ĉu oni povas izoligi rusion?
貼文者: baibaibibi, 2014年4月1日
訊息: 448
語言: Esperanto
vincas (顯示個人資料) 2014年4月6日下午8:25:22
Lakiro:Sed eble vi aŭdis pri tio, ke Putin 'petis' permeson de parlamento, ke li povus invadi en Ukrainio. Do, kiu estas tiu permeso, se ne deklaro de milito :]vincas:SE Rusio deklaras... Ĉu vi mem elpensis tion?Lakiro:Kial rusiaj militaj trupoj ne povas translokiĝi sur rusia teritorio? Kial Obama tiel insiste postulas forigi rusajn m-trupojn de rusaj do landlimoj? Ĉu tio estas duobla normo?Se Rusio deklaras milton al Ukrainio kaj arigas sian armeon ĉe landlimo de Ukrainio, kion ni povas supozi?
Mi ne aŭdis pri milito. Jen tiel naskiĝas fremda propagando kaj trompo.
klmn (顯示個人資料) 2014年4月7日上午6:18:28
Lakiro (顯示個人資料) 2014年4月7日上午7:55:19
vincas:Vincas, ne konfuzu vin kaj ne impliku ĉiujn. Neniu deklaris pri milito kaj okupado. Vi bone propagandas malveron, ĉar vi tion tre volas. Obama ankaŭ petis permeson por uzado de usonaj fortoj en Sirio. Tamen... usonanoj ne atakis ĝin. Ricevi permeson ne signifas militon.
Sed eble vi aŭdis pri tio, ke Putin 'petis' permeson de parlamento, ke li povus invadi en Ukrainio. Do, kiu estas tiu permeso, se ne deklaro de milito :]
klmn (顯示個人資料) 2014年4月7日上午8:25:59
vincas:Post mi spektis kelkajn Rusiajn televid-elsendojn, mi kredas ke ili ne demagogias, sed sincere kredas tion...Mikaelo:Malfacile tamen forgesi tion, kio neniam okazisBonvolu, sen demagogio:]
klmn (顯示個人資料) 2014年4月7日上午8:28:22
maratonisto: la loĝantaro de Krimeo elektis sian sorton en demokrata REFERENDUMO ĉe ĉeesto de internaciaj observantoj. .Tiuj tezoj estas falsaj
Lakiro (顯示個人資料) 2014年4月7日上午8:43:52
klmn:Kial do falsaj? Kio vin konfuzas?maratonisto: la loĝantaro de Krimeo elektis sian sorton en demokrata REFERENDUMO ĉe ĉeesto de internaciaj observantoj. .Tiuj tezoj estas falsaj
klmn (顯示個人資料) 2014年4月7日上午9:46:30
Lakiro:Se vi iom atente sekvis miajn mesaĝojn mi jam skribis ĉiujn argumentojn pri la aranĝo de voĉdono.klmn:Kial do falsaj? Kio vin konfuzas?maratonisto: la loĝantaro de Krimeo elektis sian sorton en demokrata REFERENDUMO ĉe ĉeesto de internaciaj observantoj. .Tiuj tezoj estas falsaj
Estas faktoj kiujn se vi neas estas vana plua diskutado:
1. La voĉdono ne estis demokratia:
Ĝi okazis sub kontrolo de fremdlanda armeo, malgraŭ kiom ĝentila aŭ afabla ĝi ŝajnas esti kaj malgraŭ kiel sinvestas;
eĉ fizike ne eblas aranĝi ĉiujn procedojn se laŭregule dum 2-3 semajnoj.
2. Observantoj ne observis tiun aranĝon de voĉdono
(kaj ne povis observi ĉar neniu efektiva referendumo povis okazi, pro kialoj jam menciitaj).
vincas (顯示個人資料) 2014年4月7日上午10:08:55
Lakiro:Vincas, ne konfuzu vin kaj ne impliku ĉiujn. Neniu deklaris pri milito kaj okupado. Vi bone propagandas malveron, ĉar vi tion tre volas. Obama ankaŭ petis permeson por uzado de usonaj fortoj en Sirio. Tamen... usonanoj ne atakis ĝin. Ricevi permeson ne signifas militon.Kion mi implikas kaj propagandas? :]
Putin 'petis' permeson de parlamento uzi armeon en Ukrainio. Tio fakte estas deklaro de milito al Ukrainio.
