Til indholdet

Angla

af Cfail0814, 10. jan. 2014

Meddelelser: 51

Sprog: Esperanto

Cfail0814 (Vise profilen) 10. jan. 2014 00.52.09

Saluton amikojn,
Mi volas paroli kun gehomoj ke ne paroleble angla. Ĉu tuthomoj sur Lernu paroleble angla? Dankon.

zengtao (Vise profilen) 10. jan. 2014 13.22.02

Cfail0814:Saluton amikojn,
Mi volas paroli kun gehomoj ke ne paroleble angla. Ĉu tuthomoj sur Lernu paroleble angla? Dankon.
amiko, multaj amikoj en ĉe paĝo scias anglan lingvon, tamen esperantistoj ŝatas paroli esperante, do la foro de esperanto estas plej praktiĝita.

robbkvasnak (Vise profilen) 10. jan. 2014 14.17.59

Kelkaj lernu-anoj certe ne scipovas la anglan. Kaj kiom da la angla oni scias estas ĉiam demando. Mi jam scipovas la hebrean - du vorotjn: ken kaj shalom. De la ĉina mi scipovas suffice por mendi menuon en restaŭracio kaj demandi kie estas la necesejo. En la turka mi povus prelegi pri lingvistiko sed ne parole longe pri politiko. Scipovo de lingvo ne estas jes/ne demando. Ekzistas gradoj. La diferenco estas jen: en Esperanto homoj ĝenerale pli rapide progresas de unu grado al alia ol en nacia lingvo. Memkompreneble tio eblas nur se la nova parolanto praktikas. Sed kun la sama klopodo kiel en nacia lingvo, ĉiu ajn lernanto de Eperanto progresos pli rapide. (Escepto estas eble por norveganoj kiuj lernas la svedan aŭ ĉeĥoj kiuj lernas la slovakan.)

morico (Vise profilen) 11. jan. 2014 08.54.09

La granda plimulto da gentoj kiuj studis Anglan en la lernejoj kaj poste dum miloj da horoj, malbone ĝin komprenas kaj parolas, ĉar Angla estas malfacila lingvo kiel aliaj grandaj lingvoj. Esperanto estas meze dek foje pli facila kaj centfoje pli neŭtra.

Mi lernis aŭtodidakte la du lingvojn. Mi povas skribi direkte kaj paroli Esperanton sed ne Anglan. Mi povas nur ĝin legi kaj paroli malfacile ("flughavenlingvo"). Angla ne estas necesa por mia laboro. La kompanioj kiuj ne tradukas iliajn produktojn en naciaj lingvoj vendas tre malbone.

Por mi Angla estas problemo por la 94% de ne naskiĝ-parolantoj en la mondo kaj esperanto estas solvo.

Cfail0814 (Vise profilen) 11. jan. 2014 10.10.03

Dankon ĉiuj por viaj respondoj. Mi lernis esperanton ĉar mi volas paroli kun gehomoj ke ne scipovas paroli angla. Mi esperas ke vin komprenas mia esperanto. Mi estas komencanto.

vincas (Vise profilen) 11. jan. 2014 11.47.34

morico:La granda plimulto da gentoj kiuj studis Anglan en la lernejoj kaj poste dum miloj da horoj, malbone ĝin komprenas kaj parolas
morico:Mi lernis aŭtodidakte la du lingvojn. Mi povas skribi direkte kaj paroli Esperanton sed ne Anglan. Mi povas nur ĝin legi kaj paroli malfacile
Kiu kulpas pri tio? Mem lernantoj, instruistoj, malbonaj metodoj de instruado kaj lernado?

