Сообщений: 26
Язык: Esperanto
goli (Показать профиль) 5 декабря 2013 г., 13:47:34
Mia babilado kun amikino envenis en la areo de internacia politiko (jes, mi estas bonŝanca ke mi havas tiel inteligentajn amikinojn
). Interfaco de paĝaro de evoluada programo de Unuiĝintaj nacioj (undp.org) estas ebla nur en 3 de 6 oficialaj lingvoj (kaj rusa, ĉina kaj araba ne estas de tiuj tri), tamen ekzemple raporto de homara evoluo estas ebla en ĉiuj 6 lingvoj, kaj ĉefa paĝaro de UN (un.org) ankaŭ. Do ni ekis paroli kaj mi diris, ke ĉi tio estas la kialo de malsukceso de esperanto ĉe la internacia areno, kaj memorigis, ke UN scias pri esperanto. Ŝi diris, ke neniu popolo parolas esperante. Mi replikis, ke ĉi tiu male estas bona eco por neŭtrala komunikado inter popoloj. Poste ŝi intermiksis esperanton kun tokipono
Sed poste, post mia klarigo, ŝi diris ke politika interkomunikado ne eblas esperante, ŝi pensas, ke tio, kio en esperanto vi povas simple formi novajn vortojn, kompereneblajn de aliaj, povas helpi kaŝi sencojn (sed en naturaj lingvoj ĝi ankaŭ okazas, kaj ofte), kaj 160 000 vortoj en la plej granda vortaro de esperanto ŝajnas al ŝi ne sufiĉaj. Mi pensas, ke esperanto, post iom de plibonigoj (ekzemple, reguligo de interpunkcio), estus bona ilo por politika interkomunikado.Kion pensas vi? Simpla demando kaj multo de diskutado (mi esperas
). Bonvolu paroli argumente. Altebrilas (Показать профиль) 5 декабря 2013 г., 16:54:53
Per esperanto tiaj negociadoj estus pli malfacilaj, sed pli sekuraj.
dobri (Показать профиль) 5 декабря 2013 г., 18:49:44
Parenteze, kion signifas via lasta ebleco: Mi dificilas demandi.
Mi komprenis ĝin, ke mi ne kapablas respondi.
goli (Показать профиль) 6 декабря 2013 г., 10:27:27
dobri:Parenteze, kion signifas via lasta ebleco: Mi dificilas demandi.Vi komprenis ĝin vere. Mi intermiksis "demandi" kaj "respondi"
Mi komprenis ĝin, ke mi ne kapablas respondi.
Oijos (Показать профиль) 6 декабря 2013 г., 10:49:18
goli:Mi ankoraŭ ne komprenas. dificili ne estas en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, en Reta Vortaro aŭ en Lernu!-vortaro.dobri:Parenteze, kion signifas via lasta ebleco: Mi dificilas demandi.Vi komprenis ĝin vere. Mi intermiksis "demandi" kaj "respondi"
Mi komprenis ĝin, ke mi ne kapablas respondi.
goli (Показать профиль) 6 декабря 2013 г., 10:51:18
dobri:Kompreneble estas multe pli facile regi popolon, kiu malfacile komprenas diraĵojn de eskterlandanoj. Oni povas traduki la politikajn proklamojn en tiu senco, kiu konvenas al la reganto.El Maŝa (mia amikino): Aha, male, esperante nun parolas ĉiu ulo kaj ĉiu komprenus ĉion — traduki estus malbezonata
goli (Показать профиль) 6 декабря 2013 г., 10:57:56
Stulte. Konstante celas vi ion ŝanĝi. Kvankam ĝi havas preskaŭ neniom de senco.
se (Показать профиль) 6 декабря 2013 г., 11:33:24
Legu la dokumenton.
Jam pli multaj jaroj, venonta jaro estos 60 jaroj
kaŝperanto (Показать профиль) 6 декабря 2013 г., 16:35:24
Mi mem ŝatus ke Esperanto estus pli limiga, aŭ eble ke ĝi havus pli limiga formala/ceremonia formon.
Francestral (Показать профиль) 6 декабря 2013 г., 23:32:48
Oijos:Mi ankoraŭ ne komprenas. dificili ne estas en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, en Reta Vortaro aŭ en Lernu!-vortaro.Dificila estas neoficiala evitinda vorto, kiu signifas malfacila. La franca difficile (malfacila) kaj la latina difficilis estas etimoj de dificila.
Kiam goli skribis "Mi dificilas respondi", tio verŝajne signifis "Mi malfacile respondus".