Mesaĝoj: 51
Lingvo: Esperanto
Cfail0814 (Montri la profilon) 2014-januaro-10 00:52:09
Mi volas paroli kun gehomoj ke ne paroleble angla. Ĉu tuthomoj sur Lernu paroleble angla? Dankon.
zengtao (Montri la profilon) 2014-januaro-10 13:22:02
Cfail0814:Saluton amikojn,amiko, multaj amikoj en ĉe paĝo scias anglan lingvon, tamen esperantistoj ŝatas paroli esperante, do la foro de esperanto estas plej praktiĝita.
Mi volas paroli kun gehomoj ke ne paroleble angla. Ĉu tuthomoj sur Lernu paroleble angla? Dankon.
robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-januaro-10 14:17:59
morico (Montri la profilon) 2014-januaro-11 08:54:09
Mi lernis aŭtodidakte la du lingvojn. Mi povas skribi direkte kaj paroli Esperanton sed ne Anglan. Mi povas nur ĝin legi kaj paroli malfacile ("flughavenlingvo"). Angla ne estas necesa por mia laboro. La kompanioj kiuj ne tradukas iliajn produktojn en naciaj lingvoj vendas tre malbone.
Por mi Angla estas problemo por la 94% de ne naskiĝ-parolantoj en la mondo kaj esperanto estas solvo.
Cfail0814 (Montri la profilon) 2014-januaro-11 10:10:03
vincas (Montri la profilon) 2014-januaro-11 11:47:34
morico:La granda plimulto da gentoj kiuj studis Anglan en la lernejoj kaj poste dum miloj da horoj, malbone ĝin komprenas kaj parolas
morico:Mi lernis aŭtodidakte la du lingvojn. Mi povas skribi direkte kaj paroli Esperanton sed ne Anglan. Mi povas nur ĝin legi kaj paroli malfacileKiu kulpas pri tio? Mem lernantoj, instruistoj, malbonaj metodoj de instruado kaj lernado?
Jen paĝo. En ĝi estas skribita ke, ekzemple estonoj kaj finnoj estas pli lertaj en angla lingvo ol aliaj. Do kial ili kapablas lerni anglan lingvon, sed aliaj ne?
http://www.ef.com/epi/
morico:ĉar Angla estas malfacila lingvo kiel aliaj grandaj lingvojEble ĉiuj naciaj lingvoj estas malfacilaj kaj angla ne estas pli multe malfacila ol aliaj lingvoj.
morico (Montri la profilon) 2014-januaro-11 23:17:21
"Jen paĝo. En ĝi estas skribita ke, ekzemple estonoj kaj finnoj estas pli lertaj en angla lingvo ol aliaj. Do kial ili kapablas lerni anglan lingvon, sed aliaj ne?"
Vincas, tiu opinsondo ne estas scienca. Ĝi konsideras nur tiujn kiuj volas fari anglajn testojn. Kiu kontrolas la rezultojn? La loĝantaro de Eŭropa Unio kiu bone parolas angle estas eble 15% kun la 12% de naskiĝparolantoj. 80% parolas malbone aŭ tute ne.
Por la malsimiloj inter la landoj pluraj faktoroj estas gravaj:
-la lingva proksimeco de la angla por la germanaj lingvoj;
-la malgrandaj lingvoj por la nombro de parolantoj akceptas pli facile multekostan lernadon (en horoj kaj mono) de la angla lingvo;
-la motivo estas ankaŭ pli granda por malgrandaj lingvoj kiam estas multe da elmigrantoj;
-la pedagogio estas alia faktoro: en Francio la lingvo laborejoj estas pli maloftaj ke en aliaj eŭropaj landoj;
-la nivelo de disvolvado k.t.p.
Interesa rezultato estas por Japonio kaj Sud-Koreio: "malgraŭ ega privata investo, la nivelo ne fariĝas pli bona". Unue Orienta Azio eksportis multe pli ekde 50 jaroj kun malforta nivelo en angla; due angla ne estas "monda lingvo" laŭ la propagando, mem se ĝi estas la unua lingvo du (ne naskiĝ-lingvo).
Mi pensas ke la pli bona solvo estas unue lerni Esperanton, 10 foje pli facila, kaj poste lerni anglan kaj aliajn lingvojn.
willem44 (Montri la profilon) 2014-januaro-12 08:20:05
Mark Tven skribis, ke oni povas ellerni la anglan lingvon dum 30 horoj, la francan - dum 30 tagoj, kaj la lingvon germanan - dum 30 jaroj
Tiele, la angla lingvo estas tamen kompare facila. Esperanto vere havas facilan gramatikon, sed la lingvo mem havas malfacilecojn. Kaj prenas nemallongan tempon por fariĝi flue parolanto en tiu ĉi lingvo, kiel en ajna alia lingvo.
Mi nomus Esperanton juna frato de du lingvoj - la itala kaj la rumana, laŭ ĝia sonado. )
michaleo (Montri la profilon) 2014-januaro-12 08:26:45
willem44:Saluton al ĉiuj!Nur unu demando:
Mark Tven skribis, ke oni povas ellerni la anglan lingvon dum 30 tagoj, la francan - dum 30 monatoj, kaj la lingvan germanan - dum 30 jaroj
Tiele, la angla lingvo estas tamen kompare facila. Esperanto vere havas facilan gramatikon, sed la lingvo mem havas malfacilecojn. Kaj prenas nemallongan tempon por fariĝi flue parolanto en tiu ĉi lingvo, kiel en ajna alia lingvo.
Mi nomus Esperanton juna frato de du lingvoj - la itala kaj la rumana, laŭ ĝia sonado. )
Kiu lingvo estis la denaska lingvo de Mark Twain?
willem44 (Montri la profilon) 2014-januaro-12 08:38:44
michaleo:Mi korektis mian eraron: li skribis, ke necesas nur 30 horojn por la angla (kaj certe sen fariĝi flua parolanto). La angla estis lia denaska lingvo, jes. Li komparis la anglan kun la germana, kaj li tie montris, ke la germana estas multe pli malfacila.
Nur unu demando:
Kiu lingvo estis la denaska lingvo de Mark Twain?