Zárva
Max. 500 üzenet
Hozzászólások: 1667
Nyelv: Esperanto
ateneo (Profil megtekintése) 2014. március 19. 18:54:57
Deklaracio de la internaciistoj lige al minaco de milito en Ukrainio
MILITO AL MILITO!. NE DONU EĈ UNU SANGOGUTON POR “NACIO”!
Batalo por la potenco inter oligarĥiaj klanoj de Ukrainio minacas kreski je internacia armita konflikto. Rusia kapitalismo intencas uzi la redividon de la ukrainia ŝtata povo por realigi siajn malnovajn ekspansiajn strebojn en Krimeo kaj Orienta Ukrainio, kie ĝi havas firmajn ekonomiajn, financajn kaj politikajn interesojn.
Sur la fono de la nova akriĝo de la ekonomia krizo en Rusio la reganta reĝimo penas, disblovante rusan naciismon, delogi la atenton de laboruloj de la kreskantaj soci-politikaj problemoj, mizeraj salajroj kaj pensioj, malmuntado de atingebla sanprotekto, edukado kaj aliaj sociaj servoj. Sub tondra akompano de naciisma kaj militema retoriko pli facials fini la formigon de la korporacia aŭtoritata ŝtato, bazita sur reakcie-konservativaj valoroj kaj subprema politiko.
En Ukrainio la akrega ekonomia kaj politika krizo venigis al plifortigo de batalo inter “malnovaj” kaj “novaj” oligarĥiaj klanoj, kaj la unuaj uzis interalie ankaŭ helpon de duonmilitistaj ekstremdekstraj kaj ekstremnaciismaj formiĝoj por fari la ŝtatrenverson en Kievo. Politikaj elitoj de Krimeo kaj Orienta Ukrainio ne intencas dividi kun la vicaj novaj kievaj regantoj sian povon kaj proprieton kaj penas apogi sin je la helpo flanke de la rusia ŝtato. Ambaŭ flankoj aplikas senbridan naciisman histerion – respektive, la ukrainan kaj rusan. Okazas armitaj kunpuŝiĝoj, verŝiĝas sango. Siajn interesojn kaj strebojn havas ankaŭ la okcidentaj regnoj; ilia enmiksiĝo en la konflikton povas konduki al la Tria mondmilito.
Malamikaj koterioj de sinjoroj, kiel kutime, igas batali por iliaj interesoj nin, la simplajn homojn – dungitojn, senlaborulojn,studantojn, pensiulojn… Trinkigante nin per naciisma narkotaĵo, ili ekscitas nin unu kontraŭ alian, igante forgesi pri niaj realaj bezonoj kaj interesoj: Ni ne havas kaj ne devas havi rilaton al iuj iliaj “nacioj” – nin nun maltrankviligas multe pli vivaj kaj aktualaj problemoj: kiel elvivi sur tiu reĝimo, kiun ili establis, por sklavigi kaj subpremi nin.
Ni ne cedu al la naciisma narkotaĵo. Por kio estas iliaj “nacioj” flagoj kaj postenoj! Tio ne estas nia milito, kaj ni ne devas iri al ĝi, pagante per nia sango por iliaj palacoj, bankokontoj kaj plezuro sidi en molaj foteloj de potenco. Kaj se la sinjoroj en Moskvo, Kievo, Lvivo, Ĥarkovo, Donecko kaj Simferopolo, Vaŝingtono kaj Bruselo lanĉos ĝin, nia devo estas – rezisti al ĝi per ĉiuj atingeblaj rimedoj!
NE AL MILITO INTER POPOLOJ – NE AL LA PACO INTER KLASOJ!
Rusia sekcio de la Internacia Asocio de Laboruloj
Internaciistoj de Ukrainio, Rusio, Moldavio, Israelio, Litovio, Rumanio, Pollando
Federacio de Anarĥiistoj de Moldavio
Frakcio de Revoluciaj Socialistoj (Ukrainio)
La aserto estas malfermita por subskribo
vincas (Profil megtekintése) 2014. március 19. 20:23:21
Terurĉjo:nuntempe? mi ne scias, verŝajne promenadas dum libertempo, konatiĝas kun junulinoj,vizitas kinejojn, dancejojn, muzeojn. mi rekomendas al ĉiuj viziti Sevastopolon, en la urbo troviĝas multege da diversaj vidindaĵoj.Haha, vi estas malkuraĝulo, kiu ne povas agnoski, ke rusaj soldatoj en Krimeo estas okupantoj.
aŭ dum krimea krizo? dum la krizo rusaj militistoj estis en siaj ŝipoj kaj bazoj.
