Al la enhavo

Ĉu vi pensas ke la uzo de la litero 'x' estas malbela?

de Nexar, 2013-decembro-08

Mesaĝoj: 50

Lingvo: Esperanto

kaŝperanto (Montri la profilon) 2013-decembro-10 18:30:46

Mi neniam ŝatis la h-sistemon, ĉar mi ne facile/rapide legis ĝin. Ĝi bezonas tro da interpreto dum legado, pro 'h' estas jam ĝusta litero en Esperanto. X-sistemo estas supera ĉiel, laŭ mi. Mi legas/skribas per ĝin tiel facile kiel per la ĉapelitaj literoj. (Ankaŭ, "hh" estas tre bedaŭrinda kal malbela)

Nile (Montri la profilon) 2013-decembro-10 18:57:26

Ĉu vi volis diri ĉu "ĉiele", aŭ ĉu "ĉiel"?
Did you mean to say "ĉiele"? or "ĉiel".

kaŝperanto (Montri la profilon) 2013-decembro-10 19:08:52

Nile:Ĉu vi volis diri ĉu "ĉiele", aŭ ĉu "ĉiel"?
Did you mean to say "ĉiele"? or "ĉiel".
Hah, certe ĉiel, ne ĉiele (estas mala alkutimaĵo de "tiel/tiele" ). Do eble veras ke la x-sistemo estas iomete "ĉiela", ĉu ne? okulumo.gif
Dankon por ĝin indikis.

Clarence666 (Montri la profilon) 2013-decembro-15 17:33:37

Nexar:uzas la x sistemo sed pensas ke ĝi ne aspektas belan, ĉu vi pensas ke la sistemo 'h' estas uzebla?
Mi preferas X-sistemo. Kial?

1. Bezonas nur senproblemajn ASCII-literojn

2. Estas dudirekte neambigua ( "flughaveno" ne iĝus fusxvorto "fluĝaveno" )

Altebrilas (Montri la profilon) 2013-decembro-15 18:51:45

Mi vidas almenaŭ du problemojn en la h sistemo:
- konverto al la ĉapela sistemo
- alfabeta ordigo

Kiun solvon vi proponas, estimataj Ho-istoj?

Dolz (Montri la profilon) 2013-decembro-15 19:18:10

Altebrilas:

Kiun solvon vi proponas, estimataj Ho-istoj?
Ne ĉapela sistemo.
w = ŭ,
x= ŝ,
y = ĝ kaj ĵ,
q = ĉ,
ĥ malaperu.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-decembro-15 19:27:18

Altebrilas:Mi vidas almenaŭ du problemojn en la h sistemo:
- konverto al la ĉapela sistemo
- alfabeta ordigo

Kiun solvon vi proponas, estimataj Ho-istoj?
Ne estas solvo (krom eble streketo en flug-haveno kaj bala-u), kaj mi ne nomas la h-sistemon preferenda, ĉar ĝi estus iel supera al la x-sistemo (krom eble estetike), sed ĉar ĝi estas oficiala. Kaj same kiel ni devas simple akcepti, ke la akuzativo estas -n kaj ne ekz. *na kaj ke estas domo kaj ne *haŭzo, tiel ni devas akcepti, ke la fonemon [tʃ] oni skribas ĉch kaj ne c'x.

novatago (Montri la profilon) 2013-decembro-15 19:55:56

Ne timu eternigi senutilan diskuton. Esperanto “nur” travivis 126 jaroj senprobleme malgraŭ tiu “problemego”.

Ĝis, Novatago.

Altebrilas (Montri la profilon) 2013-decembro-15 22:50:25

novatago:Ne timu eternigi senutilan diskuton. Esperanto “nur” travivis 126 jaroj senprobleme malgraŭ tiu “problemego”.

Ĝis, Novatago.
Laŭ raŭmista vidpunkto, vi pravas.

novatago (Montri la profilon) 2013-decembro-15 23:32:36

Altebrilas:
novatago:Ne timu eternigi senutilan diskuton. Esperanto “nur” travivis 126 jaroj senprobleme malgraŭ tiu “problemego”.

Ĝis, Novatago.
Laŭ raŭmista vidpunkto, vi pravas.
Mi ne komprenas tion, kion vi celas diri per “laŭ raŭmista vidpunkto”, sed mi simple pravas. okulumo.gif

Ĝis, Novatago.

Reen al la supro