Al la enhavo

Ĉu esperanto taŭgas por politika internacia komunikado?

de goli, 2013-decembro-05

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

goli (Montri la profilon) 2013-decembro-05 13:47:34

En la enketo supere: "Mi dificilas demandi" = "Mi dificilas RESPONDI". Mi hazarde intermiksis tiujn ĉi vortojn.

Mia babilado kun amikino envenis en la areo de internacia politiko (jes, mi estas bonŝanca ke mi havas tiel inteligentajn amikinojn ridulo.gif ). Interfaco de paĝaro de evoluada programo de Unuiĝintaj nacioj (undp.org) estas ebla nur en 3 de 6 oficialaj lingvoj (kaj rusa, ĉina kaj araba ne estas de tiuj tri), tamen ekzemple raporto de homara evoluo estas ebla en ĉiuj 6 lingvoj, kaj ĉefa paĝaro de UN (un.org) ankaŭ. Do ni ekis paroli kaj mi diris, ke ĉi tio estas la kialo de malsukceso de esperanto ĉe la internacia areno, kaj memorigis, ke UN scias pri esperanto. Ŝi diris, ke neniu popolo parolas esperante. Mi replikis, ke ĉi tiu male estas bona eco por neŭtrala komunikado inter popoloj. Poste ŝi intermiksis esperanton kun tokipono ridego.gif Sed poste, post mia klarigo, ŝi diris ke politika interkomunikado ne eblas esperante, ŝi pensas, ke tio, kio en esperanto vi povas simple formi novajn vortojn, kompereneblajn de aliaj, povas helpi kaŝi sencojn (sed en naturaj lingvoj ĝi ankaŭ okazas, kaj ofte), kaj 160 000 vortoj en la plej granda vortaro de esperanto ŝajnas al ŝi ne sufiĉaj. Mi pensas, ke esperanto, post iom de plibonigoj (ekzemple, reguligo de interpunkcio), estus bona ilo por politika interkomunikado.
Kion pensas vi? Simpla demando kaj multo de diskutado (mi esperas ridego.gif). Bonvolu paroli argumente.

Altebrilas (Montri la profilon) 2013-decembro-05 16:54:53

Tio dependas pri kia internacia politiko temas. Esperanto trudos pli klaran, sed pli rektan esprimmanieron. Malfacilas paroli "lignalingve" (ripetado de senc-malplenaj formuloj cele al propagando), ĉar tion tuj iuj rimarkus. Esperanto devigus negociantojn paroli pli klare, do tio malhelpus ŝajnajn interkonsentojn kie la du flankojn imagas, ke ili gajnis, dum la ekapero de la vero estas nur prokrastata (oni ĉiam povas esperi, ke miraklo okazos intertempe, igante la konflikton sengrava).

Per esperanto tiaj negociadoj estus pli malfacilaj, sed pli sekuraj.

dobri (Montri la profilon) 2013-decembro-05 18:49:44

Jes, per Esperanto povas esti la internacia komunikado pli facila kaj precipe pli klara, sed tion certe ne ŝatas la politikistoj. Ili daŭre utilas la latinan sentencon "Divide et impera - Dividu kaj regu". Kompreneble estas multe pli facile regi popolon, kiu malfacile komprenas diraĵojn de eskterlandanoj. Oni povas traduki la politikajn proklamojn en tiu senco, kiu konvenas al la reganto.
Parenteze, kion signifas via lasta ebleco: Mi dificilas demandi.
Mi komprenis ĝin, ke mi ne kapablas respondi.

goli (Montri la profilon) 2013-decembro-06 10:27:27

dobri:Parenteze, kion signifas via lasta ebleco: Mi dificilas demandi.
Mi komprenis ĝin, ke mi ne kapablas respondi.
Vi komprenis ĝin vere. Mi intermiksis "demandi" kaj "respondi" malgajo.gif

Oijos (Montri la profilon) 2013-decembro-06 10:49:18

goli:
dobri:Parenteze, kion signifas via lasta ebleco: Mi dificilas demandi.
Mi komprenis ĝin, ke mi ne kapablas respondi.
Vi komprenis ĝin vere. Mi intermiksis "demandi" kaj "respondi" malgajo.gif
Mi ankoraŭ ne komprenas. dificili ne estas en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, en Reta Vortaro aŭ en Lernu!-vortaro.

goli (Montri la profilon) 2013-decembro-06 10:51:18

dobri:Kompreneble estas multe pli facile regi popolon, kiu malfacile komprenas diraĵojn de eskterlandanoj. Oni povas traduki la politikajn proklamojn en tiu senco, kiu konvenas al la reganto.
El Maŝa (mia amikino): Aha, male, esperante nun parolas ĉiu ulo kaj ĉiu komprenus ĉion — traduki estus malbezonata ridulo.gif

goli (Montri la profilon) 2013-decembro-06 10:57:56

Kaj plu el Maŝa:
Stulte. Konstante celas vi ion ŝanĝi. Kvankam ĝi havas preskaŭ neniom de senco.

se (Montri la profilon) 2013-decembro-06 11:33:24

Bv pensi, ke kial Unesko rekomendas Esperanton por internacia komunikilo ?

Legu la dokumenton.

Jam pli multaj jaroj, venonta jaro estos 60 jaroj

kaŝperanto (Montri la profilon) 2013-decembro-06 16:35:24

Ĉu miskomprenoj neniam okazas per angla, rusa, ktp., kiu estas kaŭzita de la lingvo mem? La nura malsameco inter Eo kaj aliaj lingvoj en ĉi-tiu afero estas la dokumentaro. Esperanto mankas mem-konsekvenca dokumentaro pri vortoj, difinoj, interpunkcio, uzado, ktp. Sed plimultaj homoj ne tute konas tia dokumentaron en sia propra lingvo, ĉiokaze. Tia dokumentado okazus pro la bezonoj de la politikistoj/tradukistoj, se Esperanto elektotus kiel lingvo de UN.

Mi mem ŝatus ke Esperanto estus pli limiga, aŭ eble ke ĝi havus pli limiga formala/ceremonia formon.

Francestral (Montri la profilon) 2013-decembro-06 23:32:48

Oijos:Mi ankoraŭ ne komprenas. dificili ne estas en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, en Reta Vortaro aŭ en Lernu!-vortaro.
Dificila estas neoficiala evitinda vorto, kiu signifas malfacila. La franca difficile (malfacila) kaj la latina difficilis estas etimoj de dificila.

Kiam goli skribis "Mi dificilas respondi", tio verŝajne signifis "Mi malfacile respondus".

Reen al la supro