Đi đến phần nội dung

Kial Esperanto estas tiel malfacila?

viết bởi oskar1991, Ngày 21 tháng 3 năm 2014

Tin nhắn: 44

Nội dung: Esperanto

oskar1991 (Xem thông tin cá nhân) 18:35:06 Ngày 21 tháng 3 năm 2014

Mia vicpatrino estas advokatino, kiu parolas nur la Anglan lingvon. Kompreneble ŝi lernis la Latinan lingvon en universitato, kaj povas legi Latinajn librojn pri principoj de leĝa scienco. Sed ŝi ne parolas Latine. Do ŝi decidis lerni Esperanton. "Ĉar mi volas paroli almenaŭ unu fremdan lingvon." Sed ŝi ne lernis Esperanton, malgraŭ siaj klopodoj por tio.

Kiam mi estis dujara, mia patro dungis al mi instruistojn por la Hispana kaj Angla lingvoj. Li mem instruis la Japanan lingvon kaj Esperanton. Mia patrino instruis la Francan lingvon. Kiam mi estis sesjara, mia patrino kaj mi loĝis en Toulouse, urbo de Francujo, ĉar ŝi volis, ke mi parolu la Francan lingvon perfekte. Kiam mia patrino mortis, mi transloĝiĝis al la domo de mia patro en Usono. Tiam mi estis dekdujara, kaj lernis la Grekan kaj la Latinan lingvojn en Latin School.

Sed Esperanton mi ne sukcesis lerni. Fakte Esperanto estas tiel malfacila, ke libroj vendataj de Amazon estas ofte malbone verkitaj. Oni povas diri, ke Francaj verkistoj ĝenerale lernas la Francan lingvon. Eĉ fremdaj verkistoj, kiel Samuel Becket, Jonathan Littell, Ionesku kaj Cioran lernis tre bone la Francan lingvon. Esperanto estas la nura lingvo, kiun la plejmulto da verkistoj ne sukcesas lerni.

Oni povas diri ke mia vicpatrino havas neordinaran malfacilecon por lingvoj. Sed mi lernis kvin lingvojn. Do mi certe ne havas malfacilecon por lingvoj.

Kial homoj tiel malfacile lernas Esperanton? Kial oni malofte trovas bone parolantojn, kiam oni vizitas Esperantajn klubojn? Mi prezentos sube mian teorion pri la kaŭzoj de tiaj malfacilecoj.

Esperanto mankas taŭgan vortaron starigitan en elektronikaj legiloj, kiel Kindle kaj Kobo. Kiam oni legas Franclingvan libron, li/ŝi povas trovi vortan signifon per simpla fingropremo sur la vorto.

Se oni ne povas legi librojn per moderna elektronika legilo, la lernado de lingvo iĝas tre malfacila. Esperanto ne havas vortaron por Kobo, kaj nur unu vortaron por Kindle. La problemo estas, ke oni misklasigas la Esperantajn librojn venditajn de Amazon. Tial oni ne povas uzi la vortaron de Esperanto.

Amazon havas vortaran klason por gravaj lingvoj, kiel la Angla, kaj la Franca. Lingvo kiun malmultaj homoj parolas estas ordinare klasigita de eldonisto kiel Angla. Ekzemple, la Greka Lingvo estas klasigita kiel Angla. Ankaŭ la vortaro Esperanta Pasporto estas klasigita kiel Angla. La problemo estas ke la Esperantaj libroj estas klasigitaj de la Esperantistoj laŭ iliaj naciaj lingvoj. Do se la eldonisto estas Basko, li diras al Amazon ke la libro estas verkita en la Baska lingvo. Kelkaj eldonistoj diras ke la libro estas verkita en Esperanto, sed tio ne helpas la leganton, ĉar ne estas fako por Esperanto en Kindle. La eldonistoj devus sendi la librojn al la Angla fako. Mi ne scias kial ili ne faras tion. Eble la Esperanto movado ŝatas meti obstaklojn al lernantoj.

ys (Xem thông tin cá nhân) 19:04:18 Ngày 21 tháng 3 năm 2014

Eble Zamenhof malfacile parolis Esperante ĉar li ne havis Amazon.

Clarence666 (Xem thông tin cá nhân) 19:19:10 Ngày 21 tháng 3 năm 2014

Saluton kaj bonvenon!

> Sed Esperanton mi ne sukcesis lerni.

Do kiu skribis vian mesaĝon? Kial vi metis na "E-nivelo: Nula" en via profilo?

> Fakte Esperanto estas tiel malfacila

Mi ne konsentas.

> ke libroj vendataj de Amazon estas ofte malbone verkitaj

Kiel vi povas scii havante nulan E-nivelon?

> Kial oni malofte trovas bone parolantojn,
> kiam oni vizitas Esperantajn klubojn?

Kial oni malofte trovas boneajn parolantojn

Mi jesigas vian observon. En EO-kluboj oni multe krokodilas kaj multaj membroj havas malbonajn lingvokonojnj. Eĉ tiuj, kiuj havas bonajn konojn, sennecese krokodilas. La lingvo apenaŭ funkcias.

