去目錄頁

Ĉu vi pensas ke la uzo de la litero 'x' estas malbela?

Nexar, 2013年12月8日

讯息: 50

语言: Esperanto

kaŝperanto (显示个人资料) 2013年12月10日下午6:30:46

Mi neniam ŝatis la h-sistemon, ĉar mi ne facile/rapide legis ĝin. Ĝi bezonas tro da interpreto dum legado, pro 'h' estas jam ĝusta litero en Esperanto. X-sistemo estas supera ĉiel, laŭ mi. Mi legas/skribas per ĝin tiel facile kiel per la ĉapelitaj literoj. (Ankaŭ, "hh" estas tre bedaŭrinda kal malbela)

Nile (显示个人资料) 2013年12月10日下午6:57:26

Ĉu vi volis diri ĉu "ĉiele", aŭ ĉu "ĉiel"?
Did you mean to say "ĉiele"? or "ĉiel".

kaŝperanto (显示个人资料) 2013年12月10日下午7:08:52

Nile:Ĉu vi volis diri ĉu "ĉiele", aŭ ĉu "ĉiel"?
Did you mean to say "ĉiele"? or "ĉiel".
Hah, certe ĉiel, ne ĉiele (estas mala alkutimaĵo de "tiel/tiele" ). Do eble veras ke la x-sistemo estas iomete "ĉiela", ĉu ne? okulumo.gif
Dankon por ĝin indikis.

Clarence666 (显示个人资料) 2013年12月15日下午5:33:37

Nexar:uzas la x sistemo sed pensas ke ĝi ne aspektas belan, ĉu vi pensas ke la sistemo 'h' estas uzebla?
Mi preferas X-sistemo. Kial?

1. Bezonas nur senproblemajn ASCII-literojn

2. Estas dudirekte neambigua ( "flughaveno" ne iĝus fusxvorto "fluĝaveno" )

Altebrilas (显示个人资料) 2013年12月15日下午6:51:45

Mi vidas almenaŭ du problemojn en la h sistemo:
- konverto al la ĉapela sistemo
- alfabeta ordigo

Kiun solvon vi proponas, estimataj Ho-istoj?

Dolz (显示个人资料) 2013年12月15日下午7:18:10

Altebrilas:

Kiun solvon vi proponas, estimataj Ho-istoj?
Ne ĉapela sistemo.
w = ŭ,
x= ŝ,
y = ĝ kaj ĵ,
q = ĉ,
ĥ malaperu.

Kirilo81 (显示个人资料) 2013年12月15日下午7:27:18

Altebrilas:Mi vidas almenaŭ du problemojn en la h sistemo:
- konverto al la ĉapela sistemo
- alfabeta ordigo

Kiun solvon vi proponas, estimataj Ho-istoj?
Ne estas solvo (krom eble streketo en flug-haveno kaj bala-u), kaj mi ne nomas la h-sistemon preferenda, ĉar ĝi estus iel supera al la x-sistemo (krom eble estetike), sed ĉar ĝi estas oficiala. Kaj same kiel ni devas simple akcepti, ke la akuzativo estas -n kaj ne ekz. *na kaj ke estas domo kaj ne *haŭzo, tiel ni devas akcepti, ke la fonemon [tʃ] oni skribas ĉch kaj ne c'x.

novatago (显示个人资料) 2013年12月15日下午7:55:56

Ne timu eternigi senutilan diskuton. Esperanto “nur” travivis 126 jaroj senprobleme malgraŭ tiu “problemego”.

Ĝis, Novatago.

Altebrilas (显示个人资料) 2013年12月15日下午10:50:25

novatago:Ne timu eternigi senutilan diskuton. Esperanto “nur” travivis 126 jaroj senprobleme malgraŭ tiu “problemego”.

Ĝis, Novatago.
Laŭ raŭmista vidpunkto, vi pravas.

novatago (显示个人资料) 2013年12月15日下午11:32:36

Altebrilas:
novatago:Ne timu eternigi senutilan diskuton. Esperanto “nur” travivis 126 jaroj senprobleme malgraŭ tiu “problemego”.

Ĝis, Novatago.
Laŭ raŭmista vidpunkto, vi pravas.
Mi ne komprenas tion, kion vi celas diri per “laŭ raŭmista vidpunkto”, sed mi simple pravas. okulumo.gif

Ĝis, Novatago.

回到上端