Til indholdet

Gepatroj

af myris, 20. dec. 2013

Meddelelser: 57

Sprog: Esperanto

Rugxdoma (Vise profilen) 29. dec. 2013 15.46.21

Altebrilas:Laŭ mia humila opinio, Zamenhof verŝajne estus favora, se li plue vivus, pri solvo simpla, rekta kaj ne diskriminacia.

Filo de gejaj gepatroj uzu "gepatroj"-n, li rajtas fari tion kaj neniu povas malhelpi lin. Kiamaniere oni malhelpus lin, cetere? Ĉu tiu, kiu scias ke liaj gepatroj estas gejaj, korektos lin pri sia "eraro", publike? Verŝajne tio estus ricevita kiel ofendo. Mi dubas, ke Zamenhof kreis sian lingvon por tio.

Ekzistas en multaj landoj debato pri rajtoj de samseksemuloj, kiuj rapide progresas, kaj mi komprenas, ke iuj havas problemojn pro tiu evoluo, kiun ili malbone komprenas. Sed estas alia debato, kiu tute ne koncernas gramatikon.
Mi konsentas.

Lakiro (Vise profilen) 29. dec. 2013 20.09.32

Laŭ mi la vorto Kuratoroj plej ĝuste konvenas por gramatika esprimo de tiu senco (aŭ Zorgantoj).
Kuratoro estas individuo, nomita por zorgi pri persono kaj havo de neplenaĝa orfo aŭ de iu, kiu ne posedas la personajn rajtojn. Tiel ne temas pri nasko aŭ akuŝantino. Plie ne temas pri sekso tute.
Ja gepatroj estas aliseksaj homoj post kies koito naskiĝas infano.
Mi proponas Kuratorojn en la gramatiko dum interparolado de plenaĝaj homoj. Kion devas diri infano mi ne scias.

Rugxdoma (Vise profilen) 29. dec. 2013 22.35.30

Lakiro:Laŭ mi la vorto Kuratoroj plej ĝuste konvenas por gramatika esprimo de tiu senco (aŭ Zorgantoj).
Kuratoro estas individuo, nomita por zorgi pri persono kaj havo de neplenaĝa orfo aŭ de iu, kiu ne posedas la personajn rajtojn.
Kuratoro ne taŭgas, sed zorganto jes. En la sveda parto de Finnlando la korespondan vorton, "vårdnadshavare", uzas la lernej-instruistoj parolante kun la lernantoj pri iliaj gepatroj.
Sed tiu fadeno de komence ne temas pri tia socia afero, sed pri gramatiko: Ĉu oni povas uzi ge- ankaŭ kiam oni ne certas, ke ĉiumomente ĉeestas anoj de ambaŭ seksoj. Mi opinias: Jes!
Homaj lingvoj ĉiam estas elastaj. On povas streĉi la signifon de ĉiu vorto se oportunas. Ne necesas indiki tiun fakton per la vortoj "normale" en ĉiu gramatika regulo. Do, kvazaŭ la Fundamento ne klarvorte asertas tion, laŭ mi ĝi permesas tion.

(La alternativo donus malkomfortajn parolmanierojn kiel: "Nia lernejo havis gepatra kunveno. Tri el la gepatroj iris hejmen, kaj tiam la gepatra kunveno transformiĝis al patrinkunveno." )

Francestral (Vise profilen) 29. dec. 2013 23.26.36

Se oni ŝanĝus la signifon de gepatroj tiel, ke du gepatroj povus esti samseksaj, la novaj lernantoj de Esperanto emus pensi, ke ĉiuj la vortoj, kiuj havas la prefikson ge-, povus rilati al samseksaj uloj.

Tiam Esperanta gramatiko iĝus malpli facile lernebla.

dombola (Vise profilen) 29. dec. 2013 23.58.55

Ĉu gejpatroj taŭgas?

Aubright (Vise profilen) 30. dec. 2013 00.41.42

Gejpatroj = gejaj patroj? Mi pensas, ke ne...

Lakiro (Vise profilen) 31. dec. 2013 18.43.56

dombola:Ĉu gejpatroj taŭgas?
Ĥa-ĥa-ĥa, bonege!

Tilbage til start