Til innholdet

Angla

fra Cfail0814,2014 1 10

Meldinger: 51

Språk: Esperanto

leporinjo (Å vise profilen) 2014 1 24 11:55:57

willem44:En la romano "Ethical engineer" ("Etik-inĝeniero" ?) de Harry Harrisson estas priskribita la malproksima estonteco de homaro, kiam multaj galaksioj estos loĝigitaj per homoj. Laŭ la romanon, la plej universala lingvo estos certe Esperanto, sed samtempe en kelkaj lokoj restos ankaŭ la angla kaj en ĉirkaŭaĵoj de la Polusa Stelo - la nova dana ( "nytdansk" ) . Jen tia prognozo.))
Interese! En kiu lingvo ĝi verkiĝis? Ĉu oni tradukis ĝin al Esperanto?

willem44 (Å vise profilen) 2014 1 24 12:01:29

leporinjo:

Harry Harrisson skribis en la angla, sed li estis reala esperantisto. Kaj mi havas la romanon tradukita en la rusan, pri ĝia traduko en Esperanton mi ne scias (eble, ke ankaŭ ĝi ekzistas tamen).

kaŝperanto (Å vise profilen) 2014 1 24 18:20:58

willem44:

Ĉi tie oni povas libere elŝuti la libron en multaj formatoj pere de la Gutenberg-o projekto.

willem44 (Å vise profilen) 2014 1 24 18:28:05

kaŝperanto:
Ĉi tie oni povas libere elŝuti la libron en multaj formatoj pere de la Gutenberg-o projekto.
Jes, sed tio estas ia alia versio de la verko, kie la nov-dana (nytdansk, new Danish) ne estas menciita. Tamen Esperanto estas menciita.

saredding (Å vise profilen) 2014 1 25 02:33:27

Mi laboris dum 25 jaroj el Usono (Detroit, Michigan)je Germana kompanio. Ĉiu Germano diris al mi ke mi facile kompreni kiam mi parolis per telefono aŭ en la konferencejo. La Germanoj pensis sin, kial estas nefacila kompreni la aliajn Usonanojn en mia kompanio? La prononcmanieroj de mi, kaj la aliaj Usonanoj en mia kompanio, estis komplete identaj, sed mi ĉiam parolis ne tro rapidan, ne uzis slangon, kaj ne uzis malofte uzitajn vortojn. Aliaj Usonanoj neniam lernis fremdlingvojn (eble, eble unu jaro de Hispana lingvo en la lernejo). Mi lernis Hispana, Franca kaj Ĉina lingvojn en lernejo, do mi sciis ke estas ofte malfacila kompreni fremdlingvojn. La aliaj Usonanoj vere ne povus kompreni tial, kial la eksterlandanoj ne bone komprenis ilin. Kiam mi parolas fremdlingvo kun eksterlandanoj, ili ĉiam parolas kun mi facile kaj nerapide - krom en Paris, Francujo ridulo.gif - ili parolas treege rapidega kiam mi petas ke ili parolas pli malrapide / "plus lentement, s'il vous plait".

Mi estis feliĉulo ke la angla estas mia naskiĝlingvo, ĉar mi laborvivo estis eta (ega) pli facila. La angla nature ne estas pli bona, sed pli internacia, kiel Esperanta kaj Franca ridulo.gif.

willem44 (Å vise profilen) 2014 1 25 15:48:52

saredding: La angla nature ne estas pli bona, sed pli internacia, kiel Esperanta kaj Franca ridulo.gif.
Hodiaŭ jes. Kaj nenio montras, ke la ĉina anstataŭos ĝin. )

morico (Å vise profilen) 2014 1 28 15:18:07

Se oni komparus Eon kaj anglan lingvon?
Eble du miliardoj da homoj lernis kaj lernas linvon DU (ne naskiĝparolantaj).

Unu miliardo lernas ĝin ĝis baza nivelo (1500 horoj), proksimume unu labor-jaro.
900 milionoj ĝis meza nivelo (3000 horoj), du laborjaroj
100 milionoj ĝis alta nivelo (10000 horoj), ses laborjaroj
Tiuj horaroj estas meznombroj pli malgrandaj horaroj por germanlingvo-parolantoj, multe pli grandaj por Orientazia-parolantoj.

Por esperanto (Eo) la lernado estas meznombre dek foje pli rapida.
La gajno kun Eo estas preskaŭ unu miliardo da anoj por baza nivelo plus 1,7 miliardo por meza nivelo + 0,5 miliardo por alta nivelo. Estas pli ol tri miliardoj da anoj. Poste estas pli facile por tiuj homoj lerni aliajn lingvojn aŭ fari aliajn aferojn.

willem44 (Å vise profilen) 2014 1 28 16:05:33

Ĝuste, ĉiuj komprenas, ke ellerni Esperanton estas multe pli facile, ol ajnan nacian lingvon. Sed, laŭ mia opinio, la demando estas: ĉu la homaro vere volas havi komunan lingvon?
Homoj ne volas forlasi eĉ dialektojn de la sama lingvo (ekzemple, en Norvegio).
Multaj kredas, ke la skandinavaj lingvoj (dana, norvega, sveda) estas dialekta kontinuo de la sama lingvo, kaj malgraŭ tio, ili ne aspiras al kreado de unu komuna skandinava lingvo (sed tiaj projektoj ekzistis).

vincas (Å vise profilen) 2014 1 28 18:54:36

willem44:Sed, laŭ mia opinio, la demando estas: ĉu la homaro vere volas havi komunan lingvon?
Bona demando.

morico (Å vise profilen) 2014 1 28 23:15:50

willem44 skribis:
"Sed, laŭ mia opinio, la demando estas: ĉu la homaro vere volas havi komunan lingvon?".

Certe multe da homoj ne volis revoluciojn, arabajn ciferojn, metran sistemon, fervojojn, autojn, aviadilojn k.t.p.

Laŭ mi, multe da homoj volas paroli iliajn naskiĝlingvojn kaj ankaŭ facilan kaj neŭtran komunan internacian lingvon. Post 125 jaroj, Eo esta la pli bona por tio. La problemo estas ĉefe politika: kreskigi ĝian instruadon en la lernejoj kaj agnoski ĝin kiel bona lingvo ponto kun la grandaj lingvoj en la internaciaj organizadoj.

Tibake til toppen