Aller au contenu

Verrouillé
Max. 500 messages.

Ukraina ribelo

de goli, 1 décembre 2013

Messages : 1667

Langue: Esperanto

Fuzzy (Voir le profil) 17 mars 2014 16:40:07

Kirilo81:Jen sincera raporto pri la plebiscito hieraŭa.
Mi ne komprenas la humuron. Eble vi klarigos?

Kirilo81:Kaj jen unu el la sekvoj de la rusuja (mi ne plu skribu "rusa", ĉar ekzistas 150+ milionoj da rusoj, kaj ankaŭ mi ne volas responsi por ĉio, kion faras nia registaro) propaganda artifiko, nomi ĉiujn kontraŭulojn faŝistoj aŭ fremduloj:

http://bi.gazeta.pl/im/d5/91/ee/z15634901AA.jpg (Kiel oni rekte enigas la bildon?)
Kiu tion skribis, kie kaj kiam? Kiel eblas certiĝi ke tio ne estas provoko? Ja ĉiuj komprenas ke la krimeanoj tute ne interesiĝas nun malamikigi la tatarojn.

Kirilo81:Jes, mi certas, ke la nordkoreaj observantoj estas kontentaj.
Kaj precipe feliĉiga estas la alta elcentaĵo de partoprenantoj, en Sevastopolo estis eĉ 474 mil balotintoj, kvankam la urbo havas nur 338 mil enloĝantojn (laŭ informo de Ukrainskaja Prawda)!
Tio memorigas min pri 146% de voĉdonoj por Putin ridulo.gif Kelkaj frenezuloj pro tio eĉ tre serioze asertis ke tutaj balotoj estas nur trompo kaj la rusia popolo fakte tute ne subtenas Putin'on ridulo.gif

Kirilo, mi proponas ĉesi interŝanĝi propagandaĵojn, ja ilin oni facile povas trovi en interreto kaj ĝui ĝissate. Anstataŭ tio eble vi bonvolos rakonti, kion vi kiel germano opinias pri la sankcioj kontraŭ Rusio: ĉu ili eblas? Kiajn sankciojn Eŭropo povas efektivigi, laŭ vi?

Fuzzy (Voir le profil) 17 mars 2014 16:42:53

baibaibibi:La sola eblo solvi la aferon amike estas reveno al la situacio antaŭ la 21a de februaro kaj restarigo de la legaleco, estas tiel simple.
Jes, sed la reala politiko bedaŭrinde ne estas komputila ludo. Mi ne kredas ke eblas ĉion revenigi. Ja la referendumo fakte okazis, ĝin jam ne eblas ignori.

Fuzzy (Voir le profil) 17 mars 2014 17:14:56

miroslav1:Referedumo kun rusa armeo-liberoco laŭ Putino.Mi tro ĝojas ke rusa armeo ne estas en mia lando.
La referendumon observis Milan Ŝarapatka el Ĉeĥujo, kaj laŭ informo publikigita en Eŭronews.com li diris ke la balotado okazis en trankvileco kaj sen ia premado, neniuj militistoj ĉeestis.

Lakiro (Voir le profil) 17 mars 2014 17:48:36

miroslav1:Referedumo kun rusa armeo-liberoco laŭ Putino.Mi tro ĝojas ke rusa armeo ne estas en mia lando.
Ĉu vi volas diri, ke apud bultenaj urnoj staris soldatoj kun "kalaŝnikov"? Ĉu povas esti la soldatoj pelis la homaron al la urnoj kaj devigis voĉdoni por Rusio?
Mi devas memorigi pri celoj de armeaj trupoj. Ilia tasko estis defendi la popolon de kievaj "gitlerjugend", kiuj provis penetri al Krimeo.
Interalie en via lando estas alia fremda armea grupo, kaj vi nenion diras pri tio.