> La problemo estas, ke oni misklasigas la Esperantajn librojn
> venditajn de Amazon. Tial oni ne povas uzi la vortaron de Esperanto.

> La problemo estas ke la Esperantaj libroj estas klasigitaj de la
> Esperantistoj laŭ iliaj naciaj lingvoj. Do se la eldonisto estas Basko,
> li diras al Amazon ke la libro estas verkita en la Baska lingvo.

Azenaĵo ridego.gif

> La eldonistoj devus sendi la librojn al la Angla fako.
> Mi ne scias kial ili ne faras tion.
> Eble la Esperanto movado ŝatas meti obstaklojn al lernantoj.

Interese :-?

Kirilo81 (Xem thông tin cá nhân) 19:28:23 Ngày 21 tháng 3 năm 2014

Oskar, en via longeta teksto estas nur du eraroj, kalkeoj el naciaj lingvoj (bone parolanton, X mankas Y), do surbaze de ĉi tiu specimeno mi povas nur aserti, ke vi sufiĉe bone parolas la lingvon.

Clarence666 (Xem thông tin cá nhân) 19:46:46 Ngày 21 tháng 3 năm 2014

> *Esperanto mankas taŭgan vortaron*

Al Esperanto mankas taŭga vortaro
Esperanto malhavas taŭgan vortaron

EN: Esperanto lacks a suitable dictionary

> kalkeoj el naciaj lingvoj

Kio estas "kalkeo"?

kaŝperanto (Xem thông tin cá nhân) 21:06:29 Ngày 21 tháng 3 năm 2014

Mi ne voĉdonos, ĉar sufiĉaj alternativoj mankas. Vi provizas ŝarĝitajn respondojn.

Vi evidente bone parolas (almenaŭ skribas) per Esperanto. Ĉiuokaze, kiu estas vi, ke vi juĝus la verkojn de eldonintaj Esperantistoj?

Esperanto nepre ne malfacilas. Mi mem nur parolas la anglan lingvon kaj mi lernis Esperanton facile. Eble vi ne taksas Esperanton sufiĉe grave, kaj vi ne honeste studas ĝin taŭge (kiel vi studis la aliajn lingvojn). Mi studis la hispanan lingvon dum 10-12 jaroj ĉe lernejo, kaj mi neniam povis uzi ĝin serioze. Mi ellernis ĉiujn konjugaciojn, sed mi ne povis paroli eĉ bonete.

Ĉu vi ne povas uzi paperan vortaron (aŭ diĝitan vortaron) legante librojn? Mi mem uzas "Dictionary for MIDs" kun Lernu-an vortaron per mia Android-a telefono. Mi ankaŭ uzas la Plenan Ilustritan Vortaron legante Esperanton. Mi estas komputilo-inĝeniero, kaj eĉ mi preferas legi paperajn librojn ol diĝitajn librojn (eĉ per e-inko).

Eble via vicpatrino simple ne povas lerni lingvojn bone, aŭ la ŝajno de facileco igas ke ŝi ne serioze studi ĝin. Vi ŝajnas paroli Esperante tre bone, laŭ mi. Ne juĝu vin tiel forte. okulumo.gif

Eltwish (Xem thông tin cá nhân) 23:08:47 Ngày 21 tháng 3 năm 2014

La granda plejparto da homoj, ekde la unuaj lingvoj ĝis nun, lernas siajn lingvojn sen vortaro, aŭ almenaŭ ne povas atribui pli ol etan parton de sian lingvokapablon al vortaroj. Eble vi pravas aŭ pri la malfacileco de Esperanto aŭ pri la manko de vortaroj, sed de lingvistika vidpunkto mi forte dubas, ke Esperanto malfacilas pro vortaromanko.

Koncerne tia manko, al mi PIV ĉe vortaro.net sufiĉe taŭgas, kaj se mi volas serĉi vorton for de la komputilo, mi uzas la tradukilon de Google telefone, kiu ne estas aparte bona, sed sufiĉas en kazoj de ekscibezono. Tamen, mi konsentus, ke aĉe mankas bonaj retaj vortaroj inter Esperanto kaj aliaj lingvoj. La vortaro ĉe lernu utilas, sed estas pli glosaro ol vortaro. Mi avide volas retan angla-Esperantan vortaron kiu enhavas frazojn, idiomaĵojn, notojn pri kutimaj uzmanieroj, ekzemplojn kaj tiel plu.

Pri malfacileco, nu, tio dependas de la homo kaj volo, ĉu ne? Mi ja povas diri, ke miaj horoj da studado de la germana multe superas tion de Esperanto, tamen kontraŭe staras miaj lingvoniveloj. Sed, kial? Nu, ekzistas kelkaj esploroj, kiuj sugestas lingvistikajn kialojn pri Esperanta facileco, sed eble tio estas kroma temo.

