Mergi la conținut

Ĉu cenzuro utilas por la celoj de la Esperanto-movado?

de Sunjo, 11 martie 2014

Contribuții/Mesaje: 24

Limbă: Esperanto

lagtendisto (Arată profil) 15 martie 2014, 16:36:37

Eble cenzuro povas bazi aŭ sur responseco delega aŭ responseco sentiga, nedelegita por cenzuru.

Paulinho (Arată profil) 15 martie 2014, 17:40:03

Cenzuro estas la kancero de la homaro....

Altebrilas (Arată profil) 15 martie 2014, 18:39:06

Estas bone, ke ĉiuj opinioj esprimiĝu, eĉ (kaj ĉefe) la plej originalaj, kondiĉe, ke la volo debati estu sincera. Sed insultoj fermas la debaton. La kontraŭanto ne havas alian solvon ol plie insulti aŭ forlasi la debaton.

Estas la sama pri tiaj karikaturoj (kion oni nomas "Goodwin poento" ), ĉar kion oni povas respondi al tio? Trovi pli aĉajn karikaturojn pri la ukraina registaro, kaj spami la fadenon per ili? Sprita kaj trafa karikaturo povas altiri la atento al flankoj de la problemo, kiujn oni preteratentis. Sed unuagrada karikaturo nur blokas la debaton.

Estas la sama afero, kiam la pro-rusia propagando prezentas kiel faŝismo la pro-eŭropunia estraro de ukraino. Verŝajnas, ke inter la plej viglaj batalantoj de Majdan estis ekstremistoj kiuj ŝatas perforton, kiel en ĉiuj manifestacioj de la plejparto de la mondo. Sed pli bone celi interkomprenon ol insultadon.

Sunjo (Arată profil) 15 martie 2014, 21:06:44

Altebrilas: Sed insultoj fermas la debaton. La kontraŭanto ne havas alian solvon ol plie insulti aŭ forlasi la debaton.
La kontraŭanto havas la eblon raporti personajn insultojn (do ne karikaturojn pri personoj de la publika vivo kiel ekzemple politikistoj). Se oni ne volas diskuti karikaturon, oni simple povas daŭrigi la diskuton pri aliaj laŭtemaj aferoj.

Altebrilas:Estas la sama pri tiaj karikaturoj (kion oni nomas "Goodwin poento" ),
Mi neniam aŭdis pri "Goodwin poento" (sed trovis klarigon en la artikolo pri la leĝo de Godwin ke temas pri neformala mezurunuo en Francio). Ĉu eble vi celas la "leĝon de Godwin"? Se jes, ĝi ne validas ĉi tie, ĉar la komparo ne estas tute senbaza (tiaj komparoj estis temo ankaŭ de publikaj novaĵoj en diversaj lingvoj, vi certe trovos ion en la interreto, se vi ĝis nun ne legis ion tian). Sed la karikaturo ne estas la temo de tiu ĉi fadeno.

Fuzzy (Arată profil) 16 martie 2014, 09:23:39

Altebrilas:Sed insultoj fermas la debaton. La kontraŭanto ne havas alian solvon ol plie insulti aŭ forlasi la debaton.
Mi ne konsentas. La diskutanto kiu anstataŭ raciaj argumentoj komencas uzi insultojn kaj karikaturojn, klare montras ke pliajn argumentojn li aŭ ŝi ne havas, do fakte li aŭ ŝi malvenkis tutan diskuton.

Altebrilas:Estas la sama afero, kiam la pro-rusia propagando prezentas kiel faŝismo la pro-eŭropunia estraro de ukraino. Verŝajnas, ke inter la plej viglaj batalantoj de Majdan estis ekstremistoj kiuj ŝatas perforton, kiel en ĉiuj manifestacioj de la plejparto de la mondo. Sed pli bone celi interkomprenon ol insultadon.
Kiam mi nomas la novan estraron de Ukrainio naciistoj, mi ja argumentas, kial mi tiel opinias. Tio tute ne estas insultoj. Se vi opinias alie, bonvolu argumenti tion en ĝusta fadeno.

lagtendisto (Arată profil) 16 martie 2014, 11:30:40

Naciistoj bezonas malamantoj. Patriotoj ne bezonas malamantoj. Sed se naciistoj provus ataki patriotojn, tiam emocioj de patrioto povus igi al patriotemo pli agresema. Ĉu oni rajtas karakterizi tion ŝangon personan 'faŝisteca', tio estas multe diskutema. Mi opinas, plie tiel oni plej multe nur povas vundigi emocieca la naciistojn aŭ patriotojn troiga, agresemeca.

