Skip to the content

ĉu oni povas izoligi rusion?

by baibaibibi, April 1, 2014

Messages: 448

Language: Esperanto

vincas (User's profile) April 6, 2014, 8:25:22 PM

Lakiro:
vincas:
Lakiro:Kial rusiaj militaj trupoj ne povas translokiĝi sur rusia teritorio? Kial Obama tiel insiste postulas forigi rusajn m-trupojn de rusaj do landlimoj? Ĉu tio estas duobla normo?
Se Rusio deklaras milton al Ukrainio kaj arigas sian armeon ĉe landlimo de Ukrainio, kion ni povas supozi?
SE Rusio deklaras... Ĉu vi mem elpensis tion? ridulo.gif
Mi ne aŭdis pri milito. Jen tiel naskiĝas fremda propagando kaj trompo.
Sed eble vi aŭdis pri tio, ke Putin 'petis' permeson de parlamento, ke li povus invadi en Ukrainio. Do, kiu estas tiu permeso, se ne deklaro de milito :]

klmn (User's profile) April 7, 2014, 6:18:28 AM

Mi nur volis atentigi ke observanto ne estas iu ajn kiu deziras stari apud balotujoj sed estas funkciisto de speciala oficiale agnoskita ofico, kiu estas havigita kompetenton observi balotojn.

Lakiro (User's profile) April 7, 2014, 7:55:19 AM

vincas:
Sed eble vi aŭdis pri tio, ke Putin 'petis' permeson de parlamento, ke li povus invadi en Ukrainio. Do, kiu estas tiu permeso, se ne deklaro de milito :]
Vincas, ne konfuzu vin kaj ne impliku ĉiujn. Neniu deklaris pri milito kaj okupado. Vi bone propagandas malveron, ĉar vi tion tre volas. Obama ankaŭ petis permeson por uzado de usonaj fortoj en Sirio. Tamen... usonanoj ne atakis ĝin. Ricevi permeson ne signifas militon.

klmn (User's profile) April 7, 2014, 8:25:59 AM

vincas:
Mikaelo:Malfacile tamen forgesi tion, kio neniam okazis ridulo.gif
Bonvolu, sen demagogio:]
Post mi spektis kelkajn Rusiajn televid-elsendojn, mi kredas ke ili ne demagogias, sed sincere kredas tion...

klmn (User's profile) April 7, 2014, 8:28:22 AM

maratonisto: la loĝantaro de Krimeo elektis sian sorton en demokrata REFERENDUMO ĉe ĉeesto de internaciaj observantoj. .
Tiuj tezoj estas falsaj

Lakiro (User's profile) April 7, 2014, 8:43:52 AM

klmn:
maratonisto: la loĝantaro de Krimeo elektis sian sorton en demokrata REFERENDUMO ĉe ĉeesto de internaciaj observantoj. .
Tiuj tezoj estas falsaj
Kial do falsaj? Kio vin konfuzas?

klmn (User's profile) April 7, 2014, 9:46:30 AM

Lakiro:
klmn:
maratonisto: la loĝantaro de Krimeo elektis sian sorton en demokrata REFERENDUMO ĉe ĉeesto de internaciaj observantoj. .
Tiuj tezoj estas falsaj
Kial do falsaj? Kio vin konfuzas?
Se vi iom atente sekvis miajn mesaĝojn mi jam skribis ĉiujn argumentojn pri la aranĝo de voĉdono.

Estas faktoj kiujn se vi neas estas vana plua diskutado:

1. La voĉdono ne estis demokratia:
Ĝi okazis sub kontrolo de fremdlanda armeo, malgraŭ kiom ĝentila aŭ afabla ĝi ŝajnas esti kaj malgraŭ kiel sinvestas;
eĉ fizike ne eblas aranĝi ĉiujn procedojn se laŭregule dum 2-3 semajnoj.