ĉu vi havas alian opinion? mi kun plezuro konatiĝos.
Ne indas surmeti maskon de stutulo :]
maratonisto (Profil megtekintése) 2014. március 19. 22:11:27
vincas:Haha, vi estas malkuraĝulo, kiu ne povas agnoski, ke rusaj soldatoj en Krimeo estas okupantoj. Ne indas surmeti maskon de stutulo :]Mi ege surprizante kaj bedaŭrinde konstatas, ke la malvarma milito inter okcidenta mondo kaj Rusio reviviĝas. Kiam Rusio fariĝis iom pli forta, ĝi estis tuj konsiderata kiel geopolitika kontraŭulo. Unu de la elaperigoj de tiu malvarma milito estas fortega malĝusta propagando kontraŭ Rusio.
Mi ne volas diri, ke Rusio estas anĝelo. Tamen nek Usono kaj Eŭropo estas anĝeloj. Rememoru, kun kiu preteksto komenciĝis la grandega milito kontraŭ Irako. Ke Irako laŭdire havas armilojn de amasa ekstermo. Do Irako estis venkita, Saddam Hussein estis mortigita, sed neniu trovis tiujn armilaĉojn.
Fuzzy (Profil megtekintése) 2014. március 20. 4:34:27
ateneo:NE AL MILITO INTER POPOLOJ – NE AL LA PACO INTER KLASOJ!Io tre-tre konata...
Rusia sekcio de la Internacia Asocio de Laboruloj
Internaciistoj de Ukrainio, Rusio, Moldavio, Israelio, Litovio, Rumanio, Pollando
Federacio de Anarĥiistoj de Moldavio
Frakcio de Revoluciaj Socialistoj (Ukrainio)
"MILITON IMPERIALISTAN NI IGU MILITO KLASA!"
Kaj poste revolucio, sanga intercivitana milito kaj detruo de grandega lando kun milionoj homviktimoj, poste 70 jaroj de mizereco en la plej riĉa lando sub la regado de komunistoj.
Ni jam scias, al kio gvidas tiu lozungoj. Ili elpensu ion novan.
Ni bezonas militon nek inter popoloj, nek inter klasoj, nek revolucion.
antoniomoya (Profil megtekintése) 2014. március 20. 6:24:19
Fuzzy:Kaj poste revolucio, sanga intercivitana milito kaj detruo de grandega lando kun milionoj homviktimoj, poste 70 jaroj de mizereco en la plej riĉa lando sub la regado de komunistoj.Tute prave. Ni, homoj, nur bezonas bonan laboron, domon, bonajn sociajn servojn, liberecon kaj pacon por bone kreskigi kaj eduki niajn infanojn. Politikistoj kiuj ne havigas tiujn bazajn servojn al siaj samlandanoj, ne meritas esti tie.
Ni jam scias, al kio gvidas tiu lozungoj. Ili elpensu ion novan.
Ni bezonas militon nek inter popoloj, nek inter klasoj, nek revolucion.
Amike.
klmn (Profil megtekintése) 2014. március 20. 9:28:54
Terurĉjo:strange, mi opinias, ke konstanta reprezentando de Rusujo en Eŭropa Konsilo estas Aleksandr Alekseev.Jes, ŝajne ke vi pravas. Dankon pro atentemo, estimata Terurĉjo. Amuziĝas homoj en Facebook...
С начала 2007 — постоянный представитель России при Совете Европы в Страсбурге.
Ekde komenco de la 2007 - konstanta reprezentando de Rusujo ĉe Eŭropa Konsilo en Strasburgo.
Kiu mensogas?