Rusio arigas armeon ĉe landlimoj de Ukrainio.
Mi ne diris, ke deklaro de milito certe signifas militon. Mi ja demandis, kion ni povas supozi? :]
Mikaelo (顯示個人資料) 2014年4月7日上午10:39:30
vincas:Vi povas supozi ion ajn, sed deklaro de milito NE ESTIS, Ukrainio ne rompis diplomatiajn rilatojn kun Rusio kaj la limoj ne estas fermitaj. Nenies militaj trupoj trapasis Ukrainian limon kaj okupis ukrainiajn urbojn. Do neniu okupacio okazis. Sufichas paroli pri rusaj okupantoj, pri rusa agreso kaj similaj elpensajhoj.Lakiro:Vincas, ne konfuzu vin kaj ne impliku ĉiujn. Neniu deklaris pri milito kaj okupado. Vi bone propagandas malveron, ĉar vi tion tre volas. Obama ankaŭ petis permeson por uzado de usonaj fortoj en Sirio. Tamen... usonanoj ne atakis ĝin. Ricevi permeson ne signifas militon.Kion mi implikas kaj propagandas? :]
Putin 'petis' permeson de parlamento uzi armeon en Ukrainio. Tio fakte estas deklaro de milito al Ukrainio.
Rusio arigas armeon ĉe landlimoj de Ukrainio.
Mi ne diris, ke deklaro de milito certe signifas militon. Mi ja demandis, kion ni povas supozi? :]
Mankas pruvoj, ke referendumo ne estis demokratia. Fakto ke sur teritorio de Krimeo estas lauleghe rusia armeo nenion pruvas. Same eblas diri, ke ajna referendumo en Pollando ne estos demokratia, char tie estas soldatoj de aliaj shtatoj. Popolo de Krimeo ne bezonis permeson de iu alia shtato, chu Litovio, chu Usono, chu Germanio, fari referendumon kaj decidi pri sorto de sia respubliko. La popolo klare vochdonis kaj duboj pri tio povas ekzisti nur en malsana kapo.
Nun en orienta Ukrainio oni volas per forto shtopi bushon de la popolo kaj malpermesi fari referendumon. Okcidenta demokratio estas la plej demokratia en la mondo!!!
vincas (顯示個人資料) 2014年4月7日下午12:33:53
Mikaleo:Vi povas supozi ion ajn, sed deklaro de milito NE ESTISTion diras ne nur mi. Mem ukrainoj diras, ke Rusio deklaris militon.
"Reuters) - Ukraine mobilized for war on Sunday and Washington threatened to isolate Russia economically after President Vladimir Putin declared he had the right to invade his neighbor in Moscow's biggest confrontation with the West since the Cold War.
"This is not a threat: this is actually the declaration of war to my country," Ukrainian Prime Minister Arseny Yatseniuk said in English. "
Traduko
"(Reuters) - Ukrainio estas mobilizita por la milito je dimanĉo kaj Vaŝingtono minacis izoli Rusion ekonomie post prezidento Vladimir Putin deklaris la rajton por invadi sian proksimulon.
"Ĉi tiu ne estas minaco: ĉi tiu estas vera deklaro de milito al mia lando," ukraina ĉefministro Arseny Yatseniuk diris en la angla"
Artikolo
Mikaleo:Ukrainio ne rompis diplomatiajn rilatojn kun Rusio kaj la limoj ne estas fermitaj.Nu, tion Ukrainio povus fari kiam komenciĝus milito, sed mi skribis pri deklaro de milito.
Mikaleo:Nenies militaj trupoj trapasis Ukrainian limon kaj okupis ukrainiajn urbojn. Do neniu okupacio okazis.Ha, Ĉu vi sincere kredas je tio? :]