Skip to the content

ĉu oni povas izoligi rusion?

by baibaibibi, April 1, 2014

Messages: 448

Language: Esperanto

lagtendisto (User's profile) April 16, 2014, 8:28:48 PM

Ĉu oscedo estas infekta? Germana televidstacio testis, cŭ oni povus provoki aliajn homojn por oscedu. Testpersonoj devis rigardi bildfluon, kio ankaŭ enhavis bildojn de personoj oscedantaj. Estis miriga, poste de ia de tempo ankaŭ testpersonoj ekis por oscedu. Estas tre malfacila, sed, imagu, ke tutlanda ĉiu de televidstacio 24/7 sendus bildojn de personoj oscedantaj. Tutklara, oscedo estas refleksa konduto. Oni ne povas agi kontraŭ refleksa konduto por oscedu. Ankaŭ estas tradicio. Pri tion, tiu, kiu kritikas devigon por oscedu, tiuj 'fibuŝfarĉistoj' agas malnatura, ne valoreca por vivu kaj en nia najbareco kaj ene nia nacio de daŭrooscedantojn. Ili estas nia malamikoj. Huh, kia de bonega nacio ni estas! Lasu ni kolektos kaj protektos ĉiun de daŭrooscedanto!

Oscedu daŭre! Oscedigu daŭre!

vincas (User's profile) April 16, 2014, 9:02:05 PM

Terurĉjo:
samkiel rusujo sur sia teritorio plenrajtas fari ion similan propravole, ĉu ne?
Ekde kiam Krimeo fariĝis Rusia teritorio? :]] Aŭ por vi Krimeo jam estas Rusia teritorio? :]

Terurĉjo:sed min mirigas kaj timigas, ke NATO plifortigas sian maristan grupegon en Balta maro, do, ĉe mia loĝregiono. mi opinias, ke NATO planas baldaŭ milit-ataki rusujon.

kiom mi scias, ukrainujo ne limas Baltan maron.

kvankam mi ne estas fakulo pri geografio.
Nu, eble vi ne scias, sed Pollando, Litovio, Latvio kaj Estonio limas kun faŝista Rusio.

vincas (User's profile) April 17, 2014, 6:37:12 AM

Terurĉjo:vi pravas, mi ne scias, ke la landoj limas faŝistan rusujon (limi estas transitiva verbo), sed mi scias, ke la landoj limas rusujon.
do, mi konkludas, ke la landoj planas ataki mian landon. espereble, novlitovujo estos fondata ie post la urala montaro. ni permesos al vi nomi vian ĉefurbon New-Vasuki. de mia flanko mi promesas, ke la teritorio de novlitovujo estos dekoble pli granda ol la nuna, kaj novlitovujo limos ne maron, sed oceanon!!!

mem elektu la lokon
Nu, mi ne vivas en 19 jarcento kaj aldona teritorio por Litovio ne dezonas. Sed mi vidas, ke Rusio vivas en 19 jarcento.

Terurĉjo:necesas pli insiste lerni la modernan historion. mi vin rememorigas - ekde la 21 de marto krimeo estas unu el rusujaj provincoj.

sed, dirante pri la rajto de rusujo plifortigi milittrupojn sur sia teritorio, mi celis ne krimeon, sed ĉeukrainujajn regionojn. pri tio NATO kulpigis rusujon, malgraŭ tio, ke rusujo tie nenion plifortigis.
Jes, plifortigu milittrupojn apud limo de Ukrainio, sed poste ne ekdeziru ion okupi :]

klmn (User's profile) April 17, 2014, 10:45:59 AM

Terurĉjo:
vincas, ĝuste - litovujo ne bezonas aldonan (plian) teritorion. (ŝajnas al mi, ke via denaska lingvo estas la rusa).
Vincas, diru ke ne bezonatas vin defendi, ĝis ne estas tro malfrue.

Terurĉjo:
vincas:Jes, plifortigu milittrupojn apud limo de Ukrainio, sed poste ne ekdeziru ion okupi :]
rusujo ne bezonas viajn permesojn kaj agas propravole.
Vidu, Vincas, okupi ion aŭ ne ĉiam estis interna afero de Rusio.

