Wpisy: 9
Język: Esperanto
Jasminka (Pokaż profil) 25 listopada 2007, 18:20:45
RiotNrrd (Pokaż profil) 25 listopada 2007, 19:42:42
Rao (Pokaż profil) 27 listopada 2007, 22:45:10
Jasminka:(krom ke oni ne rajtas fiparoli)Aaaa...
mnlg (Pokaż profil) 27 listopada 2007, 23:00:02
Jasminka:Mi nun verkas regulojn por la forumoj de lernu!Estas mirige ke ĉio funkciis pli-malpli kontentige ĝis nun eĉ sen reguloj, ĉu?
Mi ne estas administranto, kaj vi certe posedas pli vastan vidkapablon ol mi, sed rigardante la nunan situacion, en kiu - ŝajnas al mi - apenaŭ, se ne eĉ iam, okazas emergencoj kiuj postulus klaran regularon, mi ne certas ĉu oni vere bezonas regulojn. Mia respektoplena sugesto do estas lasi la verkoprojekton
Jev (Pokaż profil) 28 listopada 2007, 12:24:27
mnlg:Mi ne estas administranto, kaj vi certe posedas pli vastan vidkapablon ol mi, sed rigardante la nunan situacion, en kiu - ŝajnas al mi - apenaŭ, se ne eĉ iam, okazas emergencoj kiuj postulus klaran regularon, mi ne certas ĉu oni vere bezonas regulojn. Mia respektoplena sugesto do estas lasi la verkoprojektonLa problemoj oftege okazas. Vi ne vidas ilin, ĉar ni rapide reagas al ili.
mnlg (Pokaż profil) 28 listopada 2007, 13:29:32
Jev (Pokaż profil) 28 listopada 2007, 14:21:04
mnlg:Do mi efektive ne trovas apartan kialon por ekzisto de reguloj. Mi perfekte konscias ke mia kono estas parta, sed oni petis opiniojn, kaj jen la mian mi donas.Jes, sed kelkfoje uzantoj, kies mesaĝaĉojn ni devis forigi/redakti, demandis, kial ni rajtas fari tion. Kaj tre ofte aperas grandaj diskutoj pri tio. Laŭ mi estus bone havi klarajn regulojn, al kiuj ni povus simple sendi tiujn uzantojn. Kutime ni kelkfoje avertas uzanton kaj nur poste se tio tute ne funkcias, ni povas bloki lin/ŝin. Do estus bone, se en la reguloj tio estus klare indikita. Kiam la forumoj ekhavos pli da prizorgantoj, tiuj reguloj povus tre helpi ilian laboron. Oni (kaj uzantoj kaj prizorgantoj) scios, kiam kaj kion oni rajtas/devas fari.
Sed ĉiukaze dankon pro via opinio.
mnlg (Pokaż profil) 28 listopada 2007, 14:39:08
Jes, regularo kiel rapida klarigilo estas bona ideo.
La afero estas, ke la origina mesaĝo petis regulsugestojn al ĉeestantoj de la forumo. Iusence vi estas petantaj al ni simplaj babilantoj la regulojn; tio ŝajnas signifi, ke ni memfare trovis bonajn regulojn. Sed se ni memfare trovis bonajn regulojn, mi komence ne komprenis kial pluaj bezoniĝas.
Mi persone preferas eviti fiksan regularon kiam ĝi ne aparte bezoniĝas.
kelkfoje uzantoj, kies mesaĝaĉojn ni devis forigi/redakti, demandis, kial ni rajtas fari tionMi sincere ne memoras, sed ĉu ne oni prezentiĝas per regularo je registriĝo, tiel ke oni akceptu konduti laŭ iu maniero kaj respekti la decidojn de la estraro? Ĉu tio ne sufiĉas por konsistigi tiun rajton kiun vi menciis? Mi sincere scivolas.
stefanspaul (Pokaż profil) 28 listopada 2007, 14:48:03
[LISTO]
En e-lingve forumo skribu esperante
En patrinlingve forumoj vi rajtas skribi en vian patrinlingvon aŭ/ankaŭ en esperanton
Ne skribu pli ol 3000 simboloj[/list]Memkompreneblas ke vi ne rajtas fiparoli. Ĉiuj forumanoj tion scias.
Kiujn aliajn punktojn vi pripensas? La regularo pripensata ne povas esti multampleksa.