Přejít k obsahu

ĉu oni povas izoligi rusion?

od uživatele baibaibibi ze dne 1. dubna 2014

Příspěvky: 448

Jazyk: Esperanto

auxro (Ukázat profil) 4. dubna 2014 9:12:34

vincas:
Lakiro:Rusio ne uzas fremdajn teritoriojn. Mi volas kompreni por kio eŭropanoj danĝerigas sin pro usonaj militfortoj. Vin ili ne defendos. Sed tio estas via afero.
Litova teritorio ne estas fremda teritorio por NATO, ĉar Litovio estas membro de NATO :] Kaj en Litovio baziĝas ne nur usonanojn, ilin rotarias norvegoj, poloj, britoj, francoj, danoj, germanoj... :] Sed se vi plu ne komprenas ke NATO havas bazojn en sia propa teritorio, mi volas demandi ĉu rusaj bazoj, ekzemple, en Bjelorusio estas propaj aŭ fremdaj? :]
Tiu bazo en Ŝiauliai ne estas militista, sed de aviad-spaca policio.

efilzeo (Ukázat profil) 4. dubna 2014 10:02:14

la baltuloj tute malamas rusion apare.

klmn (Ukázat profil) 4. dubna 2014 11:08:20

efilzeo:la baltuloj tute malamas rusion apare.
La baltuloj taksas laŭ agoj, ne laŭ nacio. Mi same kritikus Italion se ĝi venigus milit-trupojn al Tesina kantono, sendemande al Svislando okazigus la voĉdonon kaj aligus ĝin al Italio.

La baltuloj malamas ŝovinismon, ĉar pro ĝi suferis plej, ne rusojn aparte.

vincas (Ukázat profil) 4. dubna 2014 16:46:00

Ukrainio planas nuligi militistan kunlaboron kun Rusio. Bonaj novaĵoj :]

Lakiro (Ukázat profil) 5. dubna 2014 5:07:50

Jes, NATO estas bona organizaĵo. Kievaj naziistoj estas bonaj homoj. Bombi Belgradon, estas bona afero. Ne trovi kemian armilon en Irako kaj pendumi Ĥusejnon estas bona afero. Ja NATO defendis Usonon en neNATO-a Irako. NATO defendis sin en Libio kaj tre helpis al tiu lando perdi sian vizaĝon. Hodiaŭ Libio forestas, restis nur apartaj arabaj triboj murdintaj unu la alian. Tio estas bona NAToa helpado.
Mi ne memoras eĉ unu kazon, kiam NATO defendis proprajn membrojn. Ĝi ĉiam nur atakas aliajn landojn.
Kaj vi nun rakontas al mi belan fabelon pri pacaj planoj de NATO.
Mi neniam kredos, ke NATO defendas Litovion aŭ Estonion. Ĝi defendas sian intereson laŭ detruo de slavaj landoj. Tio estas unua tasko de klubo de 300. Kaj ne mensogu pri iu helpado. Ukrainia revolucio estas rezulto de bone planita NATOa akcio. NATO estas agresanta kaj agresema organizaĵo. NATO estas destinita por ataki ajnan landon, kiam tie aperas internaj problemoj. NATO tuj solvas tiujn problemojn per siaj bomboj. Ju pli multe de malfortaj landoj estos sur Terglobo, des pli bone vivos Usono kaj Britio. Kiam NATO venkos ĉiujn malfortajn landojn, do Usono murdos siajn amikojn - membrojn de NATO.
Jen kia simpla teorio ekzistas. Neniu kredos tion, ĉar neniu volas kredi. Ĉiu kredas je bona futuro.
NATOaj bazoj en Litovio kaj Estonio necesas, ke facile ataku Rusion. Mem Litovio kaj ĝia sekureco neniun interesas. Ĝia senpaga profitodona teritorio interesas NATOn. Propra usona teritorio ĉiam estas malproksima por malamikoj. Kaj tio permesas al Usono fari ĉion senpune. Nur ĝis serioza milita konflikto. Rememoru usonan teruron, kiam risaj Tu-160 flugis al Kolоmbio. Kial? Ja usonaj aviadiloj flugas ĉie kaj ĉiuj alkutimiĝis.
Ne kulpu nin, ĉar vi ankaŭ kulpas.

