Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ukraina ribelo

de goli, 2013-decembro-01

Mesaĝoj: 1667

Lingvo: Esperanto

klmn (Montri la profilon) 2014-marto-21 12:36:17

vincas:
Lakiro:
klmn:En Sankt Peterburgo unu socia junulara movado lanĉis la procedon de referendumo pri apartigo de Sankt Peterburgo de Rusio kaj aliĝo de la urbo al EU je rajtoj, similaj al tiuj de Liĥtenŝtejno
Ĉu tion skribis radio Libero? Kompreneble, ili alian ne skribas. Kia referendumo? Kelkaj idiotoj volas trafi en prizonon.
Bona prizono, se ekzemple, mi povas transveturi limojn senhalte :] Dume rusoj devas peti vizojn :] Do kiuj loĝas en prizono :]
Ne, Vincas, mi pensas ke li menciis realan prizonon,- malliberejon kun stangetitaj fenestroj.

vincas (Montri la profilon) 2014-marto-21 12:38:58

klmn:
vincas:
Lakiro:
klmn:En Sankt Peterburgo unu socia junulara movado lanĉis la procedon de referendumo pri apartigo de Sankt Peterburgo de Rusio kaj aliĝo de la urbo al EU je rajtoj, similaj al tiuj de Liĥtenŝtejno
Ĉu tion skribis radio Libero? Kompreneble, ili alian ne skribas. Kia referendumo? Kelkaj idiotoj volas trafi en prizonon.
Bona prizono, se ekzemple, mi povas transveturi limojn senhalte :] Dume rusoj devas peti vizojn :] Do kiuj loĝas en prizono :]
Ne, Vincas, mi pensas ke li menciis realan prizonon,- malliberejon kun armitaj fenestroj.
Haha :]]

vincas (Montri la profilon) 2014-marto-21 12:45:14

Sed kial Lakiro subtenas referendumon de Krimeo, sed ne subtenas referendumon de Sankt Peterburgo, ke tiu urbo aliĝu al EU? Ĉu ne duoblaj sandartoj?

Fuzzy (Montri la profilon) 2014-marto-21 14:39:56

klmn:Sen karto pri naciismo estus neniu kialo, nek sin pravigo, nek populareco de la agoj inter rusoj.
Sed ve, laŭ mi neniu ŝtatrenverso eblus sen grandega partopreno de radikalaj naciistoj.

Ĉu pravas mi, aŭ vi -- ke la naciistoj nur hazarde aperis inter "pacaj demonstrantoj" kaj ne ludas gravan rolon en la revolucio -- ni plejverŝajne baldaŭ vidos en Ukrainio.
Jacenjuk neniel kapablos dum longa tempo estri apud la naciistoj (jam ĉeĥa ŝtatestro deklaris, ke Ukrainio plej bone forpelu la faŝistojn), kaj tiam ni ekscios, kiu vere posedas la potencon.

klmn:Cetere, Jaceniuk rifuzis subskribi la trakton de libera merkato kun EU, deklarante ke oni tion faros nur kiam estos elektita la nova prezidento. Laŭ mi, li bone faris, ĉar alimaniere oni poste denove dubus pri leĝeco de la subskribo.
Ĝisdatigo: jam subskribis (sed nur la politikan parton)
Malfacile estas antaŭdiri paŝojn de ukrainanoj, ĉu? ridulo.gif Ŝajne, vi estas tro logika por tio ridulo.gif

Kiom mi scias, la politika parto de la traktato temas nur pri iuj bondeziraj intencoj de plia demokratiigo ktp, kaj pri nenio esenca.
Grava ekonomie estas alia parto de la traktato, subskribi kiun Jacenjuk rifuzis, ĉar tio eble povas damaĝi al la ekonomiko de la Oriento -- per preskaŭ samaj vortoj, kiujn diris Janukoviĉ siatempe!

Min ege interesas opinio de ukrainanoj -- por kio ili tiom brave batalis? Andreo, kie vi estas? Ĉu mankas aliaj ukrainanoj ĉi tie? Domaĝeeee malgajo.gif
klmn:Eĉ se estis iuj rompigoj de leĝoj, tio neniel faras novajn rompojn laŭleĝaj.
Kiam rompigita estas konstitucio, tio signifas ŝtatrenverson, kiam ĉiuj leĝoj estas fakte nuligitaj kaj anstataŭigitaj per novaj. Do popolo havas plenan rajton ne agnoski ĝin, ĉar la fonto de la ŝtatpotenco estas nome la popolo.

klmn:Sed la ŝtatoj ne.
Jes, kaj mi ne bone komprenas -- kial???
Ja ili sendependiĝis de Sovetunio havante preskaŭ hazardajn ŝtatlimojn -- ja neniam la abĥazoj kaj osetoj vivis sub regado de la kartveloj, Krimeo neniam estis ukraina kaj Ĉednestrio -- moldava.
Kaj se la ŝtatoj de Ukrainio, Kartvelio kaj Moldavio mem estis sendependigitaj tute pace kaj senbatale, kial ili arde kontraŭas apartigon de tuthazarde apartenantaj al ili popoletoj? Ĉu omaĝe al la regionlimoj de jam dekoj da jaroj ne ekzistanta Sovetunio?

klmn:Lokaj etnaj grupoj ne havas justecan superecon kontraŭ la ŝtataj leĝ-eldonaj institucioj, ju pli kiam temas pri aferoj strategie gravaj por la ŝtato. Ĉar alimaniere sufiĉus unu frenezulon kiu rajtus inviti tankon al sia ĝardeno.
Jes, kaj tio estas grava kaj interesa demando. Unu familio certe ne rajtas sendependiĝi de la ŝtato. Sed, mi diru, 10 milionoj homoj certe rajtas sendependiĝi, se ili konsistas plejmulton en iu aparta teritorio -- ĉu vi konsentas?

