Al la enhavo

Ĉu vi pensas ke la uzo de la litero 'x' estas malbela?

de Nexar, 2013-decembro-08

Mesaĝoj: 50

Lingvo: Esperanto

horsto (Montri la profilon) 2013-decembro-16 01:24:51

novatago:Ne timu eternigi senutilan diskuton.
Ĉi tiu diskuto vere estas senutila. La afero estas simpla:
x ne estas Esperanta litero, do en neniu Esperanta teksto aperu tiu litero.
La x-sistemo bone taŭgas por komputiloj. Ĉar x ne estas Esperanta litero ili povas facile trovi la ŝanĝendajn literojn. La ŝanĝita teksto poste ne plu entenas la literon x.
Sed nuntempe preskaŭ ĉiu komputilo permesas rekte tajpi ĉiujn Esperantajn literojn, eĉ poŝtelefonoj (androidaj).

Clarence666 (Montri la profilon) 2013-decembro-16 02:21:43

Novatago:Esperanto “nur” travivis 126 jaroj senprobleme malgraŭ tiu “problemego”.
Rave! Esperanto travivis “nur” 126 (cent dudek ses) jaroj sed ne farigxis akceptata universala lingvo dum tiuj 126 (cent dudek ses) jaroj.

Dolz:Ne ĉapela sistemo.
w = ŭ,
x= ŝ,
y = ĝ kaj ĵ,
q = ĉ,
ĥ malaperu.
Bonege!

Problemegoj de Esperanto:

1. seksismo (amikino, virino, geesperantistoj, li/sxi/ili, ...)

2. cxapeloj

3. aliaj problemetoj (tablevortoj, redundeco de vortoj, trouzo de "mal", objektoj/prepozicioj (en domon / de sur tablo)

Urho (Montri la profilon) 2013-decembro-16 06:59:21

Iomete ekster la temo de ĉi tiu fadeno: Mi uzas en mia malnova poŝtelefono (iPhone 3G) per la ĉeĥa klavaro jenan sistemon:
  • č (ĉ) – la litero estas vaste uzata en aliaj lingvoj
  • q (ĝ) – komp. inter -igi kaj -iqi (-igi kaj -iĝi)
  • x (ĥ) – komp. kun la rusa х [ĥ]
  • ž (ĵ) – la litero estas vaste uzata en aliaj lingvoj
  • š (ŝ) – la litero estas vaste uzata en aliaj lingvoj
  • ù (ŭ).
Bonvolu noti, ke mi uzas la sistemon nur por miaj memornotoj ktp., sed (miakomprene) la literoj funkcias tre bone en tekstmesaĝoj de ĉiuj poŝtelefonoj.

Dakila_Sidhi (Montri la profilon) 2013-decembro-16 08:29:17

Ho?
Laŭ mi X estas bela litero. Ĝi estas tre mojosa. Kaj la apero estas tre simpla kaj paralela, do kial malbelas ĝi por vi?

maelto (Montri la profilon) 2013-decembro-16 08:54:01

jes, jes, la ekzistanta regulo diras ke se ne eblas uzi la ĉapelitajn literojn, oni uzu la h-sistemon. Mi kutime uzas la softvaron EK!, per kiu mi povas skribi ĉapelitajn literojn, sed se EK! ne funkcias en kelkaj momentoj, aŭ se mi skribas per komputilo ne mia, mi trovas tute taŭge uzi la x-sistemon.

Tjeri (Montri la profilon) 2013-decembro-16 09:12:44

regulo diras ke se ne eblas uzi la ĉapelitajn literojn, oni uzu la h-sistemon.
Ne. La fundamenta regulo diras, ke oni povas uzi la h-sistemon:
EN:If it be found impraticable to print works with the diacritical signs (^,˘), the letter h may be substituted for the sign (^)
FR: Les typographies qui n’ont pas les caractères ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ, peuvent les remplacer par ch, gh, hh, jh, sh, u.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-decembro-16 09:45:17

Clarence666:Problemegoj de Esperanto
Kiel oni diras en la angla: Love it or leave it. Sed antaŭ ol decidi pri tio, mi konsilas unue ellerni la lingvon.

novatago (Montri la profilon) 2013-decembro-16 10:01:07

Clarence666:1. seksismo (amikino, virino, geesperantistoj, li/sxi/ili, ...)

2. cxapeloj

3. aliaj problemetoj (tablevortoj, redundeco de vortoj, trouzo de "mal", objektoj/prepozicioj (en domon / de sur tablo)
1- Ĉar Esperanto ne estas aranĝita por esti seksista, tio estas inventita problemo. Se vi diras ke Esperanto estas seksista, vi diras ke parolantoj de Esperanto estas seksistaj. Vi intence insultas min kaj multajn aliajn al kiuj vi tute ne konas. Kia kohero! Komprenu ke la problemo estas ĉe vi, ne en la lingvo.
2- La plejmulto ŝatas kaj uzas ĉapelitajn kaj preskaŭ ĉiam povas trovi solvon (almenaŭ konvertilon) por skribi ĉapele. La problemon mi vidas en neglektemaj programistoj kaj uzantoj, ne en Esperanto. Esperanto havas kaj rajtas havi sian alfabeton, same al ĉiu alia lingvo.
3- Aliaj aferetoj ne ŝatataj de vi, tio ne estas problemoj. Eĉ se mi povus konsenti kelkajn malŝatojn mi ne vidas problemojn. Ekzemple vi pensas ke oni trouzas la vorton mal; mi pensas male. Do, nia problemo; ne de la lingvo.

Ĉiu el la aferoj menciitaj de vi, estas malŝatoj viaj al Esperanto, ne problemoj de Esperanto. Komprenu tion kaj parolu kohere.

Ĝis, Novatago.

Urho (Montri la profilon) 2013-decembro-16 11:47:41

novatago, mi tute konsentas kun vi. ridulo.gif

Urho (Montri la profilon) 2013-decembro-16 12:28:28

horsto:La x-sistemo bone taŭgas por komputiloj. Ĉar x ne estas Esperanta litero ili povas facile trovi la ŝanĝendajn literojn. La ŝanĝita teksto poste ne plu entenas la literon x.
Jes, konvertiloj ekzistas, ekz. Unikoda konvertilo ktp.

horsto:Sed nuntempe preskaŭ ĉiu komputilo permesas rekte tajpi ĉiujn Esperantajn literojn, eĉ poŝtelefonoj (androidaj).
Vi tute pravas. – Ekzemple mi havas porteblan komputilon de Apple. En la operaciumo Mac OS X oni povas rekte tajpi la ĉapelitajn literojn de Esperanto, kaj se vi havas tabulkomputilon iPad (aŭ poŝtelefonon iPhone), vi povas tajpi ilin per ekstera klavaro.

En la tabulkomputiloj Nexus (kaj la poŝtelefono Nexus 5 aŭ 4) de Google jam ekzistas la vera Esperanto-klavaro (ekde la operaciumo Android 4.2).

Kiel jam dirite, en Vindozo vi povas tajpi per Tajpi kaj EK (Esperanto Klavaro) ktp. ktp.

Reen al la supro