Til innholdet

Ĉu -ismo=-em + -eco?

fra OrangxKoloro,2014 2 12

Meldinger: 7

Språk: Esperanto

OrangxKoloro (Å vise profilen) 2014 2 12 14:09:27

Salut'

Mi demandas min se la nova sufikso -ismo egalas la sumon de la sufiksoj -em kaj -eco ('emeco')? Do, ĉu povas diri ke -ismo estas unu mallongiga sufikso?

Dankon antaŭe.

jismith1989 (Å vise profilen) 2014 2 12 15:16:38

Ne, tio ja estas agrabla hipotezo, sed -ismo devenas nur de la greka kaj do de multaj aliaj lingvoj eŭropaj (kaj eble ne-eŭropaj), kie la finaĵo de -ism (greke, -ismos) signifas aŭ doktrinon aŭ ideologion.

Plue, 'demandi sin' ne egalas la francajn vortojn se demander. Oni ne uzas tian frazparton ĝenerale esperante, krom se oni volas diri ke oni demandas ion al si pli laŭvorte, pli-malpli parolante al si mem: oni dirus 'scivoli' anstataŭe.

Amike!

Djino (Å vise profilen) 2014 2 12 15:26:49

"-emeco" estas la malnovan version de la sufikso -emo.
Estas kvazaŭe la saman sencon.

OrangxKoloro (Å vise profilen) 2014 2 13 08:40:09

"-emeco" estas la malnovan version de la sufikso -emo.
Estas kvazaŭe la saman sencon.
Do -eco, tiel skribita, ne estas meze la unuaj sufiksoj?shoko.gif
Ne, tio ja estas agrabla hipotezo, sed -ismo devenas nur de la greka kaj do de multaj aliaj lingvoj eŭropaj (kaj eble ne-eŭropaj), kie la finaĵo de -ism (greke, -ismos) signifas aŭ doktrinon aŭ ideologion.
Sed iu doktrino aŭ ideologio ne estas kelkafoje la emo ecigi ion?

Ekzemple, en franca :

-jeune=> juna
-jeunesse => juneco
-jeunisme(http://fr.wiktionary.org/wiki/jeunisme)=>junismo?, junemeco? junigeco?
Plue, 'demandi sin' ne egalas la francajn vortojn se demander. Oni ne uzas tian frazparton ĝenerale esperante, krom se oni volas diri ke oni demandas ion al si pli laŭvorte, pli-malpli parolante al si mem: oni dirus 'scivoli' anstataŭe.
Demandi sin ekvivalentas prefere 'se questionner'?

jismith1989 (Å vise profilen) 2014 2 15 16:04:48

Jes, certe interesa elpensaĵo, sed, kiel vi estis diranta, ĝi aplikas nur kelkafoje, do ne povas esti regulo universala.

Kaj mi pensas ke 'se questionner' ja estus pli bona traduko. Tamen oni dirus eble 'demandi ion al si'. ridulo.gif

OrangxKoloro (Å vise profilen) 2014 2 16 09:35:34

Dankon

Clarence666 (Å vise profilen) 2014 3 4 06:16:26

> Tamen oni dirus eble 'demandi ion al si'

Vortaroj havas alian opinion:

http://www.reta-vortaro.de/revo/art/demand.html#de...

http://vortaro.net/?w=demandi

> sin demandi. Meti demandon antaŭ si k pripensi ĝin

Tibake til toppen