Berichten: 26
Taal: Esperanto
Oijos (Profiel tonen) 18 januari 2014 00:48:31
Nun mi scias la kialon (aŭ parton) bedaŭrindan, kial iom pligrandiĝis la kiomo de registriĝoj ĉe Lernu! en 2012 kaj en 2013 post malprogreso ekde 2009.
Kiam ĉi tiu ŝanĝiĝo estiĝis?
Dakila_Sidhi (Profiel tonen) 18 januari 2014 08:10:23
Mi konsentas ke se Lernu malrajtigis tiun dum la tago ke mi ekstudis Esperanton, mi decide ekstudos Esperanton pli poste. Ankaŭ mi scivolas kial la teamo ne plu donas rajton al ne-registriĝintoj uzi erojn de la bazajn kursojn. Mi ja konsentas ke pli da homoj interesiĝus je Esperanto se ili havus la provaĵojn de kursoj. Ankaŭ en aliaj retejoj, la postulo registriĝi malallogas min.
Mi estis instiganta aliajn ulojn studi Esperanton per doni la ligilon de Bildoj kaj Demandoj, sed ne plu nun ĉar ili ne plu povas malfermi ĝin.
pi1 (Profiel tonen) 18 januari 2014 10:59:03
raffadalbo (Profiel tonen) 18 januari 2014 18:51:12
Oijos:Kial diable iu volas malebligi homojn lerni Esperanton? Mi memoras, ke mi uzis Lernu!-n dum kelkaj monatoj antaŭ ol mi registris min! Povas esti, ke mi ne parolus Esperanton, se tiu baro estus tiam estinta! Kiom da Esperuntistoj ni perdis pro ĉi tiu malsaĝaĵo? Kiu kulpas?Verdire, mi opinias ke Lernu! pravas.
Kial vi NE volas registriĝi?
Lernu! proponas esperantajn kursojn senpage - eĉ kun korektantoj. Aliaj kursoj postulas minimume ke vi aĉetu libron. La pago de lernu! estas la kvanto de la aliĝintoj.
Alimaniere estus kiel diri: se oni donas al vi senpagan juvelon, nur demandinte vian nomon, tiu estus troa postulo... Kvin demandosignojn postulas tia aserto, laŭ mi!
Oijos (Profiel tonen) 18 januari 2014 18:54:53
erinja (Profiel tonen) 18 januari 2014 23:47:43
La aliaj senpagaj retaj kursoj, LiveMocha, ktp, ili ĉiuj petas registriĝon. Mi ne vidas grandan diferencon (kaj aldone, LiveMocha kaj aliaj retaj kursoj konstante spamas min -- lernu, ne).
En la nova lernu oni povos uzi sian Google-konton aŭ Facebook-konton por krei konton ĉe lernu, se oni ne volas krei jam alian novan konton. Kompreneble tio ne estos deviga.
Oijos (Profiel tonen) 19 januari 2014 00:22:25
oni eĉ ne devas doni ajnan nomon aŭ personaj informojKiam tio ŝanĝiĝis?
Estas konata Interreta fakto, ke se iu afero postulas registriĝon, kiomo de daŭrigantoj tre forte malgrandiĝas. Malfeliĉe mi ne memoras, kie mi legis tion kaj kiom precize malgrandiĝas.
lagtendisto (Profiel tonen) 19 januari 2014 01:35:36
Oijos:Malfeliĉe mi ne memoras, kie mi legis tion kaj kiom precize malgrandiĝas.Eble registriĝo malgrandiĝas datumtrafikon spaman ĉe servilo de Lernu.net. Volumo de datumtrafiko kostas monon.
horsto (Profiel tonen) 19 januari 2014 01:48:20
Unue la multaj avertoj, forigoj de mesaĝoj kaj eĉ fadenoj. Tio forpelis multajn homojn, kiuj havis aliajn ideojn pri la mondo kaj kiuj faris la forumon pli interesa.
Nun tio.
Mi ne komprenas la ideon. Mi nur registras min ĉe paĝaro se mi nepre volas uzi la servon de la paĝaro.
Kion pensas la respondeculoj de la paĝaro? Ke ĉiu homo en la mondo nepre volas lerni Esperanton?
Mi tutcerte ne estus uzanto de ĉi tiu paĝaro se tiu ridinda baro ekzistus jam pasinte.
horsto (Profiel tonen) 19 januari 2014 01:50:34
spreecamper:Eble registriĝo malgrandiĝas datumtrafikon spaman ĉe servilo de Lernu.net. Volumo de datumtrafiko kostas monon.Vi pravas, kaj oni ŝparus eĉ pli da mono se oni tute fermus la paĝaron.