Al la enhavo

pagi

de Altebrilas, 2014-marto-28

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-marto-28 21:25:49

"pagi" estas transitiva verbo. Sed kiu estas la objekto? la afero, por kio oni pagas? la homo, al kiu oni pagas aŭ la mono, per kio oni pagas?

Kio signifas "pagenda"?

ReVo donas tiujn difinon k ekzemplojn:

Kvitigi sin de materia aŭ morala ŝuldo per dono de mono aŭ alia valoraĵo:
mi pagis du frankojn por tiu libro; pagi por fremda festeno ;
pagataj kamparanoj helpis nin;
por lia amikeco konfidon paguZ;
pagi al iu malbonon por bonoZ;
oni ne pagas per gloro al sia tajloro ;
ni devas konservi tiun bonaĵon eĉ pagante ĝin per kelkaj foroferoj;
pagi ŝuldon, tributonZ, salajron, imposton;
pagi siajn servistojn, kreditorojn, la manĝon, la loĝejon, la viziton de kuracisto;

morfran (Montri la profilon) 2014-marto-29 02:17:56

Altebrilas:"pagi" estas transitiva verbo. Sed kiu estas la objekto? la afero, por kio oni pagas? la homo, al kiu oni pagas aŭ la mono, per kio oni pagas?
Oni pagas kaj sumon al persono kaj personon per sumo.

Se helpas, memoru, ke la vorto venas de latina pacare “pacigi”; same kiel oni povas pacigi aĵon (ekz-e, kverelo), tiel oni povas pacigi personon (ekz-e, kverelanto).

HaleBopp (Montri la profilon) 2014-marto-29 12:10:24

Kaj oni pagas sumon por afero, kaj aferon per sumo.

Do "pagenda" signifas "kiu devas esti pagita" kaj valoras por sumo (la du euroj pagendaj por la spektaklo), afero (pagendaj fakturoj) aŭ persono (post sia laboro, la servistino estas pagenda).

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-marto-30 22:45:35

Do, ĉu oni rajtas diri porpagenda, perpagenda, kaj alpagenda se oni volas distingi la tri aferojn?

sudanglo (Montri la profilon) 2014-marto-31 12:14:43

En la Tekstaro oni plej ofte pagas al persono, se ankaŭ estas trafoj kie la rekta objekto estas persono (do, kiel pagi ŝin).

Ankaŭ, laŭ la Tekstaro, 'pagenda' kutime aplikiĝas al monsumo, aŭ servo. Sed ŝajnas al mi ke persono povas esti pagenda. Oni ja dirus, ekzemple, ke iu estas malbone pagata.

Tamen oni ĉiam povas diri 'pagenda al'- la kotizo estas pagenda al la loka peranto.

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-aprilo-07 17:11:41

Oni do povas pagi kotizon al peranto per 50 euroj por kunjarlibra aliĝo! okulumo.gif

Reen al la supro