ไปยังสารบัญ

Kial ne "salut'"?

จาก Eltwish, 25 มีนาคม 2014

ข้อความ 11

ภาษา: Esperanto

Eltwish (แสดงโปรไฟล์) 25 มีนาคม 2014, 01:42:54

Iom surprizas min, ke mi malofte aŭdas alian salutmanieron krom "saluton". Mi sentas mankon de interjekcio pli mallonga kaj neformala, kiel "ĝis!" por adiaŭi. Ĉu iu ajn diras "hej!"? Ĉu ĝi sonas tro ne-Esperante? Se jes, ŝajnus al mi taŭge uzi "salut!", tamen kiam mi serĉis por kontroli ĉu tiaj salutoj estas uzataj, mi trovis, ke anstataŭe nur "sal!" havas iom da uzado. Tio ĉi ŝajnas al mi sufiĉe amuze... verŝajne pro ĝia simileco al la gustigaĵo. Ĉu neniu diras "salut!"? Al miaj oreloj multe pli plaĉas "salut!" ol "sal!", sed mi bone scias, ke tia argumento ne sufiĉas, kiam iu lingvaĵo jam normiĝis.

Kion vi opinias pri "hej!" kaj "salut!" ?

Oijos (แสดงโปรไฟล์) 25 มีนาคม 2014, 01:56:16

Hej! plaĉus al mi, sed laŭ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: interjekcio uzata por kuraĝigi, por instigi al gajo

Ĝis estas prepozicio, kaj mi ekindignas, kiam mi spertas ĝian uzadon kiel ekkria vorteto.

Pri salut... hmm... taŭgas al mi kaj mi provos ĝin.

Urho (แสดงโปรไฟล์) 25 มีนาคม 2014, 06:27:43

Hej! taŭgas al mi, ĉar ĝi (Hei!) ekzistas ankaŭ en la finna lingvo.

Kial ne saluton? Ĝi ja estas laŭ la gramatiko de Esperanto.

Bonvolu legi ankaŭ …

auxro (แสดงโปรไฟล์) 25 มีนาคม 2014, 06:38:10

Inter mia amikaro en neformala parolado ni uzas ankaŭ "Sal!"

sudanglo (แสดงโปรไฟล์) 25 มีนาคม 2014, 11:30:26

Pro la ofteco de 'saluton', verŝajne ĉiuj tuj komprenus (en konteksto) 'sal'.

Mi povas pensi pri kelkaj iom longaj vortoj kiuj nuntempe estas uzataj en kurtigita formo; avio - aviadilo, aŭto -automobilo, kinejo - kinematografejo.

Sed ŝajnas ne-rekomendinde diri 'salon', krom se ĉe-table vi volas la salon.

sudanglo (แสดงโปรไฟล์) 25 มีนาคม 2014, 11:45:47

Hej! plaĉus al mi, sed laŭ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: interjekcio uzata por kuraĝigi, por instigi al gajo
Ŝajnas al mi, ke 'hej' estas uzata por tiri atenton.

El la Tekstaro:

Hej, vi knabinoj malsupre!” kriis voĉo super ni
Hej, civitano, helpu aresti la krimulon!
Hej, knaboj! Ĉu vi havas bonan kapton tie ĉi
Hej, virinoj! — li kriis ekstarinte


sed ankaŭ:

Hej! ŝi salutis. Tiel frue vi venas!

Oijos (แสดงโปรไฟล์) 26 มีนาคม 2014, 00:17:07

sudanglo:
Hej! plaĉus al mi, sed laŭ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: interjekcio uzata por kuraĝigi, por instigi al gajo
Ŝajnas al mi, ke 'hej' estas uzata por tiri atenton.

El la Tekstaro:

Hej, vi knabinoj malsupre!” kriis voĉo super ni
Hej, civitano, helpu aresti la krimulon!
Hej, knaboj! Ĉu vi havas bonan kapton tie ĉi
Hej, virinoj! — li kriis ekstarinte


sed ankaŭ:

Hej! ŝi salutis. Tiel frue vi venas!
La difino en PIV estas malbona kaj eĉ misa.

dombola (แสดงโปรไฟล์) 26 มีนาคม 2014, 01:49:30

Eltwish: Mi sentas mankon de interjekcio pli mallonga kaj neformala
En ĉi tiu video oni trovas ĉe 1:57 min. mallongan salutmanieron!

efilzeo (แสดงโปรไฟล์) 26 มีนาคม 2014, 07:34:28

dombola:
Eltwish: Mi sentas mankon de interjekcio pli mallonga kaj neformala
En ĉi tiu video oni trovas ĉe 1:57 min. mallongan salutmanieron!
Ave signifas ion alian Esperante tamen. Eble "sanon", kiu estas la originala signifo de "saluton".

kaŝperanto (แสดงโปรไฟล์) 28 มีนาคม 2014, 19:19:56

Kial ne, "Longe vivu, kaj prosperu"? okulumo.gif

Por me, "salut" estas preskaŭ tiel longa kiel "saluton", kaj la "-ut" finaĵo estas iom akra. "Sal" sufiĉas.

กลับไปด้านบน