Closed
Max. 500 messages.
Messages: 1667
Language: Esperanto
Fuzzy (User's profile) March 17, 2014, 4:40:07 PM
Kirilo81:Jen sincera raporto pri la plebiscito hieraŭa.Mi ne komprenas la humuron. Eble vi klarigos?
Kirilo81:Kaj jen unu el la sekvoj de la rusuja (mi ne plu skribu "rusa", ĉar ekzistas 150+ milionoj da rusoj, kaj ankaŭ mi ne volas responsi por ĉio, kion faras nia registaro) propaganda artifiko, nomi ĉiujn kontraŭulojn faŝistoj aŭ fremduloj:Kiu tion skribis, kie kaj kiam? Kiel eblas certiĝi ke tio ne estas provoko? Ja ĉiuj komprenas ke la krimeanoj tute ne interesiĝas nun malamikigi la tatarojn.
http://bi.gazeta.pl/im/d5/91/ee/z15634901AA.jpg (Kiel oni rekte enigas la bildon?)
Kirilo81:Jes, mi certas, ke la nordkoreaj observantoj estas kontentaj.Tio memorigas min pri 146% de voĉdonoj por Putin
Kaj precipe feliĉiga estas la alta elcentaĵo de partoprenantoj, en Sevastopolo estis eĉ 474 mil balotintoj, kvankam la urbo havas nur 338 mil enloĝantojn (laŭ informo de Ukrainskaja Prawda)!


Kirilo, mi proponas ĉesi interŝanĝi propagandaĵojn, ja ilin oni facile povas trovi en interreto kaj ĝui ĝissate. Anstataŭ tio eble vi bonvolos rakonti, kion vi kiel germano opinias pri la sankcioj kontraŭ Rusio: ĉu ili eblas? Kiajn sankciojn Eŭropo povas efektivigi, laŭ vi?
Fuzzy (User's profile) March 17, 2014, 4:42:53 PM
baibaibibi:La sola eblo solvi la aferon amike estas reveno al la situacio antaŭ la 21a de februaro kaj restarigo de la legaleco, estas tiel simple.Jes, sed la reala politiko bedaŭrinde ne estas komputila ludo. Mi ne kredas ke eblas ĉion revenigi. Ja la referendumo fakte okazis, ĝin jam ne eblas ignori.
Fuzzy (User's profile) March 17, 2014, 5:14:56 PM
miroslav1:Referedumo kun rusa armeo-liberoco laŭ Putino.Mi tro ĝojas ke rusa armeo ne estas en mia lando.La referendumon observis Milan Ŝarapatka el Ĉeĥujo, kaj laŭ informo publikigita en Eŭronews.com li diris ke la balotado okazis en trankvileco kaj sen ia premado, neniuj militistoj ĉeestis.
Lakiro (User's profile) March 17, 2014, 5:48:36 PM
miroslav1:Referedumo kun rusa armeo-liberoco laŭ Putino.Mi tro ĝojas ke rusa armeo ne estas en mia lando.Ĉu vi volas diri, ke apud bultenaj urnoj staris soldatoj kun "kalaŝnikov"? Ĉu povas esti la soldatoj pelis la homaron al la urnoj kaj devigis voĉdoni por Rusio?
Mi devas memorigi pri celoj de armeaj trupoj. Ilia tasko estis defendi la popolon de kievaj "gitlerjugend", kiuj provis penetri al Krimeo.
Interalie en via lando estas alia fremda armea grupo, kaj vi nenion diras pri tio.



vincas (User's profile) March 17, 2014, 8:40:34 PM
Lakiro:Interpopolaj observantoj en Krimeo ĉion vidis kaj honeste rakontos al tuta mondo pri la referendumo.Diru al mi el kiuj štatoj tiuj interpopolaj observantoj estis?
Certe, estis pluraj homoj, kiuj voĉdonadis kontraŭ enigo en Rusion. Sed neniu devigis homojn voĉdoni laŭ Moskva ordono. Vi povas diri kion vi volas diri, tamen situacio montras kion volis krimeanoj. Ili ricevis liberon.
vincas (User's profile) March 17, 2014, 8:46:21 PM
Fuzzy:Andreo, kredu min, en Rusio la popolo ne subtenas, sed subten-eg-eg-egas la agojn de Putin koncerne Krimeon. Eĉ ne dubu, kaj tio tute ne estas diskutinda.ču tio veras, ke popolo en Rusio subtenegas agojn koncerne Krimeon? Ču vi ne šercas?
vincas (User's profile) March 17, 2014, 9:21:04 PM
Fuzzy:Ĉu tiu Milan Ŝarapatka estis oficiale mandatita de Ĉeĥio aŭ nur observis 'referendumon' kiel privata persono? Mi kono de rusa lingvo estas tro malbona por legi novaĵon, do mi serĉis la saman novaĵon en anglingva versio de retejo, sed la novaĵon ne trovis.miroslav1:Referedumo kun rusa armeo-liberoco laŭ Putino.Mi tro ĝojas ke rusa armeo ne estas en mia lando.La referendumon observis Milan Ŝarapatka el Ĉeĥujo, kaj laŭ informo publikigita en Eŭronews.com li diris ke la balotado okazis en trankvileco kaj sen ia premado, neniuj militistoj ĉeestis.
Lakiro (User's profile) March 18, 2014, 3:16:53 AM
vidas vandenis:Mi pensas ke Putin baldaŭ estos forigita el Kremlo, egale kiel iam estis forĵetita Nikita Ĥruŝĉiov.Nu, aperis novaj fabeloj pri Rusio. Verku, verku. Vi tion bone scipovas fari. Frenezuloj estas tiuj, kiuj ĉiutage atendas rusan invadon, precipe litovoj.
