Kwa maudhui

Ĉu ateismo/nediismo vere estas religio?

ya opincar, 29 Desemba 2013

Ujumbe: 33

Lugha: Esperanto

opincar (Wasifu wa mtumiaji) 29 Desemba 2013 10:53:37 alasiri

Mi havas komentarion tion, kion subtenas mia demando. Bonvolu legi entute! Mi interesas pri la ideoj inter nekredantoj/ateistoj kaj kontraŭdeistoj ene. Kion vi pensas pri ĝin? Bedaŭrinde, artiklo nur en la angla.

http://www.nationalreview.com/article/367136/do-at... http://www.nationalreview.com/article/367136/do-atheists-exist-nicholas-frankovich/page/0/1]Your text...[/url]Your text...[/url]

http://www.nationalreview.com/article/367136/do-at...

www.nationalreview.com/article/367136/do-atheists-exist-nicholas-frankovich/page/0/2

efilzeo (Wasifu wa mtumiaji) 29 Desemba 2013 11:10:09 alasiri

Ĉu ne ludi ŝakojn estas hobio?

Persone mi tute ne komprenas tiun "la mondo venas el nenio", mi neniam aŭdis sendiulon dirantan tion. Mi estas sendia kaj mi konsideras la naturon kiel sentempan.

ghibulo (Wasifu wa mtumiaji) 29 Desemba 2013 11:56:33 alasiri

Ĉu ne ludi ŝakojn estas hobio?
Se oni legus librojn pri temato "kial ne ludi ŝakojn", pripensus kiel atestigi ion al ne ludi ŝakojn, tiam ĝi vere estas hobio okulumo.gif

Paplazo (Wasifu wa mtumiaji) 30 Desemba 2013 3:08:42 asubuhi

Dependas de kio estas religio kaj ateismo por vi. (kaj kio estas nediismo? la sama ol ateismo)
Vi estas Usonano, kaj en la angla (laŭ Oxfordo), religio estas "la kredo je kaj adorado de superhoma reganta potenco, precipe persona Dio aŭ dioj", kaj ateismo estas "malakcepto de kredo je Dio aŭ dioj".
Laŭ tia difino, ateismo ne kredas kaj sen kredo ne estas religio.
Ĉu vi konsentas kun tiuj difinoj? Se jes, ateismo neniam povas esti religio.

Sed eble vi ne tute konsentas kun la Oxfordaj definoj. Ekzemple, ĉu vi kredas ke beboj povas esti religiuloj aŭ ateismuloj? Ili ne konas/komprenas la ideon de dio(j), do ili povas nek kredi, nek akcepti, nek malakcepti tion. Tamen oni kutime baptigas ilin kaj diri ke ili estas religiaj. Kiam infanoj iĝas religiaj? Se vi kredas ke ili povas esti religiuloj antaŭ kompreni kaj kredi, eble ĉar ili estas ano de religio-centrita teamo, eble religio ne necesas kredo je dioj. Do ateismo povus esti religio laŭ aliaj difinoj, tiel kiel via retejo sugestas.

Laŭ mi persone, ateismo estas manko de kredo je dioj (eĉ ŝtonoj estas ateismaj, ĉar ili ne havas kredojn) kaj religio estas kredaro je diaj ideoj -ne adorado, kaj kredo je tute nekonata dio(j) nek estas religio. Do laŭ mi, ateismo ne povas esti religio.

novatago (Wasifu wa mtumiaji) 31 Desemba 2013 12:27:51 asubuhi

Laŭ mi oni povas aparteni, eĉ aktive, al religio kaj ne kredi je dio, oni povas ne aparteni al religio kaj kredi je dio, oni povas ne kredi je dio kaj ne aparteni al oficiala religio kaj agi kvazaŭ reliagiano (ekzemple ŝatantoj de piedpilka ludo).

Verdire religioj ne bezonas diaj (t.e. superhomaj) dioj ĉar fakte ne nur homoj povus esti adorataj sed ankaŭ aĵoj kaj ideoj.

Mi opinias nuntempan difinon de religio eraran, aŭ arkaikan. Religio temas pli pri agomaniero ol pri dioj. Do, mi ne certas ĉu ateismo estas nuntempe religio, tamen estas ateistoj, kiuj agas religie (ili predikas sian veron) kaj nenio malhelpas ke ateismo en venonta tempo tute estos religio, kiu iel adorigos blinde iajn ideojn kaj personojn, kiuj batalis kontraŭ la tiel nomata magia penso.

Ĝis, Novatago.

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 31 Desemba 2013 11:35:11 asubuhi

Dum la Franca Revolucio, tia religio ekzistis. Vidu:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Kulto_al_la_Supera_Es...

(la esperanta artikolo estas iom mallonga; bv legi en aliaj lingvoj)

kaŝperanto (Wasifu wa mtumiaji) 13 Januari 2014 9:17:50 alasiri

Ateismo mem ne estas religio, sed estas multaj ateistoj kiu agas religie. Ateismo estas la kredo ke Dio/dioj ne ekzistas, do ĝi estas kredo je io nesciebla samkiel veraj religioj.

Kiel novatago, mi opinias ke "religio" temas pri agmanieroj pli ol pri dioj/kredoj. Se ili predikas, ili religias.

efilzeo (Wasifu wa mtumiaji) 13 Januari 2014 11:02:13 alasiri

ghibulo:
Ĉu ne ludi ŝakojn estas hobio?
Se oni legus librojn pri temato "kial ne ludi ŝakojn", pripensus kiel atestigi ion al ne ludi ŝakojn, tiam ĝi vere estas hobio okulumo.gif
La realo tamen estas malsama.

Mi ne ludas ŝakojn kaj ne legas librojn pri tio.
Tamen, multaj ludantoj de ŝakoj decidas, ankaŭ por mi, ke oni devas havi la simbolon de la ĉevalo sur la muro, ke mi devas studi la ŝakoludon dum unu horo por semajno ktp.

Duko (Wasifu wa mtumiaji) 14 Januari 2014 9:17:08 asubuhi

kaŝperanto:Ateismo mem ne estas religio, sed estas multaj ateistoj kiu agas religie. Ateismo estas la kredo ke Dio/dioj ne ekzistas, do ĝi estas kredo je io nesciebla samkiel veraj religioj.
Mi malkonsentas kun via difino. Ateismo estas manko de kredo ke Dio/dioj ekzistas. Certe, plu, ĉiu ateisto povas havi pli aŭ malpli fortan konvinkon ke dioj eble/verŝajne/certe ne ekzistas. Sed ateismo estas rifuzo de kredo.

novatago (Wasifu wa mtumiaji) 14 Januari 2014 1:33:55 alasiri

Duko:Sed ateismo estas rifuzo de kredo.
Klarigu tion al mi. Ĉu tio celas diri ke ateistoj rifuzas kredi kaj je ekzisto de dio(j), kaj je neekzisto de dio(j)?

Se tio estas tiel, ni devus havi novan vorton por tiuj, kiuj nuntempe nomas sin ateistoj, sed kredas je neekzisto de dio.

Ĝis, Novatago.

Kurudi juu