Mesaĝoj: 33
Lingvo: Esperanto
opincar (Montri la profilon) 2013-decembro-29 22:53:37
http://www.nationalreview.com/article/367136/do-at... http://www.nationalreview.com/article/367136/do-atheists-exist-nicholas-frankovich/page/0/1]Your text...[/url]Your text...[/url]
http://www.nationalreview.com/article/367136/do-at...
www.nationalreview.com/article/367136/do-atheists-exist-nicholas-frankovich/page/0/2
efilzeo (Montri la profilon) 2013-decembro-29 23:10:09
Persone mi tute ne komprenas tiun "la mondo venas el nenio", mi neniam aŭdis sendiulon dirantan tion. Mi estas sendia kaj mi konsideras la naturon kiel sentempan.
ghibulo (Montri la profilon) 2013-decembro-29 23:56:33
Ĉu ne ludi ŝakojn estas hobio?Se oni legus librojn pri temato "kial ne ludi ŝakojn", pripensus kiel atestigi ion al ne ludi ŝakojn, tiam ĝi vere estas hobio
Paplazo (Montri la profilon) 2013-decembro-30 03:08:42
Vi estas Usonano, kaj en la angla (laŭ Oxfordo), religio estas "la kredo je kaj adorado de superhoma reganta potenco, precipe persona Dio aŭ dioj", kaj ateismo estas "malakcepto de kredo je Dio aŭ dioj".
Laŭ tia difino, ateismo ne kredas kaj sen kredo ne estas religio.
Ĉu vi konsentas kun tiuj difinoj? Se jes, ateismo neniam povas esti religio.
Sed eble vi ne tute konsentas kun la Oxfordaj definoj. Ekzemple, ĉu vi kredas ke beboj povas esti religiuloj aŭ ateismuloj? Ili ne konas/komprenas la ideon de dio(j), do ili povas nek kredi, nek akcepti, nek malakcepti tion. Tamen oni kutime baptigas ilin kaj diri ke ili estas religiaj. Kiam infanoj iĝas religiaj? Se vi kredas ke ili povas esti religiuloj antaŭ kompreni kaj kredi, eble ĉar ili estas ano de religio-centrita teamo, eble religio ne necesas kredo je dioj. Do ateismo povus esti religio laŭ aliaj difinoj, tiel kiel via retejo sugestas.
Laŭ mi persone, ateismo estas manko de kredo je dioj (eĉ ŝtonoj estas ateismaj, ĉar ili ne havas kredojn) kaj religio estas kredaro je diaj ideoj -ne adorado, kaj kredo je tute nekonata dio(j) nek estas religio. Do laŭ mi, ateismo ne povas esti religio.
novatago (Montri la profilon) 2013-decembro-31 00:27:51
Verdire religioj ne bezonas diaj (t.e. superhomaj) dioj ĉar fakte ne nur homoj povus esti adorataj sed ankaŭ aĵoj kaj ideoj.
Mi opinias nuntempan difinon de religio eraran, aŭ arkaikan. Religio temas pli pri agomaniero ol pri dioj. Do, mi ne certas ĉu ateismo estas nuntempe religio, tamen estas ateistoj, kiuj agas religie (ili predikas sian veron) kaj nenio malhelpas ke ateismo en venonta tempo tute estos religio, kiu iel adorigos blinde iajn ideojn kaj personojn, kiuj batalis kontraŭ la tiel nomata magia penso.
Ĝis, Novatago.
Altebrilas (Montri la profilon) 2013-decembro-31 11:35:11
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kulto_al_la_Supera_Es...
(la esperanta artikolo estas iom mallonga; bv legi en aliaj lingvoj)
kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-januaro-13 21:17:50
Kiel novatago, mi opinias ke "religio" temas pri agmanieroj pli ol pri dioj/kredoj. Se ili predikas, ili religias.
efilzeo (Montri la profilon) 2014-januaro-13 23:02:13
ghibulo:La realo tamen estas malsama.Ĉu ne ludi ŝakojn estas hobio?Se oni legus librojn pri temato "kial ne ludi ŝakojn", pripensus kiel atestigi ion al ne ludi ŝakojn, tiam ĝi vere estas hobio
Mi ne ludas ŝakojn kaj ne legas librojn pri tio.
Tamen, multaj ludantoj de ŝakoj decidas, ankaŭ por mi, ke oni devas havi la simbolon de la ĉevalo sur la muro, ke mi devas studi la ŝakoludon dum unu horo por semajno ktp.
Duko (Montri la profilon) 2014-januaro-14 09:17:08
kaŝperanto:Ateismo mem ne estas religio, sed estas multaj ateistoj kiu agas religie. Ateismo estas la kredo ke Dio/dioj ne ekzistas, do ĝi estas kredo je io nesciebla samkiel veraj religioj.Mi malkonsentas kun via difino. Ateismo estas manko de kredo ke Dio/dioj ekzistas. Certe, plu, ĉiu ateisto povas havi pli aŭ malpli fortan konvinkon ke dioj eble/verŝajne/certe ne ekzistas. Sed ateismo estas rifuzo de kredo.
novatago (Montri la profilon) 2014-januaro-14 13:33:55
Duko:Sed ateismo estas rifuzo de kredo.Klarigu tion al mi. Ĉu tio celas diri ke ateistoj rifuzas kredi kaj je ekzisto de dio(j), kaj je neekzisto de dio(j)?
Se tio estas tiel, ni devus havi novan vorton por tiuj, kiuj nuntempe nomas sin ateistoj, sed kredas je neekzisto de dio.
Ĝis, Novatago.