pagi
글쓴이: Altebrilas, 2014년 3월 28일
글: 6
언어: Esperanto
Altebrilas (프로필 보기) 2014년 3월 28일 오후 9:25:49
Kio signifas "pagenda"?
ReVo donas tiujn difinon k ekzemplojn:
Kvitigi sin de materia aŭ morala ŝuldo per dono de mono aŭ alia valoraĵo:
mi pagis du frankojn por tiu libro; pagi por fremda festeno ;
pagataj kamparanoj helpis nin;
por lia amikeco konfidon paguZ;
pagi al iu malbonon por bonoZ;
oni ne pagas per gloro al sia tajloro ;
ni devas konservi tiun bonaĵon eĉ pagante ĝin per kelkaj foroferoj;
pagi ŝuldon, tributonZ, salajron, imposton;
pagi siajn servistojn, kreditorojn, la manĝon, la loĝejon, la viziton de kuracisto;
morfran (프로필 보기) 2014년 3월 29일 오전 2:17:56
Altebrilas:"pagi" estas transitiva verbo. Sed kiu estas la objekto? la afero, por kio oni pagas? la homo, al kiu oni pagas aŭ la mono, per kio oni pagas?Oni pagas kaj sumon al persono kaj personon per sumo.
Se helpas, memoru, ke la vorto venas de latina pacare “pacigi”; same kiel oni povas pacigi aĵon (ekz-e, kverelo), tiel oni povas pacigi personon (ekz-e, kverelanto).
HaleBopp (프로필 보기) 2014년 3월 29일 오후 12:10:24
Do "pagenda" signifas "kiu devas esti pagita" kaj valoras por sumo (la du euroj pagendaj por la spektaklo), afero (pagendaj fakturoj) aŭ persono (post sia laboro, la servistino estas pagenda).
Altebrilas (프로필 보기) 2014년 3월 30일 오후 10:45:35
sudanglo (프로필 보기) 2014년 3월 31일 오후 12:14:43
Ankaŭ, laŭ la Tekstaro, 'pagenda' kutime aplikiĝas al monsumo, aŭ servo. Sed ŝajnas al mi ke persono povas esti pagenda. Oni ja dirus, ekzemple, ke iu estas malbone pagata.
Tamen oni ĉiam povas diri 'pagenda al'- la kotizo estas pagenda al la loka peranto.
Altebrilas (프로필 보기) 2014년 4월 7일 오후 5:11:41