Terurĉjo:
vincas, vi, sendube jam aŭdis la kanton "Neniam ni estos fratoj".

al mi tre plaĉis, kiel kantas la litova koruso, sed mi nenie povas trovi aliajn kantojn de la koruso.

se eblas, ĉu vi povas helpi min, laŭeble serĉi iajn kantojn kaj publikigi kelkajn ligilojn?
Jes, tre kortuŝa kanto.
Vi ja ĉiam deziris scii kiel vidas situacion lokaj loĝantoj de la lando, ne fremduloj, kaj jen - sentoj de ordinara ukrajna knabino, laŭ kies teksto aktoroj de unu Klajpeda teatro aranĝis muzikon.

vincas (User's profile) April 17, 2014, 12:34:11 PM

Terurĉjo:vincas, ĝuste - litovujo ne bezonas aldonan (plian) teritorion. (ŝajnas al mi, ke via denaska lingvo estas la rusa).
Nu, mia denaska lingvo estas angla. :]

Terurĉjo:rusujo ne bezonas viajn permesojn kaj agas propravole.
Kaj eč iun okupi estas via interna afero, kiel diris klmn? :]] haha

klmn (User's profile) April 17, 2014, 1:24:29 PM

Terurĉjo:estimata klmn

ŝajnas al mi, ke vi vivas kaj flugas en viaj fantazioj, en ia elpensita mondo (virtuala realeco (c) V.Ĉurkin)
Estimata Terurĉjo,
nu, ne mi diradas ke tuta mondo fantazias pri la stato en Ukrajnio, nur Rusio vidas objektive, sen propagando.

Terurĉjo:mi ne skribis, ke la kanto tuŝis mian koron, mi ne skribis, ke mi ĉiam deziris scii, kiel vidas situacion lokaj loĝantoj de la lando
Vi argumentas foje, ke vi havas parencojn en Krimeo, kaj Vincas neniam estis en Ukrajnio, pro tio, komprenu, via opinio estas pli vera ol lia.
Sed jes "vi" ĉi tie mi celis ne vin persone, sed oponantojn ĝenerale.
Ke kanto estas kortuŝa, estas mia persona opinio.

Terurĉjo:mi skribis, ke mi ŝatis kantmanieron de la koruso kaj dezirus aŭdi ties aliajn kantojn. bedaŭrinde pri tio vi ne kapablas helpi min
Se vi iam estos en Klaipeda, vizitu iun koncerton de Klaipeda muzika teatro

Terurĉjo:koncerne la tekston de la kanto. ĝi estas primitiva, ĝi estas aro de ordinaraj propagandaj stampoj, kutimaĵoj, ĝi tute ne mirigis min
mi ege kompatas la junan stultan virinon, tamen sufiĉe talentan verkiston, ĉar ŝian kapon oni jam plenigis per tiuj stultaĵoj.
Vi nur konfirmas mian unuan frazon

Clarence666 (User's profile) April 17, 2014, 2:00:05 PM

Terurĉjo:tre malfacile estas serĉi nigran katon en malluma ĉambro, precipe se ĝi tie ne estas
La gxusta dauxrigo de via sxerco: tamen la rusa komunisto krias: "mi jxus kaptis gxin!!!"

klmn (User's profile) April 17, 2014, 4:45:54 PM

Terurĉjo:verŝajne, mi malpravas kaj la tuta mondo pravas

vidu, hieraŭa evento: rusa armeo dispremas ukrainojn per kirasmaŝinoj
Mi vidas ke unu knabo tre ne volis flankeniri for de la maŝino.

Neantaŭloga evento: knabo iomete ne klare esprimis sin en orienta Ukrajnio.

vincas (User's profile) April 17, 2014, 9:19:28 PM

Terurĉjo:iom da trolado

vincas:Nu, eble vi ne scias, sed Pollando, Litovio, Latvio kaj Estonio limas kun faŝista Rusio.
Clarence666:La gxusta dauxrigo de via sxerco: tamen la rusa komunisto krias: "mi jxus kaptis gxin!!!"
mi ne opinias min ekskluziva

tamen mi opinias, ke ambaŭ miaj oponantoj celis rusujon.

knaboj, almenaŭ decidu kaj difinu, kia rusujo estas

ridinde
Nu, ĉu vi nenion aŭdis pri naziaj aŭ faŝistaj komunistoj?! Mi ege miras pri via ne scio :]

externalImage.png

Lakiro (User's profile) April 18, 2014, 7:58:28 AM

vincas:

Nu, ĉu vi nenion aŭdis pri naziaj aŭ faŝistaj komunistoj?! Mi ege miras pri via ne scio :]

externalImage.png
Ilia loko estas sur eŝafodo!

Back to the top