До змісту

Закрити
Макс. 500 повідомлень.

Ukraina ribelo

від goli, 1 грудня 2013 р.

Повідомлення: 1667

Мова: Esperanto

maratonisto (Переглянути профіль) 26 березня 2014 р. 08:30:01

La liberal-demokratia partio de Rusio (LDPR, membro de la reganta koalicio) sendis leteron al registaroj de Pollando, Rumanio kaj Hungario kun propono organizi referendumon en okcidentaj regionoj de Ukrainio pri aliĝo al Pollando (5 regionoj), Rumanio (Ĉernovica regiono) kaj Hungario (Karpata regiono). Tio sonas nun kiel stultaĵo, sed se en Ukrainio daŭros aŭ plifortiĝos la ĥaoso, povos esti aktuala.

klmn (Переглянути профіль) 26 березня 2014 р. 09:04:43

maratonisto:La liberal-demokratia partio de Rusio (LDPR, membro de la reganta koalicio) sendis leteron al registaroj de Pollando, Rumanio kaj Hungario kun propono organizi referendumon en okcidentaj regionoj de Ukrainio pri aliĝo al Pollando (5 regionoj), Rumanio (Ĉernovica regiono) kaj Hungario (Karpata regiono). Tio sonas nun kiel stultaĵo, sed se en Ukrainio daŭros aŭ plifortiĝos la ĥaoso, povos esti aktuala.
Jes, tre malbonodoras je sekretaj Molotov-Ribbentrop paktoj de XXI-a jarcento.

klmn (Переглянути профіль) 26 березня 2014 р. 09:44:52

Kiu deziras povas subskribi peticion pri revenigi Alaskon al Rusio.

22 mil da subskriboj (el 100 mil necesaj ke administro de Obama estu devigita doni oficialan respondon) jam estas kolektitaj.

klmn (Переглянути профіль) 27 березня 2014 р. 07:20:34

Terurĉjo:
klmn:Kion vi opinias pri la nova prokuroro de Krimeo?
OFENDO, OFENDO, OFENDO

externalImage.png
Ofendo al Krimeo?

maratonisto (Переглянути профіль) 29 березня 2014 р. 07:51:57

Vasilio kaj Marina Popozoglo.

En Ukrainio estas 4 atomaj elektraj centrejoj. Post ŝanĝo de potenco en Ukrainio en kvar atomaj centrejoj okazis strangaj maldungoj. Min kaj miajn kolegojn, deĵorantajn inĝenierojn oni maldungis. La kaŭzo estis "grava": ni ne estis sufiĉe diligentaj sur mitingo memore de "ĉiela cento" (kiuj mortis dum ribelo en Kievo) kaj ne rekonis la heroecon de partoprenantoj de ribelo. Oni substituis nin kun homoj fidelaj al revolucio, sed ne fakuloj de nuklea energetiko.

Lakiro (Переглянути профіль) 29 березня 2014 р. 19:30:08

maratonisto:Vasilio kaj Marina Popozoglo.

En Ukrainio estas 4 atomaj elektraj centrejoj. Post ŝanĝo de potenco en Ukrainio en kvar atomaj centrejoj okazis strangaj maldungoj. Min kaj miajn kolegojn, deĵorantajn inĝenierojn oni maldungis. La kaŭzo estis "grava": ni ne estis sufiĉe diligentaj sur mitingo memore de "ĉiela cento" (kiuj mortis dum ribelo en Kievo) kaj ne rekonis la heroecon de partoprenantoj de ribelo. Oni substituis nin kun homoj fidelaj al revolucio, sed ne fakuloj de nuklea energetiko.
Kion mi volas diri? Tio estas antiŝtata agado de "stultaĉoj", same kiel en u-a parlamento kaj registaro. Mi eĉ dirus, ke tio estas parto de malamika plano.

vincas (Переглянути профіль) 30 березня 2014 р. 14:27:24

Terurĉjo:kion devas fari Rusujo nuntempe?
NENION

kiel ĝi devas agi nuntempe?

ĝi devas okupiĝi pri propraj problemoj kaj aferoj, silenti kaj pacience atendi.

ĉar post kelka tempo Ukrainujo, suferanta pro kaoso, industria detruo, ruinigo, malsato, frosto kaj senordo, mem portos sin sur genujoj al Rusujo kaj diros:
Fratino kara! mi estis malprava! ni ja estas fratinoj dekomence. pardonu kaj helpu min!

Rusujo sen diri eĉ unu riproĉon etendos manojn kaj respondos: Fratino! mi amas vin! jen mia mano kaj jen mia helpo!

sufiĉe! mi plu estas nun leganto.
Mi donos al vi ĉi tiun mesaĝon legi post kelka tempo :]

auxro (Переглянути профіль) 31 березня 2014 р. 12:05:27

La Ukraina ribelo en okuloj de Krimeaj esperantistoj.

klmn (Переглянути профіль) 31 березня 2014 р. 14:41:02

Dum telefonvoko inter Putin kaj Obama. Putin:
- Ĉu vi scias kiel ni nun vian Alaskon nomas?
- Ne. Kiel?
- Ice-Cream.

Назад до початку