去目錄頁

ĉu oni povas izoligi rusion?

从 baibaibibi, 2014年4月1日

讯息: 448

语言: Esperanto

Clarence666 (显示个人资料) 2014年4月10日上午12:59:25

maratonisto:Rusio NE okupis Krimeon, la loĝantaro de Krimeo elektis sian sorton en demokrata REFERENDUMO ĉe ĉeesto de internaciaj observantoj
La [inter]naciismaj observantoj estis jxus bandeto de okcidentaj fasxismanoj el iliaj fasxismaj partioj (Haider-Partei, Wlaams-Belang, Parti-Le-Penis, NSDAP, ...). Mi furzas pri via senco de demokratio. ridulo.gif

> ke en Kaliningrado viando fariĝas raraĵo

Bonege! Farigxu vegetarano. ridulo.gif

maratonisto (显示个人资料) 2014年4月10日下午4:19:59

vincas:Rusio ja akceptis leĝon, kiu permesas uzi armeon en Ukrainio. Tiu akceptita leĝo (laŭ mia opinio) estas fakta deklaro de milito al Ukrainio.
1. Tio okazis antaŭ unu monato kaj Rusio ne uzis armeon en Ukrainio.
2. Kolonoj de kirasaŭtoj marŝas nun el centrala kaj okcidenta Ukrainio en du orientajn regionojn de Ukrainio. Ĉu Kievo preparas militon kontraŭ loĝantaro de Oriento?
3. Vi scias bonege, ke la loĝantaro renkontos la marŝon el Kievo kun bruligaj boteloj kaj el Rusio kun floroj.

maratonisto (显示个人资料) 2014年4月10日下午4:22:20

vincas:Ĉu vi ricevas iun salajron, ke vi disvastiĝas putinan propagandon aŭ laboras senpage? :]
Mi ne pensas, ke estas propagando de Putin, estas konvinko de Terurĉio samtiel, kiel mia.

Clarence666 (显示个人资料) 2014年4月10日下午6:01:52

3. Vi scias bonege, ke la loĝantaro renkontos la marŝon el Kievo kun bruligaj boteloj kaj el Rusio kun floroj
Ne forgesu, ke:

1. Viaj "bruligaj boteloj" AKK Molotov-kokteloj estas plejparte fiinventajxo de Rusujacxo http://eo.wikipedia.org/wiki/Brulbotelo

2. Via "loĝantaro" estas plejparte Rusoj intence enkontrabanditaj en Ukrainon por kauxzi kaoson

maratonisto (显示个人资料) 2014年4月10日下午6:46:10

Clarence666:
maratonisto:Rusio NE okupis Krimeon, la loĝantaro de Krimeo elektis sian sorton en demokrata REFERENDUMO ĉe ĉeesto de internaciaj observantoj
La [inter]naciismaj observantoj estis jxus bandeto de okcidentaj fasxismanoj el iliaj fasxismaj partioj (Haider-Partei, Wlaams-Belang, Parti-Le-Penis, NSDAP, ...). Mi furzas pri via senco de demokratio. ridulo.gif
Laŭ la informo el ukrainaj amaskomunikiloj, ili trovis inter 21 internaciaj observantoj 4 faŝistojn.
Al mi ŝajnas, ke Vin kolerigas informo, kiu ne kongruas kun Via koncepto.

vincas (显示个人资料) 2014年4月10日下午7:04:55

maratonisto:1. Tio okazis antaŭ unu monato kaj Rusio ne uzis armeon en Ukrainio.
Haha :]

maratonisto (显示个人资料) 2014年4月10日下午7:13:00

Clarence666:
3. Vi scias bonege, ke la loĝantaro renkontos la marŝon el Kievo kun bruligaj boteloj kaj el Rusio kun floroj
Ne forgesu, ke:

1. Viaj "bruligaj boteloj" AKK Molotov-kokteloj estas plejparte fiinventajxo de Rusujacxo http://eo.wikipedia.org/wiki/Brulbotelo
Do, Vi malŝategas Rusion.
Clarence666:
2. Via "loĝantaro" estas plejparte Rusoj intence enkontrabanditaj en Ukrainon por kauxzi kaoson
Pro Via malŝatego de Rusio Vi kredas ĉiun kontraŭrusian mensogon aŭ Vi mensogas mem. Se Vi volas konvinkiĝi, kiel la loĝantaro malŝatas la nunan uktainan registaron, bonvolu vojaĝi en orienta Ukrainio kaj vidu mem.
Laŭ la raporto de ministerio de internaj aferoj de Ukrainio ĉiuj 64 arestitoj por kaptokupo de la Ĥarkova regiona estrarejo estas uktainiaj civitanoj. En Ukrainio estis arestita nur unu aktivulino el Rusio, kiu partoprenis en protestoj kontraŭ nova ukraina registaro. Evidente, Ukrainio ne povas aresti kaj prezenti al mondo amason de "Rusoj intence enkontrabanditaj en Ukrainon".

