Vai all’indice

Chiuso
Max. 500 messaggi.

Ukraina ribelo

di goli, 01 dicembre 2013

Messaggi: 1667

Lingua: Esperanto

Fuzzy (Mostra il profilo) 16 marzo 2014 08:20:04

Altebrilas:
Fuzzy:En la tempo kiam Usono kaj EU aprobadis estraron de Rusio, mia familio preskaŭ mortis pro malsato. Al mi pli plaĉas la tempoj kiam niaj okcidentaj partneroj malbenas kaj insultas Rusion.
Tio estas faktoj, do respektindaj. Mi pli bone komprenas vian vidpunkton nun. Sed ne ĉiuj okcidentanoj aprobis la politikon de sia flanko post la falo de la Berlina muro.
Jes, kaj mi certas ke ankaŭ en nuna situacio en Ukrainio ne ĉiuj okcidentanoj deziris revoluciigi la ukrainan popolon kaj aranĝi la naciistan uzurpadon. Mi jam skribis ke EU tute ne interesiĝas je tiom grandaj malordoj apud si.

Sed kion fari, Eŭropo hodiaŭ ne estas vere sendependa kaj ne kapablas defendi siajn interesojn tiom libere kiel tion faras Rusio. Ja eĉ en la plej granda kaj forta lando de EU -- Germanio -- ĝis nun staras usonaj trupoj, do fakte ĝi estas militokupita lando, kaj eĉ ĝia ora rezervo troviĝas ekster la lando, en Usono. Ĉu la germanoj sukcesis revenigi hejmen eĉ etan parton de ĝi?

Altebrilas:Por mi, estis okazon konstrui pli pacan mondon. Ni maltrafis ĝin, kaj perdis 25 jaroj. Domaĝe.
Jes, kaj la rusia popolo perdis multege pro tio. Ĉar la ideoj pri liberaleco kaj demokratio en Rusio nun estas ege kompromititaj en la menso de la rusia popolo. Ĉiun kiu nun rakontas al la rusoj pri "demokratio", ili opinias malamiko. Kaj tute ne Putin kulpas je tio.

Domaĝe, kaj ni perdis multe pli ol 25 jaroj. Ja la situacio nun malboniĝas de tago al tago.

Kirilo81 (Mostra il profilo) 16 marzo 2014 08:40:40

Jen kiel la bravaj "sinprotektantoj krimeaj" agas: Majunulino esprimas sian kontraŭon al la okupacio de Krimeo kaj estas forpuŝata

Strange, ke antaŭ la okupacio fare de Rusujo sur Krimeo estis tute trankvile, sed nun tie malaperas aŭ estas batataj homoj (hazarde nur tiuj, kiuj favoras Ukrainujon), sed tio certe estas necesa pro la multaj provokistoj kiel tiu maljunulino, kiu certe havis bombon sub la mantelo.

Fuzzy (Mostra il profilo) 16 marzo 2014 08:41:21

vincas:
Fuzzy:Kial la baltanoj sentas sin devigaj nepre malamiki kontraŭ Rusio?
Mi jam diris, ke problemo estas Rusio kaj okupo de Krimeo tion konfirmas.
Vi ja mem skribis ke la loĝantaro de Krimeo estas tre por-rusa. Do fakte Krimeon nun okupas Ukrainio, ja la popolo mem deziras esti en alia lando, sed ukrainia ŝtato malpermesas al ili eĉ balotadi pri tio. Maldemokratie, ĉu ne.

vincas:Hehe, do kie estas via progresemo de Ĉinio? :]] Aŭ vi pensas, ke produkti multe da malkvalitaj varoj estas progresemo? :]]
Mi pensas ke progresema lando estas tia, kiu emas progresi. Kiu alia lando en la mondo progresas pli rapide ol Ĉinio?

vincas:
Fuzzy:Tio tute ne maltrankviligas nin. Ili trejniĝu kiom opinias necesa.
Nu, via respondo ne estas sincera. Mi aŭdis, ke Rusio alsendis aldonajn ĉasavidilojn en Belorusio kiel respondo al usonaj ĉasaviadiloj en Baltaj ŝtatoj :] Do tio vin maltrankviliĝas :] Aŭ mi miksis ion?
Jes, vi miksis la norvegojn kaj usonanojn. Usonaj militemaj agoj ĉiam tre maltrankviligas nin.