Temas saman la puĉestraro en Kievo, Krimeo kaj ankaŭ sinjoro Vladimir Putin. Verŝajne la cenzuro de diskuto de karakterizado ĉu iu estas aŭ/kaj naciisto, aŭ/kaj patrioto, aŭ/kaj faŝisto, tio ne vere alportas iu de ideoj por solvu la situacio en Ukraino. Diskuto devus okazi en vido antaŭfutura, ne historio malantaŭa.

vincas (Arată profil) 16 martie 2014, 11:35:17

Povas esti, ke karikaturoj diras pli ol vortoj kaj ne estas mia problemo, se iu nekomprenas iun karikaturon :]

Dankon :]

lagtendisto (Arată profil) 16 martie 2014, 11:39:24

vincas:Povas esti, ke karikaturoj diras pli ol vortoj kaj ne estas mia problemo, se iu nekomprenas iun karikaturon.
Tiuj kiuj intenca enŝutas 'oleon en fajro', tiuj ankaŭ renkontiĝus iun de problemo novfarita. Se la 'oleon en fajro' ekus diskuton frukteman, tiam estas en ordo. Tiukaze cenzuro ne estas necesa. Se la 'oleon en fajro' nur celas vundigi, tiam ne estas an ordo, pli estas 'detruo persona' anstataŭe de diskutemo. Tiukaze cenzuro ŝajnas necesa.

Ĉu uzantoj de lernu.net kaj E-o vere celas vundigi unu al alian? Iam oni devus klarigi forte, ke oni volas diskuti, ke ankaŭ oni ne volus vundigi en emocio. Ankaŭ, por mi la komunikkulturo ĉe lernu.net kaj E-o komunumo signifas, ke oni sentus responsa kiel la alian ricevas. Oni ankaŭ sentus responsa por korektu poste laŭ nevundigado.

Altebrilas (Arată profil) 19 martie 2014, 01:02:53

Fuzzy:
Altebrilas:Sed insultoj fermas la debaton. La kontraŭanto ne havas alian solvon ol plie insulti aŭ forlasi la debaton.
Mi ne konsentas. La diskutanto kiu anstataŭ raciaj argumentoj komencas uzi insultojn kaj karikaturojn, klare montras ke pliajn argumentojn li aŭ ŝi ne havas, do fakte li aŭ ŝi malvenkis tutan diskuton.
En la moderna mondo, ne gravas, ĉu la argumentoj estas pravaj aŭ ne, nur gravas ĉu oni havas aŭ ne la eblecon esprimi ilin. Tiel agas la politikistoj kiuj tutsimple preteratentas la demandojn, kiuj ne plaĉas al ili.

Kaj se sufiĉus havi pravajn argumentojn por venki, la Fina Venko de Esperanto jam de longtempe estus okazinta! ridulo.gif

Debato en esperantista medio utilas nur por scii, kion esperantistoj farus se ili havus la povon fari ion ajn, kaj la kapablecon unuiĝi malgraŭ la diversaj vidpunktoj.

Altebrilas (Arată profil) 19 martie 2014, 01:04:18

spreecamper:Tiuj kiuj intenca enŝutas 'oleon en fajro', tiuj ankaŭ renkontiĝus iun de problemo novfarita. Se la 'oleon en fajro' ekus diskuton frukteman, tiam estas en ordo. Tiukaze cenzuro ne estas necesa. Se la 'oleon en fajro' nur celas vundigi, tiam ne estas an ordo, pli estas 'detruo persona' anstataŭe de diskutemo. Tiukaze cenzuro ŝajnas necesa.
Mi tute konsentas.

Înapoi mai sus