הודעות: 11
שפה: Esperanto
Eltwish (הצגת פרופיל) 25 במרץ 2014, 01:42:54
Kion vi opinias pri "hej!" kaj "salut!" ?
Oijos (הצגת פרופיל) 25 במרץ 2014, 01:56:16
Ĝis estas prepozicio, kaj mi ekindignas, kiam mi spertas ĝian uzadon kiel ekkria vorteto.
Pri salut... hmm... taŭgas al mi kaj mi provos ĝin.
Urho (הצגת פרופיל) 25 במרץ 2014, 06:27:43
Kial ne saluton? Ĝi ja estas laŭ la gramatiko de Esperanto.
Bonvolu legi ankaŭ …
auxro (הצגת פרופיל) 25 במרץ 2014, 06:38:10
sudanglo (הצגת פרופיל) 25 במרץ 2014, 11:30:26
Mi povas pensi pri kelkaj iom longaj vortoj kiuj nuntempe estas uzataj en kurtigita formo; avio - aviadilo, aŭto -automobilo, kinejo - kinematografejo.
Sed ŝajnas ne-rekomendinde diri 'salon', krom se ĉe-table vi volas la salon.
sudanglo (הצגת פרופיל) 25 במרץ 2014, 11:45:47
Hej! plaĉus al mi, sed laŭ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: interjekcio uzata por kuraĝigi, por instigi al gajoŜajnas al mi, ke 'hej' estas uzata por tiri atenton.
El la Tekstaro:
Hej, vi knabinoj malsupre!” kriis voĉo super ni
Hej, civitano, helpu aresti la krimulon!
Hej, knaboj! Ĉu vi havas bonan kapton tie ĉi
Hej, virinoj! — li kriis ekstarinte
sed ankaŭ:
Hej! ŝi salutis. Tiel frue vi venas!
Oijos (הצגת פרופיל) 26 במרץ 2014, 00:17:07
sudanglo:La difino en PIV estas malbona kaj eĉ misa.Hej! plaĉus al mi, sed laŭ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: interjekcio uzata por kuraĝigi, por instigi al gajoŜajnas al mi, ke 'hej' estas uzata por tiri atenton.
El la Tekstaro:
Hej, vi knabinoj malsupre!” kriis voĉo super ni
Hej, civitano, helpu aresti la krimulon!
Hej, knaboj! Ĉu vi havas bonan kapton tie ĉi
Hej, virinoj! — li kriis ekstarinte
sed ankaŭ:
Hej! ŝi salutis. Tiel frue vi venas!
dombola (הצגת פרופיל) 26 במרץ 2014, 01:49:30
Eltwish: Mi sentas mankon de interjekcio pli mallonga kaj neformalaEn ĉi tiu video oni trovas ĉe 1:57 min. mallongan salutmanieron!
efilzeo (הצגת פרופיל) 26 במרץ 2014, 07:34:28
dombola:Ave signifas ion alian Esperante tamen. Eble "sanon", kiu estas la originala signifo de "saluton".Eltwish: Mi sentas mankon de interjekcio pli mallonga kaj neformalaEn ĉi tiu video oni trovas ĉe 1:57 min. mallongan salutmanieron!
kaŝperanto (הצגת פרופיל) 28 במרץ 2014, 19:19:56
Por me, "salut" estas preskaŭ tiel longa kiel "saluton", kaj la "-ut" finaĵo estas iom akra. "Sal" sufiĉas.