vincas:
Fuzzy:En la tempo kiam Usono kaj EU aprobadis estraron de Rusio, mia familio preskaŭ mortis pro malsato. Al mi pli plaĉas la tempoj kiam niaj okcidentaj partneroj malbenas kaj insultas Rusion.
Nu, sed kial al Rusio indis agi tiel stulte kaj okupi Krimeon? Ĉu vi povas diri al mi tion?:] Kion gajnos Rusio por tiu okupo?
Unue, Rusio ne povas reagi al la okazantaĵoj en Ukrainio iel alie. Ĉar, vi ja scias tion:
-- en Krimeo troviĝas tre grava bazo de la rusia militŝiparo. Gravas ĝi eĉ ne pro la rusia ŝiparo mem, sed pro tio, ke tre verŝajne la nova ukrainia enpostenigita de Usono registaro tuje invitos tien NATOajn militfortojn. Tio ege endanĝerigus Rusion.
-- en Krimeo loĝas precipe loĝantaro de rusa nacio. Se Putin ignorus iliajn petojn pri helpo, li plene perdus tutan sian popularecon en Rusio. Kaj mi opinias ke se rusia ŝtato nenion farus por la helpo, multaj rusaj volontuloj memstare veturus tien, kaj tio certe okazigus tute ne kontrolatan malordon kaj eĉ sangoverŝon. Nun ĉio estas tre trankvila.

Kaj due, en la menso de la rusia popolo tio, ke Krimeo estas fordonita al Ukrainio, estas granda historia maljusteco, kiom eble plej senprokraste korektenda.

Fuzzy (Mostra il profilo) 16 marzo 2014 08:50:31

Kirilo81:Jen kiel la bravaj "sinprotektantoj krimeaj" agas: Majunulino esprimas sian kontraŭon al la okupacio de Krimeo kaj estas forpuŝata

Strange, ke antaŭ la okupacio fare de Rusujo sur Krimeo estis tute trankvile, sed nun tie malaperas aŭ estas batataj homoj (hazarde nur tiuj, kiuj favoras Ukrainujon), sed tio certe estas necesa pro la multaj provokistoj kiel tiu maljunulino, kiu certe havis bombon sub la mantelo.
En la video mi spektas ke iu tro emociigita krimeano malafable puŝis la maljunulinon kiu kriadis insultojn pri "sklavoj de Putin" kaj "vi ĉiuj deziras sangon". Sed aliaj ĉeestantoj malaprobis tiun puŝon kaj helpis al la maljunulino ekstari (0:55). La soldataro dum tuta tempo faras absolute nenion.

Kion vidas vi? Ĉu mi montru al vi kiom trankvile estas en tiuj partoj de la orienta Ukrainio (kaj entute en Ukrainio), kie mankas iuj rusiaj trupoj?

Fuzzy (Mostra il profilo) 16 marzo 2014 09:06:37

saredding, kial vi ignoras miajn mesaĝojn? Se vi neniel reagas al la vortoj de aliaj diskutantoj, vi similas al la televidilo, kun kiu ne eblas diskuti.

saredding (Mostra il profilo) 16 marzo 2014 09:39:09

Terurĉjo:estimata s-ro saredding
mi vidas, ke vi sincere emociiĝas pri nuna situacio. sed la problemo estas, ke ni diverse taksas la kialojn.

vi sincere opinias, ke en Ukrainujo tre liberema popolo, strebanta al EU por vivi demokratie, libere kaj riĉe, renversis koruptan reĝimon kaj nun volas iri en Eŭropon.
sed treege militema kaj agresema Rusujo ne deziras tion, ĝi volas, ke Ukrainujo por ĉiam estu satelito kaj sklavo de Rusujo. Tiucele Rusujo okupis Krimeon, kunigis siajn militfortojn ĉe landlimo kaj planas invadon en Ukrainujon por plene ĝin okupi.