La ligiloj kie mi legis:
obozrevatel
beforeeitnews
klmn (Profil megtekintése) 2014. március 20. 9:36:27
Terurĉjo:ukraina libero de informadoBatalas kiel knabinoj, bedaŭrinda nivelo de politika kulturo...
ukrainaj parlamentanoj postulas ke ĉefo de la unua nacia TV-kanalo eksiĝu.
la plej interesaj momentoj estas post 4:30.
Similajn epizodojn mi vidis antaŭ kelk jaroj en Rada, ankaŭ inter Rusiaj politikistoj.
klmn (Profil megtekintése) 2014. március 20. 9:55:58
klmn (Profil megtekintése) 2014. március 20. 10:26:46
Fuzzy:Kial la pacaj demonstrantoj neniel kontraŭis la naciistojn? Mi povas imagi 3 variantoj:Mi spertas ke dum similaj eventoj en ekstremaj situacioj homoj eksentas eksterordinaran unuecon. Povas stari kune kaj dividi la saman pecon de buterpano politikisto kaj laboristo, ruso kaj ukrajno, protestanto kaj policisto. La etoso trapasos, estos akceptataj solvoj pli raciaj. Ĉio estos en ordo, vi kredu.
-- la pacemuloj estas toleremaj al la naciismo, kaj ankaŭ estas tiom stultaj ke ne komprenas ke tia aĉa najbareco ege diskreditas la tutan revolucion;
-- la pacemuloj simpatias al la naciistoj;
-- la pacemuloj maltoleras la naciistojn, sed ne kapablas ilin forpeli, ĉar mankas fortoj por tio.
Kiu varianto estas pli vera, laŭ vi?
Aŭ vi vidas aliajn variantojn, kial la demokratiemuloj plentolereme najbaras kun la radikaluloj?
Fuzzy:Oni kutime ne anstataŭigas prezidenton, kiu ne estas laŭleĝe elpostenigita! Janukoviĉ ja vivas kaj sanas, kaj impiĉmento ĝis nun n...Ĉiuokaze tio estas internaj problemoj politikaj de Ukrajnio.
klmn (Profil megtekintése) 2014. március 20. 10:41:30
Fuzzy:Jes, evidente mi faris hiperboligon, aka "onidiras".klmn:Sed la fakto estas, ke Rusio elirigis sian soldataron el Germanio, sed Usono -- ĝis nun ne. Mi dubas ke la usonanoj petas permeson de la germanoj por resti tie poreterne.Fuzzy:Ĉu Usono aranĝis referendumon por aligi Germanion? Se la ŝtato permesas povas stari iu ajn, eĉ marsaj verduloj.klmn:Ne eblas. Rusio simple ne kapablas forigi siajn soldatojn se jam trafis en iu regiono, ili scias nur direkton - antaŭen.Nu, el Germanio la rusaj soldatoj ja eliris. Kion vi diras pri la usonaj soldatoj?
Per tio mi kontraŭas vian tezon, ke Rusio neniam forigas siajn soldatojn se jam trafis en iun regionon.
Sed se Rusio antaŭvidas iun eblecon estontece, tiam malfacilas forpeti. Ekzemploj: Moldovio (en Padnestrio), Kartvelio (en Abĥazio, suda Osetio, Aĝario), Ukrajnio (Sevastopolo). Ukrajnio permesis marmilitbazon kontraŭ rabato por gaso, sed ŝajne ke nun pagas multe pli altan koston. Nenio estas senpage nune.
Fuzzy:Mi ie skribis ke la mondo estas ideala?Ĉu vi plendas pri rajtoj de rusparolantoj en Krimeo?
Jes, multnaciaj ŝtatoj abundas. Kio do? Tio signifas nur, ke se la ŝtato estas multnacia, do ĝi bezonas atenti tion, kaj lukti por egaleco kaj kontraŭ diskriminacio laŭ nacieco de siaj civitanoj.
Problemoj aperas kiam fakte multnacia ŝtato, kiel Ukrainio aŭ la baltaj landoj, agas tiel, kvazaŭ ĝi estas ununacia.
Fuzzy:Ne estas krimea nacio, sed estas multnacia krimea popolo.Jes, bona ĝustigo