Aaron94 (Xem thông tin cá nhân) 00:27:06 Ngày 22 tháng 3 năm 2014

Eltwish:Tamen, mi konsentus, ke aĉe mankas bonaj retaj vortaroj inter Esperanto kaj aliaj lingvoj. La vortaro ĉe lernu utilas, sed estas pli glosaro ol vortaro. Mi avide volas retan angla-Esperantan vortaron kiu enhavas frazojn, idiomaĵojn, notojn pri kutimaj uzmanieroj, ekzemplojn kaj tiel plu.
Por mi, tial Esperanto estas iom malfacila. Esperanta vorto ne estas ĉiam egala al la angla vorto, do enhavi ekzemplon aŭ noton estus helpa. Ankaŭ la afiksoj malfaciligas ĝin. Mi scias ke ili estis kreataj por facile pluigi onian vortprovizon, sed por mi, legante, ili konfuzas min. Eble mi ne legas sufiĉe.

oskar1991 (Xem thông tin cá nhân) 05:22:01 Ngày 22 tháng 3 năm 2014

Clarence666 kaj kaŝperanto faris similajn demandojn:

Ĉiuokaze, kiu estas vi, ke vi juĝus la verkojn de eldonintaj Esperantistoj?

Kiel vi povas scii (ke libroj vendataj de Amazon estas ofte malbone verkitaj) havante nulan E-nivelon?

Jen mia respondo:

Mi ne necesas paroli lingvon profunde por scii ke oni ne skribas bone. Same mi ne necesas koni muzikon por rimarki, ke oni ne kantas bone. Ekzemple mi neniam lernis la Italan lingvon. Sed se mi ne povas kompreni libron verkitan en Itala lingvo, mi rajtas opinii ke la verkisto aĉe skribas. La fakto estas, ke mi lernis du lingvojn, kiuj sufiĉe similas al Itala lingvo; do mi esperas kompreni librojn bone verkitaj en la Toskana dialekto. Per la Franca lingvo kaj per la Hispana lingvo mi sukcesas juĝi Italan verkiston.

Mi povus doni aliajn ekzemplojn de lingvoj, kiujn mi neniam lernis, sed mi povas kompreni en bonaj libroj. Mi eĉ povas kompreni la Portugalan lingvon parolatan de Brazilanoj kaj de Galicioj, kvankam mi ne komprenas, kiam Portugalo parolas. Sed mi povas legi facile bonajn Portugalajn verkistojn, kiel Saramago kaj Luis Froes. Nun mi faros kelkajn citaĵojn el libroj, kiujn Amazon vendas.

"La neĝo estis falanta mole kun nur gustumos vento kirliĝanta la flokoj ĉirkaŭe. Ĝi estis malmola sufiĉe neĝokvanto ke se la vento ne blovas pli forte la videblecon estus reduktitaj al nulo. Aaron plupaŝis tra la piedo profundan neĝon provas reiri al la tendaro."

Kion vi opinias pri tiu verkisto, kara Clarence666? Ĉu mi necesas paroli altnivelan Esperanton por diri ke li skribas fuŝe?

Mi ofte trovas la esprimojn "signifa viro" kaj "signifa vizaĵo" en libroj verkitaj en Esperanto, aŭ tradukitaj al Esperanto. Ekzemple mi trovis tiajn esprimojn en la libro "Invado: Tero". Mi ankaŭ trovis similan esprimon en la libro "Roboto vizitas la Teron". Post longa pripensado, mi kredas ke mi komprenis, kion la tradukisto de la unua libro kaj la verkisto de la dua volis diri. Oni povas traduki la Anglan vorton "mean" per signifi (you know what I mean) aŭ per malica (a mean remark). La tradukisto elangligis "mean face" per "signifa vizaĝo". Mi nur sukcesis legi la libron "Invado: Tero" kiam mi anstataŭigis la Esperantan tradukon per la Angla originalo (Invasion: Earth). Mi sendis la libron ree al Amazon, kaj mi ne plu memoras kian esprimon la tradukisto uzis por "early warning radar".

Kelkaj verkistoj nomas fundamentajn stangojn homoroidoj. Jen citaĵo: "La maŝino jam movadis la hemoroidojn en grundon, sed li ankoraŭ dubis ke la ĝeneralo intencis kostrui la remparon." La Franca originalo parolis pri "sonnete" kaj "pieux". Mi ne necesas diri ke oni povas traduki la Anglan vorton "piles" per stangoj aŭ hemoroidoj. Ĉu vi komprenas, kion okazis? La tradukisto serĉis la vorton "piles" en vortaro, kaj trovis, ke ĝi signifas hemorrhoids. Do li tradukis "piles" al hemoroidoj. La ĝusta traduko estas fundamentaj stangoj, laŭ mia opinio.

michaleo (Xem thông tin cá nhân) 05:41:30 Ngày 22 tháng 3 năm 2014

EN: Esperanto lacks a suitable dictionary

> kalkeoj el naciaj lingvoj

Kio estas "kalkeo"?[/quote]Alivorte: Paŭso (aŭ tradukprunto aŭ prunta traduko aŭ kalkeo)

Quay lại