Aller au contenu

Vortaroj (mi kreas novan separan fadenon)

de Clarence666, 22 janvier 2014

Messages : 15

Langue: Esperanto

Clarence666 (Voir le profil) 22 janvier 2014 20:36:03

Vortaroj: (mi kreas novan apartan fadenon)

* reta-vortaro.de/revo - Reta Vortaro - perreta uzo (kaj tradukoj kaj difinoj)
* reta-vortaro.de/tgz/index.html - Reta Vortaro - elsxutebla, dosierformato XML aux DZ

Kabe 1910, la plej frua difin-vortaro, dosierformato PDF

vortaro.net - Fakte enreta PIV, nur perreta uzo, bezonas ensaluton, ne bezonas na JS, sen bildoj

Denisowski elsxutebla vortaro EO==>EN (dosierformato UTF8 TXT)

Elsxutebla vortaro de 1907 (dosierformato HTML aux UTF8 TXT)

Lernu "nuda" vortaro-pagxo (bezonas na JS)

Akademia vortaro - nur perreta uzo, kaj 2 etaj elsxuteblaj aldonoj en dosierformato HTML: 8, 9

fervojo.html - fervojaj kaj teknikaj bildvortaroj elsxuteblaj

Komputeko - komputeko.net/index_eo.php - multlingva vortaro pri komputiko, EN<==>EO kaj parte aliaj lingvoj, elsxuteblaj PDF dosieroj

Komputada Leksikono - bertilow.com/div/komputada_leksikono EO<==>EN de Sergio Pokrovskij

eventoj.hu/steb - Multaj fakvortaroj, parte kun bildoj, HTML, PDF, diversaj lingvoj, diversaj fakoj (marista, teknika, ...)

Majstro vortaro (multlingva, nur perrete uzebla)

* vortaro.brazilo.org - Portugala<==>EO (~20 mil radikoj) vortaro
* vortaro.brazilo.org - EO difinoj (nur ~2 mil radikoj) - HTML retpagxoj (unu je komenca litero), perrete konzulteblaj aux elsxuteblaj

gxis 2014-08-02

iqlight (Voir le profil) 24 janvier 2014 21:24:23

reta hungara-Esperanta kaj Esperanta-hungara vortaro:
http://www.eszperanto.hu/vortaro/esp-hung-ol-e.htm

Francestral (Voir le profil) 24 janvier 2014 22:58:21

Komputeko (multlingva vortaro pri komputiko)

raffadalbo (Voir le profil) 26 janvier 2014 08:42:01

yugary (Voir le profil) 26 février 2014 05:58:45

"Separan" fadenon? Ŝajnas ke vi volas diri "apartan" fadenon (aŭ eble pli bone, "novan" fadenon). "Separa" signifus ke la fadeno iel rilatas al la (laŭleĝa) disigo de geedzoj.

marco_ (Voir le profil) 26 février 2014 10:05:42

http://vortaro.brazilo.org - Portugala<==>Eo (~20 mil radikoj) kaj Eo<==>Eo (~2 mil radikoj)

bryku (Voir le profil) 26 février 2014 11:14:38

Pola --- esperanta vortaro Pli ol 162.000 da termoj. Ankoraŭ prilaborata. Vindozo kaj Linukso.

Clarence666 (Voir le profil) 4 mars 2014 07:04:48

yugary:"Separan" fadenon? Ŝajnas ke vi volas diri "apartan" fadenon (aŭ eble pli bone, "novan" fadenon).
Jes, vi sxajne pravas, F*K malgajo.gif (ne eblas redakti la titolon)

> "Separa" signifus ke la fadeno iel rilatas al la (laŭleĝa) disigo de geedzoj

Interese, Vortoj "separi" kaj "separa" estas rezervitaj por fendado de edzecoj, vortoj "separ(at)ismo" kaj "separ(at)isto" ekzistas ankaux, sed la vorto "separa" ne funkcias en la signifo kiun mi celis.

Clarence666 (Voir le profil) 4 mars 2014 07:22:09

...

Bernadox (Voir le profil) 29 juin 2014 21:24:46

Kelkaj pliaj vortaroj en tiu listo (ne ĉiuj ligiloj daŭre funkcias):

http://www.ipernity.com/blog/bernardo/215392

Butler, Esperanto-Angla 1967

Vortaro Oficiala (ĉiuj ĉ. 5000 lingvo-elementoj el la F-to kaj la Oficialaj Aldonoj) - pdf

Kabe 1910, nia unua difin-vortaro, la "avino" de PIV (pdf)

Kaj multaj aliaj, parte recenzitaj en tiu blogo.

Retour au début