externalImage.png

externalImage.png

externalImage.png

vincas (Voir le profil) 17 mars 2014 20:40:34

Lakiro:Interpopolaj observantoj en Krimeo ĉion vidis kaj honeste rakontos al tuta mondo pri la referendumo.
Certe, estis pluraj homoj, kiuj voĉdonadis kontraŭ enigo en Rusion. Sed neniu devigis homojn voĉdoni laŭ Moskva ordono. Vi povas diri kion vi volas diri, tamen situacio montras kion volis krimeanoj. Ili ricevis liberon.
Diru al mi el kiuj štatoj tiuj interpopolaj observantoj estis?

vincas (Voir le profil) 17 mars 2014 20:46:21

Fuzzy:Andreo, kredu min, en Rusio la popolo ne subtenas, sed subten-eg-eg-egas la agojn de Putin koncerne Krimeon. Eĉ ne dubu, kaj tio tute ne estas diskutinda.
ču tio veras, ke popolo en Rusio subtenegas agojn koncerne Krimeon? Ču vi ne šercas?

vincas (Voir le profil) 17 mars 2014 21:21:04

Fuzzy:
miroslav1:Referedumo kun rusa armeo-liberoco laŭ Putino.Mi tro ĝojas ke rusa armeo ne estas en mia lando.
La referendumon observis Milan Ŝarapatka el Ĉeĥujo, kaj laŭ informo publikigita en Eŭronews.com li diris ke la balotado okazis en trankvileco kaj sen ia premado, neniuj militistoj ĉeestis.
Ĉu tiu Milan Ŝarapatka estis oficiale mandatita de Ĉeĥio aŭ nur observis 'referendumon' kiel privata persono? Mi kono de rusa lingvo estas tro malbona por legi novaĵon, do mi serĉis la saman novaĵon en anglingva versio de retejo, sed la novaĵon ne trovis.

Lakiro (Voir le profil) 18 mars 2014 03:16:53

vidas vandenis:Mi pensas ke Putin baldaŭ estos forigita el Kremlo, egale kiel iam estis forĵetita Nikita Ĥruŝĉiov.
Moskvo jam minacas igi USonon en rubejon de radioaktivaj cindroj.
Sed oni volas esperi ke en Rusujo vivas ne nur frenezuloj, kaj saĝeco ne permesos al Olimpo- Kremlo transformigi Teron en inferon.
Nu, aperis novaj fabeloj pri Rusio. Verku, verku. Vi tion bone scipovas fari. Frenezuloj estas tiuj, kiuj ĉiutage atendas rusan invadon, precipe litovoj.

Fuzzy (Voir le profil) 18 mars 2014 05:07:53

vincas:
Fuzzy:Andreo, kredu min, en Rusio la popolo ne subtenas, sed subten-eg-eg-egas la agojn de Putin koncerne Krimeon. Eĉ ne dubu, kaj tio tute ne estas diskutinda.
ču tio veras, ke popolo en Rusio subtenegas agojn koncerne Krimeon? Ču vi ne šercas?
Jes, mi ne ŝercas.

Mi vidas tion en mia ĉirkaŭaĵo, kaj ankaŭ en la komentoj en LiveJournal. Kaj sociesploroj tion konfirmas (Levada-centro: 58% pli-malpli subtenas enigon de rusia trupoj en la teritorion de Krimeo kaj en aliajn regionojn de Ukrainio, opiniante tiujn agojn laŭleĝaj. 79% konsentas ke post la referundumo en Krimeo Rusio devas preni ĝin en sian konsiston).
Mi eĉ vidis informon pri la esploro, en kiu 52% de la demanditoj jese respondis la demandon: "Ĉu vi mem pretas esti militservigita por plenumi la militmision en Ukrainio aŭ sendi al la milito sian infanon?". Sed la informo venas de iu dubinda opozicia fonto, do eble estas falsa.

Tio tute ne estas mirinda, mi ja skribis, ĉu vi ne legis:
en la menso de la rusia popolo tio, ke Krimeo estas fordonita al Ukrainio, estas granda historia maljusteco, kiom eble plej senprokraste korektenda
Malgraŭ tio ankaŭ veras ke neniu rusiano deziras militon kontraŭ frata lando Ukrainio. Kaj tio ke ŝajne Krimeo "revenas hejmen" sen eĉ unu pafo, treege plaĉas al la popolo. Pro tio la subteno de Putin kreskas eĉ plie.

