Till sidans innehåll

Stängd
Max. 500 messages.

Ukraina ribelo

av goli, 1 december 2013

Meddelanden: 1667

Språk: Esperanto

Iippa (Visa profilen) 7 juni 2014 05:15:38

Nun Putin minacis Porosenkon ke se Ukraino ferus kunlaboran kontrakton kun Europa Unio, Rusio vengos.
Ni nenion bonan iufoje atendas de Rusio gis tiu estos demokratio.

maratonisto (Visa profilen) 7 juni 2014 08:57:42

Iippa:Nun Putin minacis Porosenkon ke se Ukraino ferus kunlaboran kontrakton kun Europa Unio, Rusio vengos.
Nekredeble. Putin ne estas tiom kruda.
Iippa:Ni nenion bonan iufoje atendas de Rusio gis tiu estos demokratio.
Kie estas pli da demokratio? En Rusio aŭ en Ĉinio? Tamen neniu mallaŭdas Ĉinion pro manko de demokratio. Ĉinio ne ŝanĝos ĝian politikon, do la mondo vane parolus pri demokratio en Ĉinio. Nur kontraŭ Rusio okazas malvarma milito, bone organizata kampanio de kalumnio. Mi ne komprenas, kial la okcidento konsideras Rusion kiel malamikon. Pro tio Usono organizis puĉon en Ukrainio. Sed pro neatendita rezulto - aliĝo de Krimeo - Usono nun estas ekstreme koleriĝita. Fakte Usono elspezis 5 miliardojn da dolaroj por aliĝo de Krimeo al Rusio.

sergejm (Visa profilen) 7 juni 2014 09:39:35

maratonisto:
Iippa:Nun Putin minacis Porosenkon ke se Ukraino ferus kunlaboran kontrakton kun Europa Unio, Rusio vengos.
Nekredeble. Putin ne estas tiom kruda.
Putin faros (ne feros!) nur tion, kion faros ĉiu alia lando en simila kazo - li ja eksplikis tion.
maratonisto:
Iippa:Ni nenion bonan iufoje atendas de Rusio gis tiu estos demokratio.
Kie estas pli da demokratio? En Rusio aŭ en Ĉinio?
Demokratio en Okcidento kaj Rusio diferencas ne supre, en elektorajtoj - en ĉi tio ni estas similaj, sed malsupre - en familioj. Okcidentaj politikoj ne vidas tiun diferencon kaj opinias ke "demokratiigi" Rusion estas facile.
En Usono infanoj kutime venas studi en universitaton de alia subŝtato, post studado venas labori al tria subŝtato. Se pro ia kaŭzo la infano revenas al siaj gepatroj, li nomiĝas "bumeranga infano", ĉar li ne estas atendita.
Ĉar infanoj kaj gepatroj loĝas aparte, estas ordinare, kiam filo voĉdonas al demokratoj kaj lia patro voĉdonas respublikanoj.
En Rusio familianoj loĝas kune kaj ordinare voĉdonas same.

Lakiro (Visa profilen) 7 juni 2014 14:18:33

Iippa:Nun Putin minacis Porosenkon ke se Ukraino ferus kunlaboran kontrakton kun Europa Unio, Rusio vengos.
Ni nenion bonan iufoje atendas de Rusio gis tiu estos demokratio.
Ĉu Putin devas kondamni propran, rusian popolon je la mizero pro la feliĉo de la ukrainoj? Nu vi estas naiva homo, Lippa. ridulo.gif Putin ne minacis, li avertis pri normalaj internaciaj rilatoj, pri doganaj impostoj, pri pasporta reĝimo kaj oficialaj vizoj por la vizitoj en Rusion. Kial? Ĉu vi, Lippa, tion ne komprenas? Se Ukrainio restigos unusolan ekonomikan spacon kun Rusio, do nia lando fermos limojn por ĉiuj fremdaj varoj. Nia lando ne estas membro de EU, tial Putin faras ĉion regule. Sed vi volas, ke Rusio provizu Ukrainion senpage. ridulo.gif
Ne! Ukrainio devas revenigi la ŝuldon pro la gaso. Ĉio devas esti plenaĝe. Tio ne estas infana ludo. ridulo.gif

baibaibibi (Visa profilen) 7 juni 2014 17:10:07

Pacon kaj amon al la karaj ukrainoj el oriento kaj el okcidento, nun estas la tempo por reamikiĝo!

