目次へ

Komprenigu al mi unu aferon!

Oijos,2014年1月30日の

メッセージ: 29

言語: Esperanto

Oijos (プロフィールを表示) 2014年1月30日 2:04:41

Temas pri lingvoekzameno, nivelo C (alta). Ne legu, se vi ne jam trapasis la teston, se vi ne volas trompi.

...por havigi al li urbajn akvon kaj elektron.

Ĉu iu scipovas ekspliki al mi, kial estas erare skribi: "...por havigi al li urban akvon kaj (urban) elektron."?
Do, nur forigi la j-literon de "urbajn"-vorto.

Alia afero: en la rezultopaĝo estas uzataj vortoj nekorekte kaj korekta mise.

Tjeri (プロフィールを表示) 2014年1月30日 5:56:38

Vi mem respondis: tial, ke vi metis interkrampan vorton.

Oijos (プロフィールを表示) 2014年1月30日 10:50:11

Tjeri:Vi mem respondis: tial, ke vi metis interkrampan vorton.
Ne, mi ne faris tion en la testo, kompreneble.

Tjeri (プロフィールを表示) 2014年1月30日 10:53:01

Precize tial.
Komparu: mi aĉetis bluan krajonon kaj bananon.

Oijos (プロフィールを表示) 2014年1月31日 4:59:34

Tjeri:Precize tial.
Komparu: mi aĉetis bluan krajonon kaj bananon.
Ankaŭ tiun frazon mi juĝus gramatike ĝusta.

Ĉu iu havas eĉ ligilon al klarigo en PMEG?

johmue (プロフィールを表示) 2014年1月31日 6:23:02

Oijos:
Tjeri:Precize tial.
Komparu: mi aĉetis bluan krajonon kaj bananon.
Ankaŭ tiun frazon mi juĝus gramatike ĝusta.
Ĝi estas gramatike ĝusta. Same kiel tiu-ĉi:
Mi aĉetis bluajn krajonon kaj bananon.

Ambaŭ estas gramatike ĝustaj sed ili havas malsamajn signifojn. La signifo de la dua estas tre malverŝajna, sed la gramatiko ja ne ĝeniĝas per tio.

Ondo (プロフィールを表示) 2014年1月31日 6:47:31

Oijos:Ĉu iu havas eĉ ligilon al klarigo en PMEG?
Ĉu vi celas ĉi tion: 8.2.3. Nombro ĉe A-vortoj?

Via ekzemplo "por havigi al li urban akvon kaj elektron" ne estas erara, se oni volas diri ke ambaŭ estas urbaj, kaj la akvo kaj la elektro. Estas simple iomete pli klare kaj unusence diri "urbajn". Sed eĉ tio ne helpas, se oni volas precize diri kio estas bona(j) en "Li manĝis bonajn pomojn kaj piron."

Oni ja povas forlasi ripetitan adjektivon aŭ alian precizigilon, se tio ne kaŭzas malklaran, vere erarigan frazon. Ekzemple, se iu skribas "Li estas tre dika kaj peza", la plej probabla interpreto estas "tre dika kaj tre peza". Por neprigi alian interpreton oni skribu "li estas peza kaj tre dika".

Tute simile eblas forfaligi la duan adjektivon el "mi manĝıs bongustan supon kaj bongustan deserton", sed tio signifas kvazaŭ inviti kritikon de lingvaj harfendistoj. Tio povas parte komprenigi al ni, pro kio oni fakte pli ofte uzas multenombran adjektivon en tiaj esprimoj: "bongustajn supon kaj deserton". Sed tio ankaŭ estas tute logika kaj ĝusta kaj povas esti pli unusenca.

Duko (プロフィールを表示) 2014年1月31日 11:32:38

Ondo:Sed eĉ tio ne helpas, se oni volas precize diri kio estas bona(j) en "Li manĝis bonajn pomojn kaj piron."
Feliĉe, A-vorto povas aperi post la O-vorto ridulo.gif

Se nur la pomojn estas bonajn: "Li manĝis pomojn bonajn kaj piron."
Se ĉiuj estas bonajn; "Li manĝis pomojn kaj piron bonajn."

sudanglo (プロフィールを表示) 2014年1月31日 11:37:26

kritikon de lingvaj harfendistoj
Mi konsentas. La tuta afero pivotas ĉirkaŭ la verŝajneco de miskompreno.

Kredeble, la konteksto de ...por havigi al li urban akvon kaj elektron sufiĉus por indiki ke kaj la akvo kaj la elektro devas estis en-urba(j).

Subkompreno estas fenomeno de normala parolo en naciaj lingvoj kaj en Esperanto.

Se vi esploros 'la Paroladoj de Zamenhof' en la Tekstaro per la formulo \w+\OF kaj \w+\OF vi trovos multajn ekzemplojn de ne-pluraligo - ne nur de person-pronomaj adjektivoj (sia lia ĝia ktp).

konata energio kaj sindoneco de niaj Britaj amikoj
kun senfina laborado kaj oferado
la internan ideon de la Esperantismo en tiu formo kaj grado
ĉiuj flankoj de la homa spirito kaj moralo

Oijos (プロフィールを表示) 2014年1月31日 13:56:22

sudanglo:
konata energio kaj sindoneco de niaj Britaj amikoj
kun senfina laborado kaj oferado
la internan ideon de la Esperantismo en tiu formo kaj grado
ĉiuj flankoj de la homa spirito kaj moralo
Ĉiuj tiuj frazoj estas misaj.

Oni devas harfendadi por sukcesi en la testo.

先頭にもどる