estraron de Rusio, mia familio preskaŭ mortis pro malsato. Al mi pli plaĉas la tempoj kiam niaj okcidentaj partneroj malbenas kaj insultas Rusion.
Tio estas faktoj, do respektindaj. Mi pli bone komprenas vian vidpunkton nun. Sed ne ĉiuj okcidentanoj aprobis la politikon de sia flanko post la falo de la Berlina muro. Por mi, estis okazon konstrui pli pacan mondon. Ni maltrafis ĝin, kaj perdis 25 jaroj. Domaĝe.

Reen al la supro