ĉu oni povas izoligi rusion?
从 baibaibibi, 2014年4月1日
讯息: 448
语言: Esperanto
Chielano (显示个人资料) 2014年4月21日下午1:41:30
Iippa:mi diras (ironiege), ke se vi, en finlando, ne aprobas Lenin(on) pri lia permeso (de la finia sendependo) - korektu lian eraregon kaj revenu al/sub la Granda Rusio! Mi pensas, ke V. Putin tre volonte subtenos vin kaj mem helpos korekti gxin.
Pardonon; mi ne komprenas.
klmn (显示个人资料) 2014年4月23日下午8:01:15
Terurĉjo:verdire dum mia vivo mi preskaŭ neniam interesiĝis pri nacieco, ĉar por mi tio ne gravis kaj ne gravas.Kion volas krimeaj tataroj
mi povas supozi, ke multaj lernu-uzantoj ne scias, kia diferenco estas inter ĉevolgaj kaj krimeaj tataroj.
Kaj kiel rilatas kono aŭ ne kono de lernuanoj pri apudvolgaj tataroj al la afero pri Krimeo?
auxro (显示个人资料) 2014年5月9日下午1:16:08
La mallonga traduko de hodiaŭa artikolo:
"Rusia turisto, veninta al Litovio: mi estas facile ŝokita.
Prognozoj ke la konflikto en Ukrainio malgrandigos kvanton de rusaj turistoj en Litovio ne plenumiĝas - sur la plaĝoj evidente plimultiĝis turistoj el Rusio.
"Kaliningradanoj venas samkvante, kiel venadis antaŭe. Tamen en nia turisma mapo oni vidas novajn regionojn. Litoviaj vizoj estas nun haveblaj ne nur en Moskvo sed ankaŭ en aliaj urboj de Rusio, - al gazeto "Lietuvos zinios" diris direktoro de Nida Kultura kaj Turisma Informcentro Neringa Gecevičiūtė.
Laŭ ŝi, la rusoj komencis veni ankaŭ el novaj regionoj: Smolenska , Urala, Peterburga. "Mi kredas, tion kaŭzis portempa maleblo ripozi en Krimeo. Sekve, la rusoj sin turnis al nia gastama marbordo".
La gazeto intervjuis viron el Sankt Peterburgo, kiu kun sia filo venis bicikli en Litovio. La viro konfesis ke antaŭe dubis ĉu vojaĝi al Litovio.
"Niaj amaskomunikiloj en Rusio provizas informon unutipan, ĝi nure avertas, ke pli bonas eviti vojaĝojn al Baltiaj ŝtatoj, ĉar tie vivas homoj, malamikaj al rusa popolo. Mi dubetis ĉu eblas kredi tiun ĉi informon, sed ankaŭ dubis ĉu indas kun mia filo iri al Litovio unuan fojon. Nun mi estas facile ŝokita: biciklaj vojoj - bonegaj, mi nenie vidis tiom bonajn antaŭe, homoj - amikaj, varmaj, helpemaj, - siajn impresojn laŭvoje al Nida prezentas ruso Miĥail."
Provizora direktoro de Palanga turisma informcentro Egidija Smilingiene diris, ke nuntempe en la ripozurbo gastas delegacioj de gvidantoj de turismagentejoj el Moskvo, Smolensko, Sankt -Peterburgo, Kaliningrado, Mensko."
Fonto de la teksto
mordaunt (显示个人资料) 2014年8月11日上午3:59:33
klmn (显示个人资料) 2014年8月11日上午7:00:34
klmn (显示个人资料) 2014年9月3日下午1:26:42
klmn (显示个人资料) 2014年9月3日下午1:53:40
mordaunt:Estas pli komprenebla bildoestas iomete alia afero, la unua bildo konsideras ankaŭ eblecojn de ŝtatoj deponi gason por la "nigra tago"
mordaunt (显示个人资料) 2014年9月3日下午6:14:44
Centaŭro:Venontan monaton en Brazilo estos balotodo, okazos, ke se la venkinta prezidento estos usona pajlohomo, Brics estos malpli forta, eĉ en danĝero, ĉu iu jam kalkulis pri tiu ebleco?Ĉiukaze, BRICS ankoraŭ ne estas milita alianco (kaj apenaŭ iam iĝos tia), sed nur ekonomia.
Supozu, Brazilo elektis pro-usonan prezidenton. Kion li/ŝi povos fari kontraŭ ekzemple rusa-brazilaj komercaj rilatoj? Malpermesi la komercon kaj kaŭzi malprofiton al brazilaj komercantoj?
Tamen, certe, ne estas eble antaŭkalkuli ĉion.
ustra (显示个人资料) 2014年9月3日下午6:46:49
mordaunt:Vi ĵus priskribis ekzakte kion nuntempe okazas en Eŭropo. La donacoj al brazila prezidento de Wall Street estos certe tre ĝeneroza.Centaŭro:Venontan monaton en Brazilo estos balotodo, okazos, ke se la venkinta prezidento estos usona pajlohomo, Brics estos malpli forta, eĉ en danĝero, ĉu iu jam kalkulis pri tiu ebleco?Ĉiukaze, BRICS ankoraŭ ne estas milita alianco (kaj apenaŭ iam iĝos tia), sed nur ekonomia.
Supozu, Brazilo elektis pro-usonan prezidenton. Kion li/ŝi povos fari kontraŭ ekzemple rusa-brazilaj komercaj rilatoj? Malpermesi la komercon kaj kaŭzi malprofiton al brazilaj komercantoj?
Tamen, certe, ne estas eble antaŭkalkuli ĉion.