Kio pleje domaĝigas la rusojn estas tio, ke ĉiu komprenas ke Ukrainio dum tre longa tempo ne rilatos al Rusio amike. Kompreneble malmultaj opinias ke Ukrainio estis amiko de Rusio antaŭ la ribelo, sed multaj esperis ke la rilatoj iam boniĝos.

Kaj nun en la komentoj en LiveJournal mi ofte vidas ke rusoj skribas: "Ukrainoj, vi mem kulpas je tio ke Krimeo ne deziras esti en via lando. Se la krimeanoj tiom forte penas eskapi de vi, do evidente vi tro malbone traktis ilin dum dudek jaroj!".
Ankaŭ kiam iu ukraino skribas al krimeanoj: "Vi baldaŭ bedaŭros pri via perfidemo, ĉar tuj mizeriĝos, ja Krimeo estas deficita regiono -- Ukrainio pagis al Krimeo multe pli ol ricevis de ĝi!", rusoj tuj respondas: "Jes, jes, Ukrainio ne bezonas Krimeon, ĝi estas nur malŝparega truo, Rusio tre helpas al Ukrainio liberigante ĝin de troa malŝparo por Krimeo!"

Mi vidas en tio ke rusianoj penas iom "plidolĉigi la amaran pilolon" por ukrainoj.

Fuzzy (Voir le profil) 18 mars 2014 05:22:58

vincas:
Fuzzy:
miroslav1:Referedumo kun rusa armeo-liberoco laŭ Putino.Mi tro ĝojas ke rusa armeo ne estas en mia lando.
La referendumon observis Milan Ŝarapatka el Ĉeĥujo, kaj laŭ informo publikigita en Eŭronews.com li diris ke la balotado okazis en trankvileco kaj sen ia premado, neniuj militistoj ĉeestis.
Ĉu tiu Milan Ŝarapatka estis oficiale mandatita de Ĉeĥio aŭ nur observis 'referendumon' kiel privata persono? Mi kono de rusa lingvo estas tro malbona por legi novaĵon, do mi serĉis la saman novaĵon en anglingva versio de retejo, sed la novaĵon ne trovis.
Kompreneble li observis kiel privata persono. Ĉeĥujo ja malagnoskas la referendumon.
Kaj jes, mi dubas ke tiu novaĵo povus aperi en anglalingva versio, do mi traduku la tutan artikoleton ĉi tie:
La voĉdonado en la referendumo en Sudak iras trankvile kaj sen ia premado, asertis observanto el Ĉeĥujo

SIMFEROPOLO, 16 de marto./ITAR-TASS/. En la krimea urbo Sudak la voĉdonado en la referendumo iras trankvile kaj sen ia premado. Pri tio informas el tiu urbo observanto de la ĉeĥa civitana movado "Sunleviĝo de rekta demokratio" Milan Ŝarapatka al Ĉeĥa telegrafa agentejo.

"Ĉi tie regas absoluta trankvileco. Mankas ia ĉeesto de militistoj, ia premado /al la balotantoj/. La homoj venas voĉdoni kun siaj infanoj, al kiuj ili fidas ĵeti siajn balotilojn en la baloturnojn" -- sciigas Ŝarapatka.

La ĉeĥa observanto rakontis, ke la plejmulto el la loĝantaro de Sudak, kun kiuj li sukcesis komuniki en la balotejoj, sentas nostalgion pri la tempoj, kiam tie funkciis sovĥozo (sovetia kamparana entrepreno), kiu kreskigis tabakon kaj produktis vinon. "Nun ĉio ruiniĝis. Al mi ŝajnas, ke la plejmulto de la homoj sendepende de sia aĝo asocias Rusion kun tio, kio tie estis en la pasinteco" -- notis Ŝarapatka.

Retour au début