Fuzzy (Montri la profilon) 2014-marto-21 14:45:29

klmn:En Sankt Peterburgo unu socia junulara movado lanĉis la procedon de referendumo pri apartigo de Sankt Peterburgo de Rusio kaj aliĝo de la urbo al EU je rajtoj, similaj al tiuj de Liĥtenŝtejno
Nu, tie estas skribita, ke la peton pri la referendumo la Balota Komisiono de la urbo senĝene akceptis, kaj poste ĝi estos pridiskutata en la parlamento de la urbo, kaj se la parlamento ĝin aprobos, estos necese kolekti 40000 da aprobaj subskriboj de la civitanoj por efektivigi la referendumon.

Malkiel Lakiron, min ĉi tiu okazaĵo tute ne maltrankviligas.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-marto-21 17:34:41

vincas:Sed kial Lakiro subtenas referendumon de Krimeo, sed ne subtenas referendumon de Sankt Peterburgo, ke tiu urbo aliĝu al EU? Ĉu ne duoblaj sandartoj?
Vinkas, mi ne subtenis la referendumon en Krimeo. Mi opinias, ke tiu akcio estis vivnecesa, ĉar estis rekta kieva minaco. Komencis ĥaoso. Aperis banditoj de majdano.
En Sankt Peterburgo tia ĥaoso forestas, ne maturiĝis kondiĉoj por tio. Kelkaj junaj idiotoj provas iniciati tian ĥaoson. Tio estas kontraŭŝtata agado. Rezulto de tia agado devas esti nur reala prizono en Magadano. Tia vidpunkto ne estas duobla normo.

Parenteze, bv skribi pri vorto standarto. Ĉu tiu ĉi vorto estas en PIV? Mi ne scias pri ĝi. Verŝajne mi tradormis ĝian aperon. Mi volus ĝin uzi.

vincas (Montri la profilon) 2014-marto-21 21:51:45

Lakiro:Vinkas, mi ne subtenis la referendumon en Krimeo. Mi opinias, ke tiu akcio estis vivnecesa, ĉar estis rekta kieva minaco. Komencis ĥaoso. Aperis banditoj de majdano.
En Sankt Peterburgo tia ĥaoso forestas, ne maturiĝis kondiĉoj por tio. Kelkaj junaj idiotoj provas iniciati tian ĥaoson. Tio estas kontraŭŝtata agado. Rezulto de tia agado devas esti nur reala prizono en Magadano. Tia vidpunkto ne estas duobla normo.
Bonvolu ne kripligi mian nomon :]

Vi estas por referendumo en Krimeo, do kial vi estas kontraŭ referendumo, ke Sankt Peterburgo aliĝu al EU. Temas pri rajto de referendumo.
Parenteze, bv skribi pri vorto standarto. Ĉu tiu ĉi vorto estas en PIV? Mi ne scias pri ĝi. Verŝajne mi tradormis ĝian aperon. Mi volus ĝin uzi.
Haha, ĉu vi volis min piki :]]]]]]]

Lakiro (Montri la profilon) 2014-marto-22 06:06:03

vincas:
Bonvolu ne kripligi mian nomon :]

Haha, ĉu vi volis min piki :]]]]]]]
Pardonu pro mia mistajpo! Koncerne "standarton" mi demandis sincere. Ne ofendiĝu.

Nun pri referendumo. Por sankt-peterburga apartiĝo de Rusio ankoraŭ ne maturiĝis necesaj kondiĉoj. Tiu ĉi urbo estas rusia kaj tie loĝas etnaj rusoj. Ne temas pri alia nacieco. Mi povas kompreni kiam la skotoj volas apartiĝi de la angloj, kosovaj albanoj - de la serboj, krimeaj rusoj - de la ukrainoj.
Sed kiam homoj de unu nacieco dividas propran landon je pecoj, do mi opinias, ke tio estas kontraŭŝtata agado. Certe ekzistas du Koreioj, du Ĉinioj (temas pri Tajvano), estis du Germanioj. Sed mi komprenas, ke tiuj cirkonstancoj aperas dum civitanaj militoj. Mi estas kontraŭulo. Ĉu vi volus dividi Litovion? Apenaŭ! Kaj mi aldonos, ke kieva potenco estas stulta potenco, ĉar kreis tiajn kondiĉojn, kiam homoj de Ukrainio fuĝas al Rusio. En tiuj eventoj estas kulpa nur nova kieva registaro.

vincas (Montri la profilon) 2014-marto-22 17:14:34

Lakiro:Pardonu pro mia mistajpo! Koncerne "standarton" mi demandis sincere. Ne ofendiĝu.
:]

Lakiro (Montri la profilon) 2014-marto-23 17:14:45

En ukrainia parlamento kaj registaro aperis nova termino aŭ nocio "malrusigo" (derusifikacija). Temas pri la totala malrusigo sur ukrainia teritorio. Kiu povas klarigi necesecon de tiu decido? Kiel mi devas kompreni tion?

Reen al la supro