mi sincere opinias, ke ŝtatan potencon en Ukrainujo post la venko de Majdano prenis naciistoj kaj faŝistoj, kiuj minacas al rusoj-civitanoj de Ukrainujo mortigi ilin, kiuj deziras, ke Ukrainujo fariĝu la membro de NATO, kiuj kondukas propran landon al kaoso, senleĝeco kaj civitana milito.
Ĉiuj samopinias ke estis iu malbonaj Majdanaj viroj, sed ankaŭ estis multaj pli malbonaj Janokoviĉ de viroj / polico. Ĉiu manifestacio havas iu malbonaj homoj, sed la majoritato en Majdan estis pacaj, paciencaj Ukrainoj. La tuta mondo scias ke Ukrainio ne havas Nazian registaron! Tia akuzaĵo estas ridinda, nur preteksto por Putin de okupi Ukrainan teritorion. Putin de propagando estas tre bona, (por Rusaj ŝafoj kiu ne havas sendepencajn pensadojn), sed la aliaj landoj ne kredas Rusajn fantaziojn pri faŝista Ukraina registaro. Se unu lando de ekonomio estas malbona, kiel en Rusio, milito kontraŭ artefarita malamiko (Ukrainaj faŝiŝtoj kiu volas vundi Rusojn) povas ŝanĝi kaj plibonigi Rusajn opiniojn de Putin kaj siajn koruptadajn, kleptokratikajn politikistojn. Nun Putin povas aserti al la Rusa popolo ke li estas forta estro, kiu protektas Rusojn en Ukrainio. 13 landoj en la UN de Sekureca Konsilantaro voĉdonis kontraŭ la Rusaj asertoj ke la popolo de Krimeo havas la rajto de unuiĝi kun Rusio. Se Krimeo havas la rajto de iĝi teritorio de Rusio, tiam ciu lando de popolo havas la rajtoj de ŝanĝi sian ŝtataneco. Ĉi tio estus internacia ĥaoso. Ne estis ia ajn Ukraina genocido kontraŭ rusparolantaj Ukrainoj. Komplete malsama kun Serbio kaj sia genocido de Kosovoj kaj alia popolo.Rusio ne penis uzi la helpon de la UN aŭ internaciajn organizaĵojn. Rusio anstataŭe uzis propagando kaj militistaro por rapide ŝteli Ukrainan teritorion. Rusio de ekonomio elportos pli malbone post sia perfortaj agoj en Ukrainio. Bedaŭrinde, la ekonomioj de multaj landoj suferos, ĉar nun estos neceso por internaciaj sankcioj kontraŭ Rusio. Rusio de agoj estas seriozaj, kaj preskaŭ la tuta mondo konsenti pri la serioza Rusa malobservo de internacia leĝo. Mi esperas kaj preĝas ke la Rusa agreso haltos. Cetere, ne estos nova "Cold War" / Malvarma Milito, aŭ efektiva milito! Mi timas ke Putin kaj la Rusa popolo ne komplete komprenas kiamaniere ĉi tio situacio estas tioma grava. Post morgaŭ, mi timas ke estos tro malfrue ĉesi la damaĝo al monda paco. Ĉu Putin ĉesos siajn agresojn kontraŭ Rusio de aliaj artefaritaj malamikoj?

vincas (Mostra il profilo) 16 marzo 2014 09:50:18

Fuzzy:Vi ja mem skribis ke la loĝantaro de Krimeo estas tre por-rusa. Do fakte Krimeon nun okupas Ukrainio, ja la popolo mem deziras esti en alia lando, sed ukrainia ŝtato malpermesas al ili eĉ balotadi pri tio. Maldemokratie, ĉu ne.
Sed Rusio agnoskis sendependoĝon de Ukrainio kun Krimeo.

Fuzzy:Jes, vi miksis la norvegojn kaj usonanojn. Usonaj militemaj agoj ĉiam tre maltrankviligas nin.
Sed ambaŭ ŝtatoj estas membroj de NATO kaj en tiu milita ekzercado partoprenis ne nur norvegoj sed soldatoj el 16 ŝtatoj.
http://mil.no/excercises/coldresponse/Pages/about....
Fuzzy:Unue, Rusio ne povas reagi al la okazantaĵoj en Ukrainio iel alie. Ĉar, vi ja scias tion:
-- en Krimeo troviĝas tre grava bazo de la rusia militŝiparo. Gravas ĝi eĉ ne pro la rusia ŝiparo mem, sed pro tio, ke tre verŝajne la nova ukrainia enpostenigita de Usono registaro tuje invitos tien NATOajn militfortojn. Tio ege endanĝerigus Rusion.
-- en Krimeo loĝas precipe loĝantaro de rusa nacio. Se Putin ignorus iliajn petojn pri helpo, li plene perdus tutan sian popularecon en Rusio. Kaj mi opinias ke se rusia ŝtato nenion farus por la helpo, multaj rusaj volontuloj memstare veturus tien, kaj tio certe okazigus tute ne kontrolatan malordon kaj eĉ sangoverŝon. Nun ĉio estas tre trankvila.

Kaj due, en la menso de la rusia popolo tio, ke Krimeo estas fordonita al Ukrainio, estas granda historia maljusteco, kiom eble plej senprokraste korektenda.
El nuna situacio ĉiul malvenkas. Rusio malplibonigis sian reputacion. Por Ukrainio tio estas okupo. Por loĝantoj de Krimeo estonteco estas malklara.