maratonisto (显示个人资料) 2014年4月10日下午7:28:26

Clarence666:
2. Via "loĝantaro" estas plejparte Rusoj intence enkontrabanditaj en Ukrainon por kauxzi kaoson
Do Vi pensas, ke la "vera" loĝantaro ŝatas la nunan ukrainian registaron kaj la protestantoj estas "paraŝutistoj" el Rusio. Estas tre interese, ke
1. La loĝantaro tute ne konfliktas kun "paraŝutistoj" kaj trankvile rigardas ilian kontraŭukrainian agadon.
2. La loĝantaro ne sciigas la registaron pri ĉeesto de "Rusoj intence enkontrabanditaj en Ukrainon por kauxzi kaoson". Ĉu la loĝantaro ŝatas ĥaoson?

Ĉu Vi komprenis, kian stultaĵon Vi skribis?

lagtendisto (显示个人资料) 2014年4月10日下午7:55:28

maratonisto:
vincas:Rusio ja akceptis leĝon, kiu permesas uzi armeon en Ukrainio. Tiu akceptita leĝo (laŭ mia opinio) estas fakta deklaro de milito al Ukrainio.
1. Tio okazis antaŭ unu monato kaj Rusio ne uzis armeon en Ukrainio.
maratonisto:Al mi ŝajnas, ke Vin kolerigas informo, kiu ne kongruas kun Via koncepto.
Vin ankaŭ suferiĝas sama farto.

Evidenta ĉe limo de ukraino, la rusia armeo ne (nur) intencas 'planti florojn de printempo' ĉe 9ua de majo. Estas ĉeftasko de ĉiu armeo por minacu kaj/aŭ detruu. Ke oni lasas kampi armeon de 40000 soldatoj ĉe limo de ukraino. Tio estas multekosta afero. Pri sia multekosteco, samtempe estas altagresema konduto de armeo rusia kontraŭ najbarŝtatoj. Kial rusio elspezas tioj de multe da mono por lasu kampi granda armeo ĉe limo de ukraino? Ankaŭ, paroloj kaj komentarioj de Lawrow (rusia ministro por eksterlandpolitiko) estas tre cinika.
maratonisto:3. Vi scias bonege, ke la loĝantaro renkontos la marŝon el Kievo kun bruligaj boteloj kaj el Rusio kun floroj.
Novfondis gvardio nacia (policio) de ukraino ne instruis por uzu ian de 'bruligajn botelojn'.

Lakiro (显示个人资料) 2014年4月11日上午11:46:40

Maratonisto, bonan tagon! Viaj frazoj estas veraj kaj ne dubindaj, tamen niaj oponantoj ĉiam diros malan absurdaĵon ĉar ĝi profitas por ili. Nia fadeno kaj la forumo tute estas plena kopio (paŭsaĵo) de politika informobatalo sur interŝtata nivelo. Tuta mondo scias pri malnovaj amasmanipulaj teknologioj, aplikataj por novaj "koloraj revolucioj". Nenia revolucio aperas subite. Ĉiun revolucion oni preparas kaj malŝparas grandan monon por ĝia realigo. Sed kiam en tiaj planoj aperas iuj problemoj, tuj oni komencas informan batalon por pravigi propran konduton. Tiel tiu, kiu planis kievan renverson, certe mensogas kaj rakontas al aliaj pri kulpo de Rusio. Rusio do siavice penas pruvi la veron kaj montri kiu estas fakta kulpulo en tiuj eventoj. La rimedoj de amasa informo en diversaj landoj kriĉas pri neekzistanta okupado, milita plano de Rusio. En TV de Usono oni translacias nur tion, kion volas montri kaj terure mensogas. Okcidentaj landoj nepre subtenas Usonon kaj ne deziras ekscii la veron. Ili ripetas usonan trompon kaj sugestias absurdaĵon al propra popolo. Tiu popolo neniam vizitis Ukrainion kaj nenion vidis, sed ĉiu el ili faras konkludon. Tiel Vincas faras, ekzemple. Tio estas malfacila informa interbatalo. Kievaj junuloj-faŝistoj, kreintaj la ŝtatan renverson, fariĝis subite leĝa potenco, sed orienta loĝantaro nun estas rusiaj agentoj-separatistoj. La mondo renversiĝis! Mi pensas, ke en tiu informa milito venkos Rusio. ridulo.gif

回到上端