Al la enhavo

iĝi (aŭ aliaj verboj) + participo

de michaleo, 2014-januaro-17

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

sudanglo (Montri la profilon) 2014-januaro-23 10:22:40

Do kio estas la konkludo? Ke iĝi + participo estas afero de stilo, aŭ ke iĝi + -ita estas tamen neta eraro (naciisimo)?

Donite, ke iĝi signalas stat-ŝanĝo kaj ke eblas foje ke -ita povas referenci staton, ĉu ne teorie iĝi + -ita eblas?

Posta skribo:

'Kaj tiel (finfine) mia lasta filino iĝis edzinigita', rakontis la patro.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2014-januaro-24 03:06:49

Mi ne opinias ke iĝi -ita estas eraro. Iĝi [radik]a kaj [radik]iĝi ŝajnas, al mi, esti subtile malsamaj. Ekstera aganto (laŭ mi) havas iomete pli emfazon en iĝi [radik]a ol en la alia (eĉ se ne menciita). Sed, la malsamo ofte estas tre eta. Mi konfesas ke mi plejofte uzas unu aŭ la alian pli laŭ iliaj sonoj ol iliaj signifoj, kaj la plej bela venkas. Ne ĉiam, kompreneble. Sed ofte.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2014-januaro-24 03:06:50

---

Tjeri (Montri la profilon) 2014-januaro-24 08:07:35

Mi opinias tion mallertaĵo sed ne eraro.

Reen al la supro