2. Observantoj ne observis tiun aranĝon de voĉdono
(kaj ne povis observi ĉar neniu efektiva referendumo povis okazi, pro kialoj jam menciitaj).

vincas (User's profile) April 7, 2014, 10:08:55 AM

Lakiro:Vincas, ne konfuzu vin kaj ne impliku ĉiujn. Neniu deklaris pri milito kaj okupado. Vi bone propagandas malveron, ĉar vi tion tre volas. Obama ankaŭ petis permeson por uzado de usonaj fortoj en Sirio. Tamen... usonanoj ne atakis ĝin. Ricevi permeson ne signifas militon.
Kion mi implikas kaj propagandas? :]

Putin 'petis' permeson de parlamento uzi armeon en Ukrainio. Tio fakte estas deklaro de milito al Ukrainio.
Rusio arigas armeon ĉe landlimoj de Ukrainio.

Mi ne diris, ke deklaro de milito certe signifas militon. Mi ja demandis, kion ni povas supozi? :]

Mikaelo (User's profile) April 7, 2014, 10:39:30 AM

vincas:
Lakiro:Vincas, ne konfuzu vin kaj ne impliku ĉiujn. Neniu deklaris pri milito kaj okupado. Vi bone propagandas malveron, ĉar vi tion tre volas. Obama ankaŭ petis permeson por uzado de usonaj fortoj en Sirio. Tamen... usonanoj ne atakis ĝin. Ricevi permeson ne signifas militon.
Kion mi implikas kaj propagandas? :]

Putin 'petis' permeson de parlamento uzi armeon en Ukrainio. Tio fakte estas deklaro de milito al Ukrainio.
Rusio arigas armeon ĉe landlimoj de Ukrainio.

Mi ne diris, ke deklaro de milito certe signifas militon. Mi ja demandis, kion ni povas supozi? :]
Vi povas supozi ion ajn, sed deklaro de milito NE ESTIS, Ukrainio ne rompis diplomatiajn rilatojn kun Rusio kaj la limoj ne estas fermitaj. Nenies militaj trupoj trapasis Ukrainian limon kaj okupis ukrainiajn urbojn. Do neniu okupacio okazis. Sufichas paroli pri rusaj okupantoj, pri rusa agreso kaj similaj elpensajhoj.

Mankas pruvoj, ke referendumo ne estis demokratia. Fakto ke sur teritorio de Krimeo estas lauleghe rusia armeo nenion pruvas. Same eblas diri, ke ajna referendumo en Pollando ne estos demokratia, char tie estas soldatoj de aliaj shtatoj. Popolo de Krimeo ne bezonis permeson de iu alia shtato, chu Litovio, chu Usono, chu Germanio, fari referendumon kaj decidi pri sorto de sia respubliko. La popolo klare vochdonis kaj duboj pri tio povas ekzisti nur en malsana kapo.

Nun en orienta Ukrainio oni volas per forto shtopi bushon de la popolo kaj malpermesi fari referendumon. Okcidenta demokratio estas la plej demokratia en la mondo!!!

vincas (User's profile) April 7, 2014, 12:33:53 PM

Mikaleo:Vi povas supozi ion ajn, sed deklaro de milito NE ESTIS
Tion diras ne nur mi. Mem ukrainoj diras, ke Rusio deklaris militon.

"Reuters) - Ukraine mobilized for war on Sunday and Washington threatened to isolate Russia economically after President Vladimir Putin declared he had the right to invade his neighbor in Moscow's biggest confrontation with the West since the Cold War.

"This is not a threat: this is actually the declaration of war to my country," Ukrainian Prime Minister Arseny Yatseniuk said in English. "

Traduko
"(Reuters) - Ukrainio estas mobilizita por la milito je dimanĉo kaj Vaŝingtono minacis izoli Rusion ekonomie post prezidento Vladimir Putin deklaris la rajton por invadi sian proksimulon.

"Ĉi tiu ne estas minaco: ĉi tiu estas vera deklaro de milito al mia lando," ukraina ĉefministro Arseny Yatseniuk diris en la angla"

Artikolo

Mikaleo:Ukrainio ne rompis diplomatiajn rilatojn kun Rusio kaj la limoj ne estas fermitaj.
Nu, tion Ukrainio povus fari kiam komenciĝus milito, sed mi skribis pri deklaro de milito.

Mikaleo:Nenies militaj trupoj trapasis Ukrainian limon kaj okupis ukrainiajn urbojn. Do neniu okupacio okazis.
Ha, Ĉu vi sincere kredas je tio? :]

Back to the top