maratonisto (Visa profilen) 7 juni 2014 18:17:27

baibaibibi:Pacon kaj amon al la karaj ukrainoj el oriento kaj el okcidento, nun estas la tempo por reamikiĝo!
Jes, sed la separiĝo ne sukcesas pace, kiel Ĉeĥoslovakio separiĝis, sed la ukraina registaro elektis la jugoslavan varianton. Okcidenta kaj orienta Ukrainio estas tiom diversaj, ke ne povas vivi en unu ŝtato.

klmn (Visa profilen) 7 juni 2014 18:42:24

maratonisto:
baibaibibi:Pacon kaj amon al la karaj ukrainoj el oriento kaj el okcidento, nun estas la tempo por reamikiĝo!
Jes, sed la separiĝo ne sukcesas pace, kiel Ĉeĥoslovakio separiĝis, sed la ukraina registaro elektis la jugoslavan varianton. Okcidenta kaj orienta Ukrainio estas tiom diversaj, ke na povas vivi en unu ŝtato.
Fakte ne registaro sed lokaj krimulaj bandoj (ne sen apogo el ekstero) elektis tian vojon. Ukraina registaro ĉion faris por ne provoki militajn agojn, eĉ Krimeon ne defendis per armiloj kontraŭ Rusia armeo. Neniun pafon lanĉis. Sed bedaŭrinde oni tion komprenis kiel signon de malforto, kaj daŭris antaŭen.

Kaj Ĉeĥoslovakio estas tre ekstertema ĉi-kaze.

Iippa (Visa profilen) 8 juni 2014 14:07:50

Doverennoje litso de la rusa prezidanto Sergei Markov diris ke Finnlando, Estonio, Latvio, Litovio, Pollando kaj Svedio estas russofobiaj kaj ne estas akcetabla.
(Svenska Dagbladet)

Lakiro (Visa profilen) 8 juni 2014 18:17:45

klmn:
Fakte ne registaro sed lokaj krimulaj bandoj elektis tian vojon. Ukraina registaro ĉion faris por ne provoki militajn agojn
Laŭ vi en Donecko kaj Luhansko estas lokaj krimulaj bandoj. Mi volas demandi vin. Kiajn krimajn aferojn faris tiuj krimuloj kontraŭ loka loĝantaro? Ĉu vi scias, ne? Nu, tiam diru kie la krimuloj rompis la leĝon. Ĉu vi ne scias? Ja vi ĵus asertis pri ekzisto de la krimuloj!

Dua demando. Por kio vi tion diris? Verŝajne vi nenion scias pri la proceduro de leĝa vočdonado dum la referendumo. Via opinio pri la valideco ne estas konsiderata. Vi povas negi aŭ agnoski ĝin, sed tio estas nur via propra pozicio.

Tria demando. Kiun ofendis la "krimuloj"? Ĉu ukrainian armeon? Sed ili ne atakis la armeon ekster iliaj provincoj. Ukrainia armeo mem vizitis tiun regionon kaj komencis pasigi punan operacon kaj murdadas senpafilajn ordinarajn civitanojn, infanojn kaj virinojn. Por tio la armeo uzas pezan artilerion kaj aviadilojn. Ukrainia armeo metamorfozas doneckajn urbojn je la ruinoj. Pereas malgrandaj infanoj. Pereas, ĉar ilin murdas ukrainia armeo, sed ne "krimuloj".

Kvara demando. Kiu sendis ukrainian armeon al Oriento? Ču leĝa registaro? Pardonon! Sed en Kievo okazis neleĝa ŝtata renverso. Signifas, tiam regas neleĝaj homoj, kiujn neniu elektis. Rakontu al mi kiel aperis neleĝaj duonmilitaj grupoj "pravij sektor" kaj nacia gvardio. Kiu permesis krei tiujn batalionojn sen popola volo?

Andreo Jankovskij (Visa profilen) 8 juni 2014 22:08:38

)))

Tillbaka till toppen