Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ukraina ribelo

de goli, 2013-decembro-01

Mesaĝoj: 1667

Lingvo: Esperanto

Fuzzy (Montri la profilon) 2014-marto-21 08:04:00

klmn:Jes, evidente mi faris hiperboligon, aka "onidiras".
Sed se Rusio antaŭvidas iun eblecon estontece, tiam malfacilas forpeti. Ekzemploj: Moldovio (en Padnestrio), Kartvelio (en Abĥazio, suda Osetio, Aĝario), Ukrajnio (Sevastopolo).
Sed en ĉiuj tiuj ekzemploj la lokaj loĝantaroj tute ne kontraŭas ĉeeston de la rusiaj trupoj, eĉ male, ege subtenas ĝin.

klmn:
Fuzzy:Mi ie skribis ke la mondo estas ideala?

Jes, multnaciaj ŝtatoj abundas. Kio do? Tio signifas nur, ke se la ŝtato estas multnacia, do ĝi bezonas atenti tion, kaj lukti por egaleco kaj kontraŭ diskriminacio laŭ nacieco de siaj civitanoj.

Problemoj aperas kiam fakte multnacia ŝtato, kiel Ukrainio aŭ la baltaj landoj, agas tiel, kvazaŭ ĝi estas ununacia.
Ĉu vi plendas pri rajtoj de rusparolantoj en Krimeo?
Mi respondas je via demando pri tio, ke en la mondo estas multe da landoj kie iu etna grupo superas laŭ nombro la ŝtatan popolon -- tiaj landoj estas multnaciaj kaj do devas agi konforme. Alie ĉio finiĝas malbone por la ŝtato.

Fuzzy (Montri la profilon) 2014-marto-21 08:07:17

klmn:
Fuzzy:
klmn:Eble ne estas tiom grava la diskuto pri 1-2 jaroj sed
la ĉarto montras ke inter j.1991-2001 la kresko estis ekde ĉ.2% ĝis 12%
La kresko estis inter j.1989-2001, kiel mi vidas. Sed mi tute ne volas diri, ke la ukrainanoj malhelpis al la tataroj reveni.
Nu tio iĝas pure teknika diskuto pri kompreno de ĉartoj.
Por simpligi diskuton mi speciale forprenis tiujn du jarojn, kaj metis la komencan punkton en j. 1991, kie starta cifero estas ~2%
En la ĉarto inter punktoj de 1989 jaro kaj de 2001 jaro estas desegnita rekta linio. Ĉu tio estis tiel, aŭ la nombro kreskis laŭ alia regulo -- ni ne scias. Do ne eblas interpoli tiom naive, ke en 1991 la nombro estas ĉirkaŭ 2%.

klmn (Montri la profilon) 2014-marto-21 08:09:59

Fuzzy:
klmn:
Fuzzy:
klmn:Eble ne estas tiom grava la diskuto pri 1-2 jaroj sed
la ĉarto montras ke inter j.1991-2001 la kresko estis ekde ĉ.2% ĝis 12%
La kresko estis inter j.1989-2001, kiel mi vidas. Sed mi tute ne volas diri, ke la ukrainanoj malhelpis al la tataroj reveni.
Nu tio iĝas pure teknika diskuto pri kompreno de ĉartoj.
Por simpligi diskuton mi speciale forprenis tiujn du jarojn, kaj metis la komencan punkton en j. 1991, kie starta cifero estas ~2%
En la ĉarto inter punktoj de 1989 jaro kaj de 2001 jaro estas designita rekta linio. Ĉu tio estis tiel, aŭ la nombro kreskis laŭ alia regulo -- ni ne scias. Do ne eblas interpoli tiom naive, ke en 1991 la nombro estas ĉirkaŭ 2%.
Jes vi pravas, - eble povas, eble ne.

Sed plejverŝajne la kresko estis akcelanta, kaj en j. 1991 la cifero estis malpli ol 2%

Fuzzy (Montri la profilon) 2014-marto-21 08:12:41

klmn:Cetere, kiel vi pensas, kial inter demandoj de referendumo mankis tezo "Mi volas Krimeon iĝi sendependa ŝtato" ?
Eble ĉar en Krimeo mankas politikaj fortoj luktantaj por plena sendependeco de la duoninsulo...

klmn (Montri la profilon) 2014-marto-21 08:53:19

Fuzzy:
klmn:
Fuzzy:Kial la pacaj demonstrantoj neniel kontraŭis la naciistojn? Mi povas imagi 3 variantoj:
-- la pacemuloj estas toleremaj al la naciismo, kaj ankaŭ estas tiom stultaj ke ne komprenas ke tia aĉa najbareco ege diskreditas la tutan revolucion;
-- la pacemuloj simpatias al la naciistoj;
-- la pacemuloj maltoleras la naciistojn, sed ne kapablas ilin forpeli, ĉar mankas fortoj por tio.

Kiu varianto estas pli vera, laŭ vi?
Aŭ vi vidas aliajn variantojn, kial la demokratiemuloj plentolereme najbaras kun la radikaluloj?
Mi spertas ke dum similaj eventoj en ekstremaj situacioj homoj eksentas eksterordinaran unuecon. Povas stari kune kaj dividi la saman pecon de buterpano politikisto kaj laboristo, ruso kaj ukrajno, protestanto kaj policisto.
Do, la varianto unu: la ukrainoj simple freneziĝis pro ekstremeco de la situacio.
Nu, kion diri, tiam neniu miru, ke tiu granda stulteco gvidis al tio ke la orientuloj estas fortimigitaj de la nova estraro.
Mi fortege konsentas.

