До змісту

Kial ne plu eblas fari kursojn ne-registrante?????

від Oijos, 18 січня 2014 р.

Повідомлення: 26

Мова: Esperanto

Oijos (Переглянути профіль) 18 січня 2014 р. 00:48:31

La demando meritas havi kvin demandosignojn. Mi ĵus legis en la angla forumparto mesaĝon de Dakila_Sidhi, en kiu li donis la sciigon. Kial diable iu volas malebligi homojn lerni Esperanton? Mi memoras, ke mi uzis Lernu!-n dum kelkaj monatoj antaŭ ol mi registris min! Povas esti, ke mi ne parolus Esperanton, se tiu baro estus tiam estinta! Kiom da Esperuntistoj ni perdis pro ĉi tiu malsaĝaĵo? Kiu kulpas?

Nun mi scias la kialon (aŭ parton) bedaŭrindan, kial iom pligrandiĝis la kiomo de registriĝoj ĉe Lernu! en 2012 kaj en 2013 post malprogreso ekde 2009.

Kiam ĉi tiu ŝanĝiĝo estiĝis?

Dakila_Sidhi (Переглянути профіль) 18 січня 2014 р. 08:10:23

Hahaha! Jes tiu ne plaĉas min. Ankaŭ mi ekstudis Esperanton kiam mi ne estis registrita. Bildoj kaj Demandoj, kiu estas mia plej ŝatata lingva kurso, estas tiu kiu interesigis min lerni E-on.

Mi konsentas ke se Lernu malrajtigis tiun dum la tago ke mi ekstudis Esperanton, mi decide ekstudos Esperanton pli poste. Ankaŭ mi scivolas kial la teamo ne plu donas rajton al ne-registriĝintoj uzi erojn de la bazajn kursojn. Mi ja konsentas ke pli da homoj interesiĝus je Esperanto se ili havus la provaĵojn de kursoj. Ankaŭ en aliaj retejoj, la postulo registriĝi malallogas min.

Mi estis instiganta aliajn ulojn studi Esperanton per doni la ligilon de Bildoj kaj Demandoj, sed ne plu nun ĉar ili ne plu povas malfermi ĝin.

pi1 (Переглянути профіль) 18 січня 2014 р. 10:59:03

la paĝaro postulas monojn, sed Eo tro simplas por preni monojn de lernantoj, do oni "devas" komplikigi instruadon. Do spektu en mia profilo mian novan 4-lingvan vortareton pri 270 plej oftaj vortoj

raffadalbo (Переглянути профіль) 18 січня 2014 р. 18:51:12

Oijos:Kial diable iu volas malebligi homojn lerni Esperanton? Mi memoras, ke mi uzis Lernu!-n dum kelkaj monatoj antaŭ ol mi registris min! Povas esti, ke mi ne parolus Esperanton, se tiu baro estus tiam estinta! Kiom da Esperuntistoj ni perdis pro ĉi tiu malsaĝaĵo? Kiu kulpas?
Verdire, mi opinias ke Lernu! pravas. ridulo.gif

Kial vi NE volas registriĝi?

Lernu! proponas esperantajn kursojn senpage - eĉ kun korektantoj. Aliaj kursoj postulas minimume ke vi aĉetu libron. La pago de lernu! estas la kvanto de la aliĝintoj.

Alimaniere estus kiel diri: se oni donas al vi senpagan juvelon, nur demandinte vian nomon, tiu estus troa postulo... Kvin demandosignojn postulas tia aserto, laŭ mi!

Oijos (Переглянути профіль) 18 січня 2014 р. 18:54:53

Bv. notu, ke kutime nur 10 % da uzantoj de Lernu! estas enregistritaj!

erinja (Переглянути профіль) 18 січня 2014 р. 23:47:43

Mi ne multe komprenas. Se oni povas senpage uzi kurson, nur pro kreo de senpaga konto (oni eĉ ne devas doni ajnan nomon aŭ personaj informoj), mi ne multe komprenas, kiel tio malhelpas la lernadon.

La aliaj senpagaj retaj kursoj, LiveMocha, ktp, ili ĉiuj petas registriĝon. Mi ne vidas grandan diferencon (kaj aldone, LiveMocha kaj aliaj retaj kursoj konstante spamas min -- lernu, ne).

En la nova lernu oni povos uzi sian Google-konton aŭ Facebook-konton por krei konton ĉe lernu, se oni ne volas krei jam alian novan konton. Kompreneble tio ne estos deviga.

Oijos (Переглянути профіль) 19 січня 2014 р. 00:22:25

Plu: "Kiam ĉi tiu ŝanĝiĝo estiĝis?"
oni eĉ ne devas doni ajnan nomon aŭ personaj informoj
Kiam tio ŝanĝiĝis?

Estas konata Interreta fakto, ke se iu afero postulas registriĝon, kiomo de daŭrigantoj tre forte malgrandiĝas. Malfeliĉe mi ne memoras, kie mi legis tion kaj kiom precize malgrandiĝas.

lagtendisto (Переглянути профіль) 19 січня 2014 р. 01:35:36

Oijos:Malfeliĉe mi ne memoras, kie mi legis tion kaj kiom precize malgrandiĝas.
Eble registriĝo malgrandiĝas datumtrafikon spaman ĉe servilo de Lernu.net. Volumo de datumtrafiko kostas monon.

horsto (Переглянути профіль) 19 січня 2014 р. 01:48:20

Mi ne sciis tion ĝis nun. Tio estas bedaŭrindega afero.

Unue la multaj avertoj, forigoj de mesaĝoj kaj eĉ fadenoj. Tio forpelis multajn homojn, kiuj havis aliajn ideojn pri la mondo kaj kiuj faris la forumon pli interesa.

Nun tio.

Mi ne komprenas la ideon. Mi nur registras min ĉe paĝaro se mi nepre volas uzi la servon de la paĝaro.
Kion pensas la respondeculoj de la paĝaro? Ke ĉiu homo en la mondo nepre volas lerni Esperanton?

Mi tutcerte ne estus uzanto de ĉi tiu paĝaro se tiu ridinda baro ekzistus jam pasinte.

horsto (Переглянути профіль) 19 січня 2014 р. 01:50:34

spreecamper:Eble registriĝo malgrandiĝas datumtrafikon spaman ĉe servilo de Lernu.net. Volumo de datumtrafiko kostas monon.
Vi pravas, kaj oni ŝparus eĉ pli da mono se oni tute fermus la paĝaron.

Назад до початку