Jen paĝo. En ĝi estas skribita ke, ekzemple estonoj kaj finnoj estas pli lertaj en angla lingvo ol aliaj. Do kial ili kapablas lerni anglan lingvon, sed aliaj ne?
http://www.ef.com/epi/

morico:ĉar Angla estas malfacila lingvo kiel aliaj grandaj lingvoj
Eble ĉiuj naciaj lingvoj estas malfacilaj kaj angla ne estas pli multe malfacila ol aliaj lingvoj.

morico (Vise profilen) 11. jan. 2014 23.17.21

Vincas skribis
"Jen paĝo. En ĝi estas skribita ke, ekzemple estonoj kaj finnoj estas pli lertaj en angla lingvo ol aliaj. Do kial ili kapablas lerni anglan lingvon, sed aliaj ne?"

Vincas, tiu opinsondo ne estas scienca. Ĝi konsideras nur tiujn kiuj volas fari anglajn testojn. Kiu kontrolas la rezultojn? La loĝantaro de Eŭropa Unio kiu bone parolas angle estas eble 15% kun la 12% de naskiĝparolantoj. 80% parolas malbone aŭ tute ne.

Por la malsimiloj inter la landoj pluraj faktoroj estas gravaj:
-la lingva proksimeco de la angla por la germanaj lingvoj;
-la malgrandaj lingvoj por la nombro de parolantoj akceptas pli facile multekostan lernadon (en horoj kaj mono) de la angla lingvo;
-la motivo estas ankaŭ pli granda por malgrandaj lingvoj kiam estas multe da elmigrantoj;
-la pedagogio estas alia faktoro: en Francio la lingvo laborejoj estas pli maloftaj ke en aliaj eŭropaj landoj;
-la nivelo de disvolvado k.t.p.

Interesa rezultato estas por Japonio kaj Sud-Koreio: "malgraŭ ega privata investo, la nivelo ne fariĝas pli bona". Unue Orienta Azio eksportis multe pli ekde 50 jaroj kun malforta nivelo en angla; due angla ne estas "monda lingvo" laŭ la propagando, mem se ĝi estas la unua lingvo du (ne naskiĝ-lingvo).

Mi pensas ke la pli bona solvo estas unue lerni Esperanton, 10 foje pli facila, kaj poste lerni anglan kaj aliajn lingvojn.

willem44 (Vise profilen) 12. jan. 2014 08.20.05

Saluton al ĉiuj!

Mark Tven skribis, ke oni povas ellerni la anglan lingvon dum 30 horoj, la francan - dum 30 tagoj, kaj la lingvon germanan - dum 30 jarojridulo.gif
Tiele, la angla lingvo estas tamen kompare facila. Esperanto vere havas facilan gramatikon, sed la lingvo mem havas malfacilecojn. Kaj prenas nemallongan tempon por fariĝi flue parolanto en tiu ĉi lingvo, kiel en ajna alia lingvo.
Mi nomus Esperanton juna frato de du lingvoj - la itala kaj la rumana, laŭ ĝia sonado. )

michaleo (Vise profilen) 12. jan. 2014 08.26.45

willem44:Saluton al ĉiuj!

Mark Tven skribis, ke oni povas ellerni la anglan lingvon dum 30 tagoj, la francan - dum 30 monatoj, kaj la lingvan germanan - dum 30 jarojridulo.gif
Tiele, la angla lingvo estas tamen kompare facila. Esperanto vere havas facilan gramatikon, sed la lingvo mem havas malfacilecojn. Kaj prenas nemallongan tempon por fariĝi flue parolanto en tiu ĉi lingvo, kiel en ajna alia lingvo.
Mi nomus Esperanton juna frato de du lingvoj - la itala kaj la rumana, laŭ ĝia sonado. )
Nur unu demando:
Kiu lingvo estis la denaska lingvo de Mark Twain?

willem44 (Vise profilen) 12. jan. 2014 08.38.44

michaleo:
Nur unu demando:
Kiu lingvo estis la denaska lingvo de Mark Twain?
Mi korektis mian eraron: li skribis, ke necesas nur 30 horojn por la angla (kaj certe sen fariĝi flua parolanto). La angla estis lia denaska lingvo, jes. Li komparis la anglan kun la germana, kaj li tie montris, ke la germana estas multe pli malfacila.

Tilbage til start