Til innholdet

iĝi (aŭ aliaj verboj) + participo

fra michaleo,2014 1 17

Meldinger: 14

Språk: Esperanto

sudanglo (Å vise profilen) 2014 1 23 10:22:40

Do kio estas la konkludo? Ke iĝi + participo estas afero de stilo, aŭ ke iĝi + -ita estas tamen neta eraro (naciisimo)?

Donite, ke iĝi signalas stat-ŝanĝo kaj ke eblas foje ke -ita povas referenci staton, ĉu ne teorie iĝi + -ita eblas?

Posta skribo:

'Kaj tiel (finfine) mia lasta filino iĝis edzinigita', rakontis la patro.

RiotNrrd (Å vise profilen) 2014 1 24 03:06:49

Mi ne opinias ke iĝi -ita estas eraro. Iĝi [radik]a kaj [radik]iĝi ŝajnas, al mi, esti subtile malsamaj. Ekstera aganto (laŭ mi) havas iomete pli emfazon en iĝi [radik]a ol en la alia (eĉ se ne menciita). Sed, la malsamo ofte estas tre eta. Mi konfesas ke mi plejofte uzas unu aŭ la alian pli laŭ iliaj sonoj ol iliaj signifoj, kaj la plej bela venkas. Ne ĉiam, kompreneble. Sed ofte.

RiotNrrd (Å vise profilen) 2014 1 24 03:06:50

---

Tjeri (Å vise profilen) 2014 1 24 08:07:35

Mi opinias tion mallertaĵo sed ne eraro.

Tibake til toppen