Fuzzy (Mostra il profilo) 16 marzo 2014 09:57:25

vincas:
Fuzzy:Vi ja mem skribis ke la loĝantaro de Krimeo estas tre por-rusa. Do fakte Krimeon nun okupas Ukrainio, ja la popolo mem deziras esti en alia lando, sed ukrainia ŝtato malpermesas al ili eĉ balotadi pri tio. Maldemokratie, ĉu ne.
Sed Rusio agnoskis sendependoĝon de Ukrainio kun Krimeo.

Fuzzy:Jes, vi miksis la norvegojn kaj usonanojn. Usonaj militemaj agoj ĉiam tre maltrankviligas nin.
Sed ambaŭ ŝtatoj estas membroj de NATO kaj en tiu milita ekzercado partoprenis ne nur norvegoj sed soldatoj el 16 ŝtatoj.
http://mil.no/excercises/coldresponse/Pages/about....
Fuzzy:Unue, Rusio ne povas reagi al la okazantaĵoj en Ukrainio iel alie. Ĉar, vi ja scias tion:
-- en Krimeo troviĝas tre grava bazo de la rusia militŝiparo. Gravas ĝi eĉ ne pro la rusia ŝiparo mem, sed pro tio, ke tre verŝajne la nova ukrainia enpostenigita de Usono registaro tuje invitos tien NATOajn militfortojn. Tio ege endanĝerigus Rusion.
-- en Krimeo loĝas precipe loĝantaro de rusa nacio. Se Putin ignorus iliajn petojn pri helpo, li plene perdus tutan sian popularecon en Rusio. Kaj mi opinias ke se rusia ŝtato nenion farus por la helpo, multaj rusaj volontuloj memstare veturus tien, kaj tio certe okazigus tute ne kontrolatan malordon kaj eĉ sangoverŝon. Nun ĉio estas tre trankvila.

Kaj due, en la menso de la rusia popolo tio, ke Krimeo estas fordonita al Ukrainio, estas granda historia maljusteco, kiom eble plej senprokraste korektenda.
El nuna situacio ĉiul malvenkas. Rusio malplibonigis sian reputacion. Por Ukraionio tio estas okupo. Por loĝantoj de Kriemeo estonteco estas malklara.
vincas, finfine mi povas kun vi konsenti.

Vi pravas, Rusio, Ukrainio kaj eble ankaŭ Krimeo malvenkas. Kaj EU ankaŭ malvenkas, ĉar la problemojn de Ukrainio la krimea sendependiĝo ne solvos, kaj evidente, ke Rusio ankaŭ ne intencas ilin decidi, do Eŭropo finfine devos pagi.

Sed estas ja la sola venkinto en tiu situacio -- Usono. Ĝia venko estos eĉ pli plena, se ĝi sukcesos efektivigi severajn sankciojn kontraŭ Rusio. Ja Usono kaj Rusio preskaŭ ne dependas unu de la alia. Sed la landoj de EU certe suferegos de la sankcioj, eĉ pli malbone ol Rusio mem...

saredding (Mostra il profilo) 16 marzo 2014 10:03:03

Fuzzy:saredding, kial vi ignoras miajn mesaĝojn? Se vi neniel reagas al la vortoj de aliaj diskutantoj, vi similas al la televidilo, kun kiu ne eblas diskuti.
Viaj mesaĝoj estas tuta la samaj: Kuru! La Nazioj revenas! La Faŝistoj revenas! La danĝera, satana, faŝista Ukraina Registaro! Helpu nin! La fino de la mondo! Nur nia bravaj Rusaj super-herooj povas savi la miloj kaj miloj de vundaj Rusoj nun!

Ni bezonas malplu da Rusaj mensogoj kaj teatro, kaj plu da vereco. Neniu kredas Putin. Ĉu vi vere komprenas ĉi tio? Estas treege simpla.

Mi "vere" kredas ke Putin amas-hipnotigi la tuta Rusa popolo.

Fuzzy (Mostra il profilo) 16 marzo 2014 10:26:53

saredding:

kara saredding, bonvolu klarigi: ĉu vi ignoras min ĉar mi malbone argumentas mian opinion? Ĉu mi ne donas pruvojn kaj ligilojn, aŭ ignoras viajn pruvojn? Se jes, bonvolu doni ekzemplojn, ĉar mi sincere penas diskuti honeste! Kaj mi plene konsentas kun vi, ke tute ne temas pri kredo/malkredo al iu ajn, ĉu al Putin, ĉu al iu alia. Nur faktoj rolu kaj regu ĉi tie.

Aŭ vi ne deziras diskuti kun mi, ĉar al vi ne plaĉas mia opinio per si mem? Nu, se mi opinius ĝuste tiel kiel vi, pri kio tiam ni diskutus?

Torna all’inizio