去目錄頁

pagi

Altebrilas, 2014年3月28日

讯息: 6

语言: Esperanto

Altebrilas (显示个人资料) 2014年3月28日下午9:25:49

"pagi" estas transitiva verbo. Sed kiu estas la objekto? la afero, por kio oni pagas? la homo, al kiu oni pagas aŭ la mono, per kio oni pagas?

Kio signifas "pagenda"?

ReVo donas tiujn difinon k ekzemplojn:

Kvitigi sin de materia aŭ morala ŝuldo per dono de mono aŭ alia valoraĵo:
mi pagis du frankojn por tiu libro; pagi por fremda festeno ;
pagataj kamparanoj helpis nin;
por lia amikeco konfidon paguZ;
pagi al iu malbonon por bonoZ;
oni ne pagas per gloro al sia tajloro ;
ni devas konservi tiun bonaĵon eĉ pagante ĝin per kelkaj foroferoj;
pagi ŝuldon, tributonZ, salajron, imposton;
pagi siajn servistojn, kreditorojn, la manĝon, la loĝejon, la viziton de kuracisto;

morfran (显示个人资料) 2014年3月29日上午2:17:56

Altebrilas:"pagi" estas transitiva verbo. Sed kiu estas la objekto? la afero, por kio oni pagas? la homo, al kiu oni pagas aŭ la mono, per kio oni pagas?
Oni pagas kaj sumon al persono kaj personon per sumo.

Se helpas, memoru, ke la vorto venas de latina pacare “pacigi”; same kiel oni povas pacigi aĵon (ekz-e, kverelo), tiel oni povas pacigi personon (ekz-e, kverelanto).

HaleBopp (显示个人资料) 2014年3月29日下午12:10:24

Kaj oni pagas sumon por afero, kaj aferon per sumo.

Do "pagenda" signifas "kiu devas esti pagita" kaj valoras por sumo (la du euroj pagendaj por la spektaklo), afero (pagendaj fakturoj) aŭ persono (post sia laboro, la servistino estas pagenda).

Altebrilas (显示个人资料) 2014年3月30日下午10:45:35

Do, ĉu oni rajtas diri porpagenda, perpagenda, kaj alpagenda se oni volas distingi la tri aferojn?

sudanglo (显示个人资料) 2014年3月31日下午12:14:43

En la Tekstaro oni plej ofte pagas al persono, se ankaŭ estas trafoj kie la rekta objekto estas persono (do, kiel pagi ŝin).

Ankaŭ, laŭ la Tekstaro, 'pagenda' kutime aplikiĝas al monsumo, aŭ servo. Sed ŝajnas al mi ke persono povas esti pagenda. Oni ja dirus, ekzemple, ke iu estas malbone pagata.

Tamen oni ĉiam povas diri 'pagenda al'- la kotizo estas pagenda al la loka peranto.

Altebrilas (显示个人资料) 2014年4月7日下午5:11:41

Oni do povas pagi kotizon al peranto per 50 euroj por kunjarlibra aliĝo! okulumo.gif

回到上端