Moskvo jam minacas igi USonon en rubejon de radioaktivaj cindroj.
Sed oni volas esperi ke en Rusujo vivas ne nur frenezuloj, kaj saĝeco ne permesos al Olimpo- Kremlo transformigi Teron en inferon.
Fuzzy (User's profile) March 18, 2014, 5:07:53 AM
vincas:Jes, mi ne ŝercas.Fuzzy:Andreo, kredu min, en Rusio la popolo ne subtenas, sed subten-eg-eg-egas la agojn de Putin koncerne Krimeon. Eĉ ne dubu, kaj tio tute ne estas diskutinda.ču tio veras, ke popolo en Rusio subtenegas agojn koncerne Krimeon? Ču vi ne šercas?
Mi vidas tion en mia ĉirkaŭaĵo, kaj ankaŭ en la komentoj en LiveJournal. Kaj sociesploroj tion konfirmas (Levada-centro: 58% pli-malpli subtenas enigon de rusia trupoj en la teritorion de Krimeo kaj en aliajn regionojn de Ukrainio, opiniante tiujn agojn laŭleĝaj. 79% konsentas ke post la referundumo en Krimeo Rusio devas preni ĝin en sian konsiston).
Mi eĉ vidis informon pri la esploro, en kiu 52% de la demanditoj jese respondis la demandon: "Ĉu vi mem pretas esti militservigita por plenumi la militmision en Ukrainio aŭ sendi al la milito sian infanon?". Sed la informo venas de iu dubinda opozicia fonto, do eble estas falsa.
Tio tute ne estas mirinda, mi ja skribis, ĉu vi ne legis:
en la menso de la rusia popolo tio, ke Krimeo estas fordonita al Ukrainio, estas granda historia maljusteco, kiom eble plej senprokraste korektendaMalgraŭ tio ankaŭ veras ke neniu rusiano deziras militon kontraŭ frata lando Ukrainio. Kaj tio ke ŝajne Krimeo "revenas hejmen" sen eĉ unu pafo, treege plaĉas al la popolo. Pro tio la subteno de Putin kreskas eĉ plie.
Kio pleje domaĝigas la rusojn estas tio, ke ĉiu komprenas ke Ukrainio dum tre longa tempo ne rilatos al Rusio amike. Kompreneble malmultaj opinias ke Ukrainio estis amiko de Rusio antaŭ la ribelo, sed multaj esperis ke la rilatoj iam boniĝos.
Kaj nun en la komentoj en LiveJournal mi ofte vidas ke rusoj skribas: "Ukrainoj, vi mem kulpas je tio ke Krimeo ne deziras esti en via lando. Se la krimeanoj tiom forte penas eskapi de vi, do evidente vi tro malbone traktis ilin dum dudek jaroj!".
Ankaŭ kiam iu ukraino skribas al krimeanoj: "Vi baldaŭ bedaŭros pri via perfidemo, ĉar tuj mizeriĝos, ja Krimeo estas deficita regiono -- Ukrainio pagis al Krimeo multe pli ol ricevis de ĝi!", rusoj tuj respondas: "Jes, jes, Ukrainio ne bezonas Krimeon, ĝi estas nur malŝparega truo, Rusio tre helpas al Ukrainio liberigante ĝin de troa malŝparo por Krimeo!"
Mi vidas en tio ke rusianoj penas iom "plidolĉigi la amaran pilolon" por ukrainoj.
Fuzzy (User's profile) March 18, 2014, 5:22:58 AM
vincas:Kompreneble li observis kiel privata persono. Ĉeĥujo ja malagnoskas la referendumon.Fuzzy:Ĉu tiu Milan Ŝarapatka estis oficiale mandatita de Ĉeĥio aŭ nur observis 'referendumon' kiel privata persono? Mi kono de rusa lingvo estas tro malbona por legi novaĵon, do mi serĉis la saman novaĵon en anglingva versio de retejo, sed la novaĵon ne trovis.miroslav1:Referedumo kun rusa armeo-liberoco laŭ Putino.Mi tro ĝojas ke rusa armeo ne estas en mia lando.La referendumon observis Milan Ŝarapatka el Ĉeĥujo, kaj laŭ informo publikigita en Eŭronews.com li diris ke la balotado okazis en trankvileco kaj sen ia premado, neniuj militistoj ĉeestis.
Kaj jes, mi dubas ke tiu novaĵo povus aperi en anglalingva versio, do mi traduku la tutan artikoleton ĉi tie:
La voĉdonado en la referendumo en Sudak iras trankvile kaj sen ia premado, asertis observanto el Ĉeĥujo
SIMFEROPOLO, 16 de marto./ITAR-TASS/. En la krimea urbo Sudak la voĉdonado en la referendumo iras trankvile kaj sen ia premado. Pri tio informas el tiu urbo observanto de la ĉeĥa civitana movado "Sunleviĝo de rekta demokratio" Milan Ŝarapatka al Ĉeĥa telegrafa agentejo.
"Ĉi tie regas absoluta trankvileco. Mankas ia ĉeesto de militistoj, ia premado /al la balotantoj/. La homoj venas voĉdoni kun siaj infanoj, al kiuj ili fidas ĵeti siajn balotilojn en la baloturnojn" -- sciigas Ŝarapatka.
La ĉeĥa observanto rakontis, ke la plejmulto el la loĝantaro de Sudak, kun kiuj li sukcesis komuniki en la balotejoj, sentas nostalgion pri la tempoj, kiam tie funkciis sovĥozo (sovetia kamparana entrepreno), kiu kreskigis tabakon kaj produktis vinon. "Nun ĉio ruiniĝis. Al mi ŝajnas, ke la plejmulto de la homoj sendepende de sia aĝo asocias Rusion kun tio, kio tie estis en la pasinteco" -- notis Ŝarapatka.