La nova estraro devus labori multe pli aktive kaj politike pli pragmatike en tiu kampo. Sen karto pri naciismo estus neniu kialo, nek sin pravigo, nek populareco de la agoj inter rusoj.

Cetere, Jaceniuk rifuzis subskribi la trakton de libera merkato kun EU, deklarante ke oni tion faros nur kiam estos elektita la nova prezidento. Laŭ mi, li bone faris, ĉar alimaniere oni poste denove dubus pri leĝeco de la subskribo.
Ĝisdatigo: jam subskribis (sed nur la politikan parton)

Fuzzy:Jes. Sed ĝuste tiuj internaj problemoj gvidis al tio, ke interna parto de la lando -- Krimeo -- decidis ke se la konstitucio estas rompigita, do ĝi rajtas mem decidi pri sia estonteco.
Eĉ se estis iuj rompigoj de leĝoj, tio neniel faras novajn rompojn laŭleĝaj.

Fuzzy:
klmn:Jes, evidente mi faris hiperboligon, aka "onidiras".
Sed se Rusio antaŭvidas iun eblecon estontece, tiam malfacilas forpeti. Ekzemploj: Moldovio (en Padnestrio), Kartvelio (en Abĥazio, suda Osetio, Aĝario), Ukrajnio (Sevastopolo).
Sed en ĉiuj tiuj ekzemploj la lokaj loĝantaroj tute ne kontraŭas ĉeeston de la rusiaj trupoj, eĉ male, ege subtenas ĝin.
Sed la ŝtatoj ne.

Lokaj etnaj grupoj ne havas justecan superecon kontraŭ la ŝtataj leĝ-eldonaj institucioj, ju pli kiam temas pri aferoj strategie gravaj por la ŝtato. Ĉar alimaniere sufiĉus unu frenezulon kiu rajtus inviti tankon al sia ĝardeno.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-marto-21 09:26:33

Mi rigardas novaĵojn kaj troviĝas en kvieta teruro. Kion kreas nova kieva potenco kaj junaj naciistoj!? Ili ĉion detruas! Kiam ili komencos ion konstrui? Kiam ili komencos pensi pri ukrainia ekonomiko? La ĥaoso kaj histerio daŭriĝas. Ĉi tiuj eventoj okazas en Kievo. Sed ni diras pri Krimeo. Kiu nutros Krimeon? Ĉu Kievo solvos la problemon kaj helpos al krimeanoj? Tio estas fabelo. Ankoraŭ nemulte da tempo pasos kaj Kievo perdos ĉion. Tiu ĉi urbo fariĝas centro de ukrainia ĥaoso kaj devas savi sin, unuavice. Neniu volas labori. Finiĝas benzino kaj mono. Kio estos plue?
Kie estas amikoj de nova ukrainia reĝimo? Temas pri Usono, Litovio, Pollando. Helpu al Ukrainio. Ĉu vi ne volas? Kial? Vi do iniciatis la ribelon kaj tre ĝojis pri la renverso. Vi kriis pri malbona Rusio. Kial vi restigis bonan Ukrainion kun ĝiaj problemoj? Kial vi defalis?

klmn (Montri la profilon) 2014-marto-21 11:26:52

En Sankt Peterburgo unu socia junulara movado lanĉis la procedon de referendumo pri apartigo de Sankt Peterburgo de Rusio kaj aliĝo de la urbo al EU je rajtoj, similaj al tiuj de Liĥtenŝtejno

Lakiro (Montri la profilon) 2014-marto-21 11:36:07

klmn:En Sankt Peterburgo unu socia junulara movado lanĉis la procedon de referendumo pri apartigo de Sankt Peterburgo de Rusio kaj aliĝo de la urbo al EU je rajtoj, similaj al tiuj de Liĥtenŝtejno
Ĉu tion skribis radio Libero? Kompreneble, ili alian ne skribas. Kia referendumo? Kelkaj idiotoj volas trafi en prizonon.

klmn (Montri la profilon) 2014-marto-21 11:53:10

Lakiro:
klmn:En Sankt Peterburgo unu socia junulara movado lanĉis la procedon de referendumo pri apartigo de Sankt Peterburgo de Rusio kaj aliĝo de la urbo al EU je rajtoj, similaj al tiuj de Liĥtenŝtejno
Ĉu tion skribis radio Libero? Kompreneble, ili alian ne skribas. Kia referendumo? Kelkaj idiotoj volas trafi en prizonon.
En prizonon?? Ĉu vere?

vincas (Montri la profilon) 2014-marto-21 12:32:23

Lakiro:
klmn:En Sankt Peterburgo unu socia junulara movado lanĉis la procedon de referendumo pri apartigo de Sankt Peterburgo de Rusio kaj aliĝo de la urbo al EU je rajtoj, similaj al tiuj de Liĥtenŝtejno
Ĉu tion skribis radio Libero? Kompreneble, ili alian ne skribas. Kia referendumo? Kelkaj idiotoj volas trafi en prizonon.
Bona prizono, se ekzemple, mi povas transveturi landlimojn senhalte :] Dume rusoj devas peti vizojn :] Do kiuj loĝas en prizono :]

Reen al la supro