შინაარსის ნახვა

ĉu oni povas izoligi rusion?

baibaibibi-ისა და 1 აპრილი, 2014-ის მიერ

შეტყობინებები: 448

ენა: Esperanto

Lakiro (მომხმარებლის პროფილი) 22 დეკემბერი, 2014 17:02:29

klmn:Jes, Putin tiel punas Usonon ĉar se antaŭe iu rusa varo kostis ekzemple 1000 rublojn, nun li postulas Usonon pagi duoble pli - 2000 rublojn
Nu Usono preskaŭ ne komercas kun Rusio.

nakymatonmies (მომხმარებლის პროფილი) 9 მაისი, 2015 10:51:27

La "izolado" certe sukcesas. En la hodiaŭa moskva Venkotago-parado partoprenis duono de la mondo!

robbkvasnak (მომხმარებლის პროფილი) 9 მაისი, 2015 15:11:19

Oni simple NE devas izoligi Rusion! Rusio estas tre valora parto de nia mondo. Aparte oni ni ne povas kaj ne volas izoligi la rusajn esperantistojn. Ili jam faris multon por riĉigi nian lingvon. Fakte, la unua libro estis verkita en la rusa - kiel ni povus forgesi tion.
Sed aliflanke ni devas siongardi kontraŭ nacismo en ĉiu lando - en Rusio, en Usono, en Ĉinio. NI estas la kontraŭmuro de naciismo. Lernie Esperanton egals al lerni esti mondano.

Tempodivalse (მომხმარებლის პროფილი) 9 მაისი, 2015 17:51:09

Mia demando: Ĉu eblas izoli Usonon? ridulo.gif Jam antaŭ multaj jaroj Usono bombadas la Mezorienton per senpilotaj aeroplanetoj kaj ĵetas monon kaj armilojn ĉiuflanken. Tiu politiko flamigas malamojn kontraŭ la Okcidento. Kial mi ne vidas la gazetaron ŝokata de tio?

Vinisus (მომხმარებლის პროფილი) 9 მაისი, 2015 18:56:12

La mondo multe ŝuldas al Ruslando pro la venko de la dua monda milito. La Rusoj estis la unuaj, kiuj alvenis Auschwitz kaj poste iris Berlinon. Rusio estas belega lando kun sia brava gento. Rilate al Esperanto; "ĝis 1900 kaj eĉ 1903 Esperanto estis ankoraŭ malofte parolata escepte en Ruslando." laŭ E.P.

lagtendisto (მომხმარებლის პროფილი) 9 მაისი, 2015 20:31:52

Vinisus:La mondo multe ŝuldas al ...
Ŝajnas, ke vi konfusas ŝuldon kaj rememoron. Krom tio, ĉiu milita eldevigita liberigo samtempa ankaŭ enhavas abomenojn de milito. Ne ekzistas 'pura' milito.

Alia interesaĵo, verŝajna nur 'vikipedio-propagando': Dum dua mondmilito Sovetunio ricevis provizadon valora de 11 miliardoj USD pagita de Usono.

robbkvasnak (მომხმარებლის პროფილი) 9 მაისი, 2015 22:22:38

Kial Vinusus serĉas malpacon inter ni mi ne scias sed ŝajnas esti patogeno ĉe kelkaj homoj. (Vere, mi montris tiun diskuton al alia Esperantisto - brazilano - kaj li kredas ke Vinisus ne estas vera persono sed nbrazila trolo). Kun aŭ sen Rusio la naziistoj estus estintaj venkataj. Skui glavon en la forumo ne gvidos nin al paco.
Aliflanke, la rusa kulturoj multe oferas al ni. Ni ne devus ĉi-tie priparoli izoligi iun ajn landon. Ni devus serĉi kiel ni ĉiuj trovu la pacon kaj super ĉio la enkondukon de Esperanto kiel diskutlingvon.

nakymatonmies (მომხმარებლის პროფილი) 10 მაისი, 2015 05:42:54

Jacob Zuma (sud-afrika prezidento) kaj V. Putin en Moskvo hieraŭ. Sed tre strangas, ke Brazilo ne partoprenis, kial?

externalImage.png

Lakiro (მომხმარებლის პროფილი) 10 მაისი, 2015 07:27:15

robbkvasnak:Kun aŭ sen Rusio la naziistoj estus estintaj venkataj.
Strange! Dua fronto estis ovrita nur post kiam Ruĝa armeo proksimiĝis al Berlino. Kie estis usonanoj 4 jare?

Laŭ okcidenta opinio duan mondmiliton gajnis Usono kaj Britio. Grandan dankon, usonanoj! Vi liberigis Eŭropon kaj donis al multaj popoloj feliĉon. Vi savis Rusion, kiu post la venko ankoraŭ liberigis Ĉinion (Manĉurion) de kvantuna armeo.

Certe Rusio ne gravas... Ĉefa celo - montri kia Rusio estas kompatinda kaj sovaga. Jes, Robby? ridulo.gif Kaj en tiu ĉi afero gravas opinio de via konatulo el Brazilo, kiu difinas trolojn. ridulo.gif

Tamen Angela Merkel deklaris hodiaŭ (10.05.15.) pri tio, ke nome Ruĝa armeo ludis ĉefan rolon en liberigo de Germanio de naziismo. Ŝi memorigis, ke Germanio la plej grandan damaĝon faris al Sovetunio.

Ankoraŭ mi volas memorigi, ke nek Francio, nek Pollando, nek Britio, nek Ĉeĥoslovakio, nek Bulgario rezistis en tiu milito. Multaj landoj simple fordonis sian teritorion sub protektoraton de Germanio.
Tuta Eŭropo helpadis al Hitler en batalado kontraŭ Sovetunio. Germanio ekspedis kontraŭ Sovetunio 200 diviziojn. Sed Usono kaj Britio militis en Normandio (Francio) kontraŭ 12 germanaj divizioj. Komparu kaj pripensu.
Kaj de 1939 ĝis 1944 j Usono atendis kiam Germanio venkos Sovetunion. Nur post evidenta venko de Ruĝa armeo kaj kiam Germanio perdis preskaŭ ĉiujn siajn soldatojn, en 1944 j Usono kaj Britio decidis partopreni en la milito.

ზემოთ დაბრუნება