前往目錄

Demando pri vortordo

貼文者: CraDieN, 2014年2月10日

訊息: 6

語言: Esperanto

CraDieN (顯示個人資料) 2014年2月10日下午5:03:30

Certe Esperanto havas tre fleksebla vortordo, sed mi povas libere interŝanĝi inter ĉij tiuj duaj frazoj aŭ estas differenco de nuanco?

"Hundo mordis min." ('Normala' vortordo)
"Min mordis hundo." (Respondo al la demando "Kiun estis mordas?" )

Antaŭe dankon!

Fenris_kcf (顯示個人資料) 2014年2月10日下午5:05:47

Ambaŭ frazoj signifas la saman.

Eltwish (顯示個人資料) 2014年2月10日下午5:57:11

Semantike ili signifas la saman, sed oni certe povus uzi la ordon por emfazi ion aŭ montri fokuson. Ekzemple, "Jes ja, hundo mordis lin, sed min mordis urso!" Mi kredas, ke oni nature emas meti emfazaĵojn ĉe la fino de frazoj, kaj ŝanĝo de ordo ebligas tion.

Rikat (顯示個人資料) 2014年2月10日下午9:53:23

Eble "Katojn la muso vidis kiam li iris en la chambron" similas al la angla "Cats were what the mouse saw when he entered the room." Ne estas sama kiel "la muso vidis katojn kiam li iris en la chambron." Temas pri fokuso.

robbkvasnak (顯示個人資料) 2014年2月11日上午2:49:14

Voila! kiel oni diras en la angla.

sudanglo (顯示個人資料) 2014年2月11日上午11:57:09

La ĉefa afero, komprenota, pri la devioj de SVO en Esperanto estas ke ili estas kutime aŭ topike aŭ strukture motivitaj. La elekto ne estas afero de persona aŭ idiosinkrata prefero pri vorto-ordo.

Profundan studon pri la relativa ofteco de SVO, OVS, VOS, ktp, vi trovos en la libro de Wim Jansen 'Naturaj Vortordoj en Esperanto', eldonita de UEA.

La angla havas diversaj metodojn de topikigo - lok-tena (vakua) subjekto, pasivo, kaj voĉa akcento.

Ekz. por traduki la antaŭ-supran frazon en la anglan, mi eble dirus 'An in-depth study of this subject is to be found in ....'

回到上端