klmn (Ukázat profil) 5. dubna 2014 8:24:45

Lakiro:Jes, NATO estas bona organizaĵo. Kievaj naziistoj estas bonaj homoj. Bombi Belgradon, estas bona afero. Ne trovi kemian armilon en Irako kaj pendumi Ĥusejnon estas bona afero. Ja NATO defendis Usonon en neNATO-a Irako. NATO defendis sin en Libio kaj tre helpis al tiu lando perdi sian vizaĝon. Hodiaŭ Libio forestas, restis nur apartaj arabaj triboj murdintaj unu la alian. Tio estas bona NAToa helpado.
Mi ne memoras eĉ unu kazon, kiam NATO defendis proprajn membrojn. Ĝi ĉiam nur atakas aliajn landojn.
Mi neniam kredos, ke NATO defendas Litovion aŭ Estonion. Ĝi defendas sian intereson laŭ detruo de slavaj landoj. Tio estas unua tasko de klubo de 300. Kaj ne mensogu pri iu helpado. Ukrainia revolucio estas rezulto de bone planita NATOa akcio. NATO estas agresanta kaj agresema organizaĵo. NATO estas destinita por ataki ajnan landon, kiam tie aperas internaj problemoj. NATO tuj solvas tiujn problemojn per siaj bomboj. Ju pli multe de malfortaj landoj estos sur Terglobo, des pli bone vivos Usono kaj Britio. Kiam NATO venkos ĉiujn malfortajn landojn, do Usono murdos siajn amikojn - membrojn de NATO.
Jen kia simpla teorio ekzistas. Neniu kredos tion, ĉar neniu volas kredi. Ĉiu kredas je bona futuro.
NATOaj bazoj en Litovio kaj Estonio necesas, ke facile ataku Rusion.
Ni jam interŝanĝis niajn opiniojn, kaj mi respektos la vian, kiel stranga ĝi ŝajnus al mi, sed estas kelkaj faktaj eraroj, kiuj troviĝas en via komento:

1.Naciistoj neniam estas bonaj, sed tiuj kiuj estas en Kievo ne nepre estas naciistoj. Tie multas eĉ rusparolantoj.

2. Libia renverso. Post multaj kritikoj pro antaŭaj konfliktoj, NATO tute rifuzis partopreni militagojn, same Usono. La unuiĝintaj nacioj anoncis Libion je zono de neaviado, tion sekuris ĉefe Francio, kun granda apogo de Britio.

3. Irako kaj Husejno estis afero de Usono, ne NATO. Vi ofte kunmetas tiujn du en unuo.

4. Bombi serbajn militobjektojn jes, estis humana afero, ĉar bluaj helmoj de UN, kiuj ne rajtis uzi pafilojn, estis tute handikapaj en tiuj cirkonstacoj.
Eble tio vin tiel koncernas pro tio ke Rusio forte apogis armeon de Serbio? Eĉ nun, dum Krimea konflikto reciproke venis grupoj de serbaj naciistoj por esti "lokaj sindefendantoj"

5. Litovio (nek Estonio, nek Latvio) neniam atakos Rusion. Sed male povas esti. Temas pri grandeco de ŝtatoj. Pro tio mi tre suspekteme rigardas kiam oni diras ke Kartvelio atakis Rusion, kaj tiu nur defendis sin. Kiom senracia oni devas esti por fari (eĉ kredi) tion?

Eble milithelpo povus esti pli sub flago de UN, sed Rusio ĉiam vetoas iun ajn rezoliucion kaj faras mondan komunumon plene handikapan (eĉ kunlaboras mi interpretus) okaze de ajna krimo kontraŭ humaneco far de certaj diktatoroj.

Se vi volas kritiki NATO, kritiku pri kiel ili malbonkondutas kun Talibano en Afganujo. Jes, tiu estas projekto de NATO

Lakiro (Ukázat profil) 5. dubna 2014 8:51:02

Klmn, necesas legi miajn mesaĝojn interlinie. Certe, mi ne montras konkretan landon en diversaj konfliktoj. Mi nur provas pruvi, ke ĉiuj aferoj sur nia Tero fariĝas en interesoj du grandaj imperioj Okcidenta kaj Orienta. NATO aŭ UN nenion signifas.

klmn (Ukázat profil) 5. dubna 2014 8:55:09

Lakiro:Klmn, necesas legi miajn mesaĝojn interlinie. Certe, mi ne montras konkretan landon en diversaj konfliktoj. Mi nur provas pruvi, ke ĉiuj aferoj sur nia Tero fariĝas en interesoj du grandaj imperioj Okcidenta kaj Orienta. NATO aŭ UN nenion signifas.
Tion mi povas kompreni, sed ĉu nur 2 polusoj de interesoj ekzistas? Nur blanko kaj nigro? Kion vi pensas pri Ĉinio? Pri mezorienta regiono? Aŭ vi opinias Rusion esti kune kun tiuj?

Cetere, unu cerbstorma ideo - kial Rusio ne aliĝu la NATOn? Tiam ĝi pli signifus, kaj ne estus tiom da regado de Usono en ĝi

Clarence666 (Ukázat profil) 5. dubna 2014 9:29:49

Terurĉjo:eĉ izolita, Rusujo plu ne toleros okcidentan samseksemon kaj milita forto ne helpos
La Rusa fasxismo estas kaj rasisma kaj seksisma. Sed oni bonege konas tiun ideologion: estas la sama ideologio, kiun Hitler "sukcese" uzis antaux 80 jaroj.

> sed ĉu nur 2 polusoj de interesoj ekzistas? Nur blanko kaj nigro?

Mi ne aligxos iun poluson. Rusujo = Usonujo = Infero

> Kion vi pensas pri Ĉinio?

La tria infera poluso.

> Pri mezorienta regiono?

Mi penas ke via pensmaniero estas Euxropocentrisma.

klmn (Ukázat profil) 5. dubna 2014 9:53:55

Clarence666:
> Kion vi pensas pri Ĉinio?

La tria infera poluso.

> Pri mezorienta regiono?

Mi penas ke via pensmaniero estas Euxropocentrisma.
Kial?
El kiu mondoparto estas vi?

Zpět na začátek